Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Forpasis Roman Dobrzyński
2025-11-14

La 13-an de novembro en Varsovio forpasis Roman Dobrzyński, eminenta esperantisto, honora membro de UEA kaj Pola Esperanto-Asocio (PEA). Laŭ noto diskonigita de PEA, Roman forpasis dum vojaĝo al Bjalistoko. Naskiĝinta en Varsovio dum la jubilea UK okaze de la 50-jariĝo de Esperanto en 1937, Roman diplomiĝis duoble en Varsovia Universitato, unue pri juro kaj poste pri ĵurnalismo. En 1967 li edziĝis kun germana esperantistino Erika, kaj Esperanto fariĝis ilia hejma lingvo. La paro havis filon, filinon kaj du nepinojn.



Kiel ĵurnalisto, li helpe de hispanaj esperantistoj sukcesis akiri hispanan vizon kaj fariĝis la unua pola ĵurnalisto post la dua mondmilito sukcesinta kolekti originalan materialon el tiu lando. Fariĝinte prestiĝa ĵurnalisto, li laboris de 1973 ĝis 2007 ĉe la pola televidkanalo TVP, kvinfoje vizitinte la bienlernejon Bona Espero en Brazilo por fari filmraportojn por TVP. Roman ĉiam klopodis por uzi Esperanton en siaj videoraportoj el aliaj landoj, montrante, per praktiko, la utilon kaj tutmondecon de nia lingvo. En siaj lastaj laborjaroj, li interesiĝis pri Azio kaj interalie faris dokumentan filmon pri Oomoto.


Kiel verkisto, Roman verkis tre interesajn kaj gravajn librojn, inter ili La Zamenhof-strato -- pri la sorto de la familio Zamenhof dum la dua mondmilito, surbaze de dokumentoj kaj intervjuoj kun la nepo de Ludoviko Zamenhof -- tradukita en 18 lingvojn. Alia konata verko lia estas Bona Espero -- Idealo kaj Realo, pri la historio de la bienlernejo Bona Espero.


Roman ankaŭ dediĉis multajn jarojn al instruado de Esperanto kaj partoprenis en projektoj pri esperanto-instruado, interalie la esperantigo de Mazi en Gondolando, kiun li uzis en 2006 por instrui la lingvon al ĉinaj studentoj ĉe iu pekina universitato. "Tiam mi konvinkiĝis pri Mazi kiel bonega paroligilo, des pli rilate al ĉinoj, kiuj pene adaptiĝas al prononcado de eŭropaj lingvoj, inkluzive de Esperanto," deklaras Roman en sia sinprezenta teksto al la Panteono de Edukado.net.


Post tiom longa sindediĉo al Esperanto, kun tiom gravaj kaj laŭdindaj atingoj, estas tempo por ke Roman pace ripozu. Al ni, kiuj havis la privilegion kunvivi kun li, restas la bonaj rememoroj de la tempo, kiun ni pasigis kune.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





















Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio