Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina delegacio prezentas la urbon Yangzhou kiel turisman cellokon por brazilanoj
2025-11-13

La urbo Yangzhou, unu el la histori-kulturaj trezoroj de Ĉinio, estis prezentita en la brazila urbo San-Paŭlo la 10-an de novembro, dum la Kunveno por Kultura kaj Turisma Diskonigo de la Urbo Yangzhou 2025. La evento, okazinta en la hotelo Grand Mercure, kunigis reprezentantojn de la registaro de la urbo Yangzhou kaj brazilajn aŭtoritatojn, kun la celo plifortigi la ligojn inter la du landoj kaj instigi brazilanojn turismi en Ĉinio.


La delegacion gvidis Jiao Qingbiao, vic-ĝenerala sekretario de Yangzhou-a Urba Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de Yangzhou-a Popola Asocio por Amikeco kun Aliaj Landoj. En sia parolado, li substrekis, ke la urbo estas rekonata pro sia longa historio, gastamo kaj pro la harmonio inter tradicio kaj moderneco. "Yangzhou estas simbolo de la ĉina kulturo, kun jarmila kultura heredaĵo, kiujn ni volas dividi kun brazilaj amikoj," li diris.


Heredaĵo de 2 500 jaroj


Situanta en la provinco Jiangsu, borde de la rivero Jangzio, Yangzhou havas pli ol 2 500 jarojn da historio kaj estas konata kiel unu el la antikvaj imperiaj ĉefurboj de Ĉinio. Ĝi estis unu el la ĉefaj ekonomiaj kaj kulturaj centroj en la dinastioj Tang kaj Qing, kaj nuntempe ĝi elstaras pro siaj tradicia arkitekturo, tradiciaj ĝardenoj, budhismaj temploj kaj historiaj kanaloj, kiuj estas monda heredaĵo de UNESKO.


Inter la ĉefaj turismaj allogaĵoj estas la ĝardeno Geyuan, la Granda Kanalo de Yangzhou, la templon Daming, la lago Shouxi, kaj la tradiciaj bazaroj pri teo kaj silko. La urbo ankaŭ estas fama pro sia rafinita gastronomio, kiel la yangzhou-stila rostita anaso kaj la yangzhou-stila fritita rizo, konsiderataj elstaraj pladoj de la ĉina kuirarto.


Turistoj boatumas en la lago Shouxi dum printempo. (Fotis: Rafael Henrique Zerbetto)


Kultura vivo kaj daŭripova turismo


La evento celis montri kiel Yangzhou kombini historian konservadon kaj novigadon por doni al vizitantoj merĝan sperton de la ĉinan kulturon. Laŭ la reprezentantoj de la delegacio, la celo de la evento estas plivastigi la kulturan kaj turisman interŝanĝon inter Ĉinio kaj Brazilo, profitante la kreskon en la nombro de flugoj inter la du landoj kaj la kreskantan intereson de brazilanoj pri turismo en Azio.


Kun tradicia ĉarmo, historia heredaĵo kaj ekzempla gastamo, Yangzhou firmiĝas kiel unu el la grandaj turismaj cellokoj de Ĉinio, malfermante novajn pordojn por turismo inter la du landoj.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: Brasil247


























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Esperanto-kurso ĉe Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio