| Flugtaksio preta por ekflugi en Ŝanhajo |
| 2025-11-10 |
Forgesu trafikŝtopiĝojn – via sekva taksio en Ŝanhajo eble ekflugos vertikale. Laŭ raporto de Ŝanhaja Televido, ĉi-jare ĉe la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE), vizitantoj ekvidis la urban estontecon de "flugtaksio": 10-minuta flugo inter la flughavenoj Hongqiao kaj Pudong povus kosti nur 59 juanojn.
La tutelektra eVTOL E20 eksponata en la 8-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) en Ŝanhajo Ĉe la ekspozicio, la malaltaltituda flugkompanio Vertaxi starigis simulitan "vertikalan flughavenon", permesante al vizitantoj sperti la tutan procezon de "flugtaksio" -- de skanado de dudimensia kodo ĝis ekflugo. Ĵurnalistoj de Ŝanhaja Televido prov-veturis la plej novan pasaĝer-transportan flugmaŝinon de la kompanio -- la flugtaksio M1 kaj priskribis ĝin surprize granda kaj komforta. La kvinseĝa kajuto povas enhavi almenaŭ kvin 20-colajn valizojn, kun seĝoj dikaj je nur sep centimetroj, desegnitaj por liberigi spacon por la kruroj. Laŭ la kompanio, vojaĝo inter la flughavenoj Hongqiao kaj Pudong daŭrus nur 10 minutojn, dum flugo de la Nacia Centro por ekspozicioj kaj kongresoj al la lago Yangcheng prenus ĉirkaŭ 15 minutojn, kompare kun unu horo aŭ pli per aŭto. La kompanio taksas, ke komencaj tarifoj estos iomete pli altaj ol tiuj de ordinaraj taksioj, sed ili draste malkreskos post kiam itineroj pli ampleksiĝos -- kun prezoj ekde ĉirkaŭ 50 juanoj por mallongdistancaj enurbaj vojaĝoj kaj 100 juanoj por transurbaj flugoj. Ankaŭ debutis ĉe ĈIIE eVTOL-elektra vertikal-ekfluga-kaj-surteriĝa aviadilo E20, kapabla flugi 200 kilometrojn kun averaĝa rapido je 260 km/h kaj pintrapido je 320 km/h. Ĝi portas unu piloton kaj kvar pasaĝerojn kaj, estante tute elektra, oni antaŭvidas ke flugkosto restos proksima al tiu de taksia vojaĝo -- ĉirkaŭ la sama prezo por 100-kilometra vojaĝo. Reprezentanto de la kompanio diris al Ŝanhaja Televido, ke komerca servo povus komenciĝi venontjare, nomante la "flugtaksian" eraon "alvenonta". Tio estigis viglan diskuton interrete. Multaj retanoj festis ĝin kiel "estonteco de veturado" kaj "sciencfikcia revo realiĝinta", dum aliaj instigis singardon, rimarkante, ke sekurecaj normoj, estigo de koncernaj leĝoj kaj regularoj kaj pilota trejnado devus esti establitaj antaŭ la komenco de tiaj servoj. Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: 上海日报 Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|