Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Talenta muzikisto Tulipa Ruiz turneis en Ĉinio
2025-11-11

Dum preskaŭ unu monato la brazila kantistino kaj muzikverkistino Tulipa Ruiz, unu el la plej elstaraj nomoj de la nova generacio de brazila popolmuziko, turneis tra Ĉinio. De la 18-a de oktobro ĝis la 7-a de novembro ŝi koncertis en Hangzhou, Suzhou, Guangzhou, Ŝanhajo kaj Pekino, inkluzive de muzikfestivaloj kiel JZ Festival de Ŝanhajo kaj Montreaux Jazz Festival de Suzhou.


Tulipa Ruiz koncertis en Pekino, la 4-an de novembro


Kun pli-ol-15-jara kariero, Tulipa Ruiz kaptis atenton de la publiko kaj de la faka kritiko pro sia noviga muziko kaj siaj kunlaboroj kun elstaruloj de la brazila muziko, kiel João Donato, Nando Reis kaj Zélia Duncan. En 2015 ŝia albumo Dancê gajnis la prestiĝan premion Grammy kiel Plej Bona Albumo de Nuntempa Popolmuziko.


En sia ĉifoja turneo en Ĉinio, Tulipa estis akompanata de sia frato, gitaristo kaj muzik-aranĝisto Gustavo Ruiz, ĉe la gitaro. Guilherme estas ŝia partnero en ĉiuj kvin albumoj lanĉitaj. Por la turneo en Ĉinio, ili elektis kanzonaron por prezenti la malsamajn fazojn de sia kariero en muziko.


Afiŝo pri la turneo


Krom muziki sur scenejo, la artisto rivelis, ke ŝi venis al Ĉinio akompanata de teamo, kiu kreas dokumentan filmon pri ŝia interagado kun la ĉina publiko. La dokumentaristoj faris intervjuojn kaj registris la koncertojn, emfazante la kulturan dialogon inter Brazilo kaj Ĉinio. Dum la koncerto en Pekino la 4-an de novembro, Tulipa komentis pri la dokumenta filmo kaj diris, ke ŝi esperas, ke por la sekvaj jaroj, pliaj brazilaj muzikistoj venu koncerti en Ĉinio kaj pliaj ĉinaj muzikistoj iru koncerti en Brazilo, por plifortigi kulturajn interŝanĝojn inter la du lando.


Tiu ĉi ne estas la unua fojo, ke Tulipa Ruiz turneas en Ĉinio. Ŝi jam estis en la lando en 2016 kun la turneo Dancê, de la albumo premiita per Grammy. De tiam, ŝi daŭre nutras rilaton kun Ĉinio kaj ĝojas havi la ŝancon reveni.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Malfermiĝis en Kantono la 15-a Nacia Sportkunveno de Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Flugtaksio preta por ekflugi en Ŝanhajo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio