Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vjetnamaj entreprenoj profitas en ĈIIE 2025 por vastigi sian merkaton en Ĉinio
2025-11-10

La Ĉina Internacia Importa Ekspozocio (ĈIIE) ĉi-jare denove pruvis sian pozicion kiel la "ora pordo", kiu malfermas la vojon por ke tutmondaj varoj eniru la ĉinan merkaton. Por la unua fojo, la Komerco kaj Investa Promocia Centro de Ho-Ĉi-Min-urbo (ITPC) de Vjetnamio gvidis delegacion de vjetnamaj entreprenoj al la ekspozocio, kunigante 24 elstarajn kompaniojn el la kampoj de agrikulturaj produktoj, prilaboritaj manĝaĵoj kaj sanzorgaj varoj.


ĈIIE estas ŝanco por vjetnamaj varoj


S-ro Tran Phu Lu, direktoro de ITPC, diris: "Tio estas la unua fojo, ke nia urbo subtenas entreprenojn partopreni en ĈIIE. Antaŭ ol veni ĉi tien, ni esploris kelkajn grandajn ekspoziciojn en Ĉinio kaj konstatis, ke ĈIIE estas la plej granda importa ekspozicio en la mondo, kun miloj da internaciaj kompanioj. Tial Ho-Ĉi-Min-urbo volas utiligi ĉi tiun okazon por prezenti siajn ĉefajn produktojn, kaj samtempe tiujn de Vjetnamio, al la ĉina merkato."



Laŭ s-ro Lu, plej multaj vjetnamaj entreprenoj ĉe ĈIIE 2025 prezentas prilaboritajn agrikulturajn produktojn -- kampo, en kiu Ho-Ĉi-Min-urbo havas fortan pozicion. "Kun stabila produktokapablo kaj kvalito, vjetnamaj kompanioj, precipe en la nutraĵa sektoro, havas grandan memfidon pri eniro en la ĉinan merkaton. Ĉinio estas vasta merkato, bone konanta vjetnamajn varojn kaj ankaŭ nia tradicia komerca partnero," li aldonis.


Pri kunlaboroj, li klarigis, ke la import-eksportaj mekanismoj inter la du landoj fariĝis ĉiam pli oportunaj, precipe por profunde prilaboritaj nutraĵoj. "Nur kelkaj freŝaj fruktoj ankoraŭ frontas malfacilaĵojn pri fitosanitaraj postuloj, sed ĝenerale ambaŭ flankoj faciligas varan cirkuladon. Ĉinio postulas pli altajn kvalitonormojn, kaj vjetnamaj entreprenoj kapablas plenumi ilin," li emfazis.





Krom partopreni la ekspoziciojn, Ho-Ĉi-Min-urbo planas helpi entreprenojn plifortigi B2B-ligojn kaj retkomercajn kanalojn, ĝia fokuso nuntempe estas je tri ĉefaj direktoj:

(1) Rekta kunligo inter vjetnamaj kaj ĉinaj kompanioj ĉe grandaj foiroj kiel ĈIIE kaj Kantona Foiro;

(2) Kunlaboro per grandaj retkomercaj platformoj kiel JD, Pinduoduo kaj Douyin, kie vjetnamaj varoj jam komencas populari;

(3) Plifortigo de rilatoj inter lokaj regionoj de ambaŭ landoj por antaŭenigi duflankan komercon.


Vjetnamaj entreprenoj esperas vastigi merkatojn


En la vjetnama ekspoziciejo, multaj entreprenoj raportis ricevi tre pozitivajn reagojn de ĉinaj klientoj kaj partneroj.


S-ro Bui Tan Tai, vend-direktoro de la kompanio Pico Agriviet Import Export Co., Ltd, diris: "Ĉi tio estas nia unua partopreno en ĈIIE. Ni prezentas agrikulturajn produktojn kiel bananojn, kokosojn kaj pitajojn. Nia celo estas trovi distribuajn partnerojn por eniri la superbazarojn kaj podetalajn ĉenojn en Ĉinio."


"La plej granda malfacilaĵo nuntempe estas la postuloj pri plant-etiketoj, pak-numeroj kaj kontrolo de restaĵoj de insekticidoj. Tamen nia kompanio jam plene registris la plantaĵojn kaj aplikas striktan enirkontrolan proceduron, por certigi plenan konformecon al la importaj normoj de Ĉinio."


Dume, la kompanio Vo Bao pri sanaj kaj belecaj produktoj, altiris grandan atenton per siaj seriaj produktoj. La reprezentanto diris: "Niaj produktoj celas al ampleksa prizorgo por virinoj -- Ili helpas plibonigi haŭtan pigmentadon, malrapidigi maljuniĝon, subteni artikojn kaj plibonigi dormokvaliton."


"La ĉinaj klientoj donis tre pozitivajn reagojn; ili alte taksas la mildan guston kaj la luksecan pakaĵon. Post la foiro, ni planas esplori plue la konsumantajn preferojn por adapti la produkton laŭ la merkataj bezonoj, kaj serĉi taŭgajn distribuajn kanalojn en Ĉinio."


La kompanio Legendary Vietnam Co., Ltd, direktata de s-ino Bui Hong Hanh, prezentis ĉokoladon sub la marko "Real Chocolate, Real Cacao", faritan el pura vjetnama kakao.


Ŝi diris: "Ĉi tio estas nia unua partopreno en ĈIIE. La ĉokolado de ni portas la unikan guston de vjetnamaj agrikulturaj regionoj, kiun ĉinaj klientoj alte taksas pro ĝia kvalito kaj pureco. Nuntempe ni jam havas unu distribuiston en Ĉinio kaj esperas post la foiro vastigi la reton de novaj partneroj."


Resume, s-ro Tran Phu Lu emfazis:"La ĉina merkato estas vasta, diversa kaj bone konas la vjetnamajn varojn. La plej grava afero por entreprenoj estas daŭre novigi, plialtigi la kvaliton, kaj kapti konsumantajn tendencojn. Kun fleksebleco kaj progresema spirito, mi kredas, ke vjetnamaj kompanioj certe povas firme starigi sin en ĉi tiu merkato."


ĈIIE estas strategia ponto por kunlaboro inter Vjetnamio kaj Ĉinio


La partopreno de la delegacio el Ho-Ĉi-Min-urbo ĉe ĈIIE 2025 ankaŭ estas viva pruvo de la profundiĝanta ekonomia kunlaboro inter Vjetnamio kaj Ĉinio -- du najbaraj landoj kun longa landlimo, fortaj komercaj ligoj kaj strategiaj roloj en la regiono.





Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Vjetnamio en la mondo, dum Vjetnamio estas grava partnero de Ĉinio en la regiono de ASEAN. Laŭ la plej novaj statistikoj, Vjetnamio estas la kvara plej granda komerca partnero de Ĉinio tutmonde (post Usono, Japanio kaj la Korea Respubliko). La jaro 2024 ankaŭ markis historian mejloŝtonon en la duflanka komerco. Komerca valoro inter la du landoj superis 2 000 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj Vjetnamio daŭre restas la plej granda komerca partnero de Ĉinio en ASEAN.


Kiel unu el la landoj laŭ la iniciato "La Zono kaj Vojo", Vjetnamio havas naturan avantaĝon en geografia proksimeco kaj longdaŭra amikeco. Per platformoj kiel ĈIIE, la du flankoj ne nur vastigas sian komercon, sed ankaŭ konstruas pli proksiman ekonomian komunumon en Azio.


Tial ĈIIE estas ne nur simpla komerca foiro, sed ankaŭ regiona kunliga platformo, kiu helpas vjetnamajn entreprenojn pli profunde partopreni en la regionaj proviz-ĉenoj kaj vastigi sian distribuadon al merkato de pli ol 1.4 miliardoj da konsumantoj.


Rigardante al estonteca daŭripova kunlaboro


De agrikulturaj produktoj kaj manĝaĵoj ĝis sanprizorgaj varoj, la ĉeesto de vjetnamaj entreprenoj ĉe ĈIIE 2025 montras la fortan deziron de Vjetnamio por pli profunda, profesia eniro en la ĉinan merkaton.


Kun la ĉiam pli firma fundamento de la ĉin-vjetnama kunlaboro, kune kun la komuna direkto al verda, daŭripova kaj noviga disvolviĝo, ĈIIE funkcias kiel grava lanĉejo por ke la markoj "Made in Vietnam" flugu pli foren sur la tutmonda komerca mapo.


Raportita de Bui Hai Mung



























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Verda Granda Muro en Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio