Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ĈIIE 2025: Ponto al perspektivo de la 15-a Kvinjara Plano de Ĉinio
2025-11-14

En komenco de novembro en Ŝanhajo, la Nacia Ekspozicia kaj Kunvena Centro denove fariĝis la fokuso de la tutmonda ekonomio. Kiam la 8-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) ĵus finiĝis, ankaŭ estis tempo por rekordaj nombroj kaj sukcesaj rakontoj esti prezentitaj, kiuj ne nur konfirmas la fortan allogon de la ĉina merkato, sed ankaŭ malfermas strategian perspektivon por la nova evolua fazo -- la 15-a Kvinjara Plano (2026-2030). Kiel fremda ĵurnalisto ĉeestinta ĈIIE unuafoje, mi vere surpriziĝis pri la amplekso kaj tio, kio estis montrata ĉi tie.


Ĉi-jara ekspozicio estas la unua grava ekonomia kaj diplomatia evento post la kvara plena sesio de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kie estis aprobitaj proponoj por la 15-a Kvinjara Plano. La plano estas periodo ŝlosila por transformi la kreskomodelon, fortigi la teknologian bazon kaj antaŭenigi verdan evoluon. El politika perspektivo, ĈIIE fariĝis videbla testloko, kie la celoj pri altkvalita malfermo, teknologia memstareco kaj verda evoluo ne plu estas abstraktaj sloganoj, sed evidentigitaj per merkataj agoj: Multnombraj kunlaboroj, interkonsentoj kaj teknologiaj transdonoj okazas rekte ĉe la ekspozicio. Tiuj konceptoj, kiam ili realiĝas en la kunteksto de internacia evento, helpas al la registaro kaj entreprenoj ricevi gravajn merkatajn signalojn por plibonigi politikojn por la sekva kvinjara periodo.


ĈIIE, "vivanta laboratorio" de pordmalferma politiko


ĈIIE 2025 registris atendindan transakcio-valoron de 83.49 miliardoj da usonaj dolaroj, je 4.4% pli multe kompare kun la antaŭa jaro. Ĝi kunigis pli ol 4 100 entreprenojn el 155 landoj kaj regionoj, inter kiuj 290 kompanioj apartenas al la listo Fortune 500. Tiuj nombroj reflektas la forton de evento, kiu ne estas nur komerca foiro, sed ankaŭ "vivanta laboratorio" por politikoj de altkvalita pordmalfermo -- fokuso de la ĵus aprobita 15-a Kvinjara Plano.



La ekspozicia sekcio pri ĉiutagaj konsumvaroj ĉe ĈIIE 2025 similas al mikromodelo de la plibonigo kaj diversigo de la ĉina merkato. Produktoj de francaj vinoj, aŭstraliaj bovaĵoj, koreaj bioteknologiaj kosmetikoj kaj germanaj inteligentaj hejmaparatoj reflektas la diversajn, bonkvalitajn kaj personigitajn konsum-tendencojn de la ĉina mezklasa tavolo.


Fremdaj entreprenoj rapide adaptiĝas per pli profunda lokiĝa strategio. Lesaffre ŝanĝis sian aliron de "prezenti francajn gustoj" al "kun-kreado de ĉinaj gustoj", kaj Mitsubishi Electric establis kompanion en Suzhou la 30-an de junio 2025 por kontentigi la bezonojn de lokiĝo. Tiuj ekzemploj montras, ke ĈIIE estas ne nur komerca pordo, sed ankaŭ ilo helpanta Ĉinion kunligi internan cirkuladon kun internacia kunlaboro, bazo por moderna malferma ekonomio.


Unu rimarkinda punkto ĉe ĈIIE 2025 estas sud-norda kunlaboro. Por la unua fojo, ĈIIE 2025 malfermis ekspozician zonon por la plej malriĉaj landoj kun 163 entreprenoj el 37 landoj. Tiuj entreprenoj ricevis senpagajn budojn, doganajn privilegiojn kaj subtenojn por partnera konekto. Ĉi tio ne estas nur praktika ago por dividi ŝancojn de la ĉina merkato, sed ankaŭ forta mesaĝo pri inkluziva evoluo, kongrua kun la spirito de "komuna sukceso" celata de la 15-a Kvinjara Plano.



Teknologia novigado kaj cifereca transformo


ĈIIE 2025 similas al vivanta muzeo pri la estonteco de tutmonda teknologio. Kun 461 novaj produktoj, teknologioj kaj servoj prezentitaj, el kiuj 201 estis tutmondaj prezentoj, la evento konfirmas, ke Ĉinio ne nur estas giganta konsummerkato, sed ankaŭ nepre bezonata kreema partnero.


Enirante la ekspoziciejon pri inteligenta industrio kaj informteknologio ĉe ĈIIE 2025, vizitantoj facile sentas la ritmon de la estonteco. Se la 15-a Kvinjara Plano metas "teknologian memstarecon kaj novigan kreemon" kiel ŝlosilajn pilastrojn, la ekspozicio mem estas la viva atesto pri ĉi tiu perspektivo. Ĉinaj budoj montras multajn rimarkindajn atingojn de la nova generacio de alt-rapida trajno CR450, kosmaj teknologiaj solvoj, alt-efikaj elektraj aŭtoj de BYD kaj 6G-teknologio de ZTE. Teknologioj kun multsensoraj interagoj, kiel AI-bazita Scent-TV por reprodukti odoron, hom-figuraj robotoj aŭ memveturaj aŭtoj, montras grandan progreson en cifereca transformo, turnante la teknologian estontecon en realaĵon rekte ĉe la ekspozicio.



La ĉeesto de tutmondaj kompanioj kiel Intel, Samsung kaj Misubishi emfazas gravan fakton: Ĉinio celas samtempe memstarecon kaj internacian kunlaboron. ĈIIE 2025 tial fariĝis ponto por duflanka kaj multflanka teknologia kunlaboro, kreante ŝancojn por tutmondaj kompanioj partopreni en la novigaj celoj de Ĉinio. Ĉi tio reflektas praktikan aliron en la 15-a Kvinjara Plano: Antaŭenigi teknologian memstarecon sen fermitaj pordoj, kombinante internacian kunlaboron por plifortigi lokan kreemon.


Tutmonda kunlaboro kaj provizoĉena administrado


En la kunteksto de tutmonda ekonomio trafita de geopolitikaj ŝanĝoj, protektismaj tendencoj kaj proviz-ĉenaj interrompoj, ĈIIE 2025 elstaras kiel rara stabila mekanismo por internacia komerco. La ekspozicio ne nur estas kanalo por komerca antaŭenigo, sed ankaŭ grava ilo por subteni fidon kaj konektecon en la tutmonda ekonomio. La konsekvenco en Ĉinio pri pordmalferma politiko fariĝis eĉ pli rimarkinda en la kunteksto de kreskanta protektismo en multaj lokoj. La malferm-indekso de Ĉinio kreskis de 0.5891 en 1990 ĝis 0.7634 en 2024, reflektante pli profundan integriĝon en la tutmondan ekonomion. Ĉinio kaj konservas liberan komercfluon kaj formas sian rolon kiel praktika gardanto de tutmondiĝo, uzante ĈIIE por fortigi fidon je kunlaboro kaj daŭrigebla evoluo.



La partopreno de internaciaj kompanioj kiel Tesla, Dior kaj P&G ne nur montras produktojn, sed ankaŭ subtenas noventreprenojn, montrante tutmondan kunlaboran ekosistemon. Ĉi tio antaŭvidigas la direkton de la 15-a Kvinjara Plano: Antaŭenigi malferman industrian grupon kaj internacie ligitan ekosistemon de noviga kreemo.


Forumo pri verda kaj daŭrigebla ekonomio


Ĉe ĈIIE 2025, verda koloro fariĝis ĉefa, disvastiĝante tra la ekspoziciaj budoj kaj klare reflektante la daŭrigeblan evoluan direkton, kiun Ĉinio sekvas. La nova generacio de elektraj aŭtoj, karbonkapta teknologio, solvoj por renovigebla energioŝparado kaj aliaj, la ekspozicio montras fortan engaĝiĝon por realigi la celojn de "karbopinto en 2030" kaj "karbon-neŭtraleco en 2060". La teknologioj montras realan ŝanĝon de la tutmonda industrio al verda estonteco. En la sekcio pri teknikaj ekipaĵoj, Johnson Controls prezentis alt-temperaturan varmopumpilon, kiu povas utiligi forĵetitan varmon el industria procezo, helpante redukti dependon de fosiliaj brulaĵoj. Dume, Michelin montris pneŭojn faritajn el 71% da daŭrigeblaj materialoj kaj klarigis sian celon atingi karbonan neŭtralecon en siaj fabrikoj en Ĉinio.


ĈIIE 2025 tial estas konsiderata kiel kerna punkto por tutmonda verda teknologio, kreante bazon por internacia kunlaboro sub la efektivigo de la 15-a Kvinjara Plano -- kiam verda evoluo kaj cirkla ekonomio fariĝis centra pilastro de altkvalita kresko.



Strategia ponto al la estonteco


ĈIIE 2025 ne estas nura komerca evento, sed ankaŭ simbolo de la ĉina evolua strategio por la venontaj jardekoj. Ĝi donas plenan, vivantan kaj konvinkan bildon pri la direkto elektita de Ĉinio: Altkvalita ekonomio bazita sur novigaj solvoj, antaŭenigata de la enlanda merkato kaj gvidata de daŭripovaj principoj.


La diversaj voĉoj, revoluciaj teknologioj kaj subskribitaj interkonsentoj ĉe ĈIIE 2025 ne restas limigitaj al ekspoziciaj budoj. Dum Ĉinio eniras ĉi tiun novan evoluan fazon, la mondo povas esti certa pri unu afero: La engaĝiĝo al pordmalfermo kaj komuna sukceso montrita de ĈIIE daŭre restos grava pilastro, formante ne nur la estontecon de Ĉinio, sed ankaŭ la tutmondan ekonomian kaj komercan pejzaĝon en la venontaj jardekoj.


Raportis: Bui Hai Mung





























Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio