Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanto-kurso ĉe Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando
2025-11-12

Mi petas esperantistojn helpi nin disvastigi ĉi tiun novan informon en siaj landaj diskut-listoj, inter siaj konatoj, inter personoj kiuj volas lerni, se tio eblas.


Jen la informo:


La Jagelona Universitato en Krakovo, Pollando, invitas esperantistojn el la tuta mondo al internacia kurso (kurso B1).



La kurso estos gvidata interrete, vivelsende, realtempe. Ĝin instruos Maria Majerczak pri intensiva parolado kaj skribado per interesaj materialoj.


Ne estas aĝ-limo al kursanoj. La tuta kursoprocezo daŭros 7 monatojn, kun lecionoj okazantaj unufoje semajne.


La oficialaj konfirmiloj pri la partopreno enhavas, krom la konfirmo kaj blazono de la universitato, la markon de la internacia EAQUALS-kvalito de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato, kio plialtigas ilian internacian prestiĝon.


Por vi, eblas studi Esperanton ĉiusemajne kun samideanoj en diversaj landoj, sen eliri el via hejmo.


Limdato por aliĝi: 17-a de novembro 2025 aŭ poste, laŭ disponeblaj lokoj.


Pli da informoj troviĝas ĉe: https://bit.ly/37MIYye (aŭ https://docs.google.com/document/d/1JvimMeNl-nc3VJhi44f6NjbzDuaZvepiVRl0BYdEW5c/preview


Se, leginte ĉiujn informojn en la ĉi-supraj retpaĝoj, vi decidas ALIĜI, bonvole skribu al:  esperanto.instruado.jag.univ.pl(ĉe)gmail.com.


Invitas kore,

Maria Majerczak (Gvidantino de la Esperanto-instruado en la Jagelona Universitato) 






















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Kirsty Coventry: Ĉinio sendube estas vera mondpotenco en sportoj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio