Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Verda kunlaboro difinas estontecon de negocoj en Ĉinio
2025-11-14

"Ĉinio verŝajne estas nuntempe la lando, kiu plej multe investas en verda ekonomio kaj energia transiro. Entreprenoj kaj negocaj modeloj, kiuj povas kontribui al la celoj de Ĉinio pri nuligo de karbonellasado kaj verda ekonomio, estas la modeloj, kiuj prosperos en Ĉinio," diris Pablo Machado, tutmonda vicprezidanto por komerco kaj strategio en Ĉinio de Suzano, ĉefa brazila produktanto kaj tutmonda gvidanto en la industrio pri celulozo kaj papero.


Budo de Suzano en la 8-a ĈIIE


Intervjuita de la novaĵagentejo Xinhua dum la 8-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), Machado substrekis, ke Ĉinio kun vasta malferma merkato kaj Brazilo, kie troviĝas Amazonio, la "mondan pulmon", kundividas fortan konverĝon en la serĉado de teknologioj celantaj verdan ekonomion.


"Ĉi tiu partnereco plifortigas la transiron de ekonomioj al verda ekonomio kaj al pli daŭripova mondo. Mi kredas, ke tio estas pozitiva por Brazilo, por Ĉinio kaj por la mondo," li diris.


En la proponoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio por la formulado de la 15-a Kvinjara Plano, oni skizas la ĉefajn celojn por ekonomia kaj socia disvolviĝo, inter kiuj la iniciato "bela Ĉinio", kiu emfazas la antaŭenigon de klopodoj por atingi la pinton de karbona dioksida emisio.


"Ĉi tio reprezentas por entreprenoj kiel Suzano grandegan ŝancon, ĉar entreprenoj kaj komercaj modeloj, kiuj povas kontribui al la celoj de Ĉinio pri malaltigo de karbonellasado kaj verda ekonomio, estas la komercaj modeloj, kiuj prosperos en Ĉinio," diris Machado.


Laŭ li, Suzano estas konsiderata la plej granda mondproduktanto de celulozo, kun jara kapacito taksita je 13.4 milionoj da tunoj. Ĉinio estas ĝia ĉefa merkato, reprezentante pli ol 30% de ĝiaj eksportoj kaj elstarante kiel la plej kreskanta.


En 2023, Suzano inaŭguris en Ŝanhajo sian unuan novigan centron en Azio, desegnitan por respondi al la evoluo de postuloj pri celulozo kaj novaj plantbazitaj materialoj kaj por kontribui al la ĉina strategio de nuligo de karbonemisiado.


"Suzano kreas partnerecojn por antaŭenigi la disvolviĝon kaj akceli la alprenon de verda ekonomio. Ni vidas vastan spacon por investado kaj ekspansio de niaj novigaj negocoj, kiel okazis en nia disvolvado kun Ĉinio en la lastaj jaroj," li aldonis.


En ĉijara ĈIIE, Suzano partoprenis por la kvina fojo kaj prezentis en la evento kelkajn el la produktoj rezultantaj de ĝia novigocentro en Ĉinio.


Machado montris, ke Suzano ekspoziciis en sia budo la unuan necesejan paperon tute produktitan per eŭkaliptaj fibroj en Ĉinio, ĝi tute renoviĝebla materialo kun malalta karbona spuro, kaj, en partnereco kun ĉinaj entreprenoj, ĝi lanĉis la neŭtralkarbonajn kajerojn, la unuan tian produkton en Ĉinio, kun la emisioj neeviteblaj kompensitaj per karbonkreditoj devenantaj de la arbaroj prizorgataj de la entrepreno en Brazilo.


"Kunlaboro, kresko kaj novigo," tiel Machado resumas la vojon de ekspansio de Suzano en la ĉina merkato, celante verdan ekonomion.


"Neniu kreskas sole. Ni ĉiam estis tre bonvenigataj en Ĉinio, kun spirito de amikeco kaj reciproka profito, kun multe da sincereco," diris Machado, aldonante, ke la politiko de altnivela malfermeco al eksterlando antaŭenigita de Ĉinio tra la jaroj estis fundamenta kondiĉo por ke internaciaj entreprenoj kiel Suzano povu estigi kaj pligrandigi siajn investojn en la lando.


En 2024, Ĉinio subtenis Suzano-n en la loka emisio de korporaciaj obligacioj en ĉina juano, konataj kiel "pandobligacioj" (angle Panda Bounds), kvalifikitaj kiel verdaj obligacioj, estante la unua nefinanca korporacio el Ameriko, kiu lanĉis ĉispecan obligacion en Ĉinio.


Machado asertis, ke la verdaj pandobligacioj reflektas la engaĝiĝon de la entrepreno kun la subteno de Ĉinio al la daŭrigebla disvolviĝo de fremdaj entreprenoj. "La rimedoj kolektitaj en la ĉina kapital-merkato estis destinitaj al Brazilo por la ekspansio de plantejoj de daŭripovaj arbaroj, uzataj en la produktado de niaj bioproduktoj," li diris.


Li diris, ke la vojo trairita de Suzano en Ĉinio atestas la kunan kreskon de la entrepreno kaj la lando. "En la 1980-aj jaroj, kiam ni unuafoje eksportis al Ĉinio, ni eksportis 20 mil tunojn da celulozo en unu jaro. En 2024, estis kvin milionoj da tunoj. Ĉinio ankaŭ transiris de modelo de rapidkreska disvolviĝo al altkvalita kaj daŭrigebla disvolviĝo," li diris.


"Ĉinio estas unu el niaj plej gravaj cellokoj, nia plej granda merkato, kaj ni komprenas, ke ĝi daŭre estos tia dum longa tempo," li aldonis.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Xinhua-novaĵagentejo























Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio