| Verda Granda Muro en Ĉinio |
| 2025-11-10 |
Ĉiuj konas la Grandan Muron kiel simbolon de la ĉina civilizacio, sed malmultaj scias, ke en Ĉinio ekzistas ankaŭ alia "Granda Muro" -- Verda Muro. Tiu "muro" komenciĝas en Heilongjiang oriente kaj etendiĝas ĝis Xinjiang okcidente, kun longeco de ĉirkaŭ 8 000 kilometroj, kovrante 45% de la teritorio de la lando. Ĝia celo estas defendi kontraŭ sabloŝtormoj, erozio kaj protekti vastajn ekosistemojn de nordokcidenta, norda kaj nordorienta Ĉinio (tri nordoj). La projekto ne nur kontraŭbatalas dezertiĝon kaj protekti agrikulturajn terojn, sed ankaŭ antaŭenigas daŭripovan ekonomian kaj socian disvolviĝon.
Natura kaj socia fono La regiono inkluzivas ok grandajn dezertojn, kvar vastajn sablajn regionojn kaj plurajn sekajn gobiaj areojn, kun totala areo de 1.49 milionoj da kvadrataj metroj -- proksimume 85% de la sablaj kaj eroziaj teroj de la tuta lando. Ĝi ofte suferas pro sabloŝtormoj kaj vent-erozio, kiuj malhelpas ekonomian kaj socian progreson. Loĝantaro konsistas el han-anoj, mongoloj, hui-anoj, tibetanoj kaj aliaj etnoj, kiuj longe vivis en malriĉeco kun malalta agrikultura produktiveco kaj degenerinta tero. La 25-an de novembro 1978 la Projekto de Arbara Zono en la Tri Nordaj Regionoj estis oficiale lanĉita, planita por 73 jaroj kun tuta areo de 4.4 milionoj da kvadrataj metroj. Inter 1980 kaj 2050, ĝi estas dividita en tri fazojn kaj ok etapojn, kun celo planti 35 milionojn da hektaroj da arbaro, pliigante la arbaran kovron de 5.05% ĝis 14.95% -- "la verda revo de cent milionoj da ĉinoj". Celoj kaj solvoj La projekto estis desegnita por trakti gravajn ekologiajn defiojn -- dezertiĝon, grund-erozion, akvoperdon kaj malpliiĝon de fekundeco. Multaj iamaj herbejoj kaj fekundaj farmaj regionoj fariĝis senfruktaj pro sekeco kaj sablovento. Komence, tiam la ekonomio de Ĉinio ankoraŭ estis tre malforta, tamen la registaro decidis, ke ĉi tio estas "neevitebla projekto". La komenca investo estis nur 50 milionoj da juanoj. La esploristo Jiang Fengqi el la Instituto de Aplikata Ekologio en Shenyang memoras: "En la unua fazo oni devis planti 10 milionojn da arboj, sed nur ricevis 5 juanojn por ĉiu mu-o -- tio signifis nur ĉirkaŭ 0.03 juanojn por ĉiu arbo. Tio estis vere tre malmulta."
Malgraŭ manko de mono, sperto kaj media konscio inter loĝantoj, la projekto persistis. Ĉinio adoptis integran planon kombinante biologiajn kaj mekanikajn metodojn. Protektaj arbaroj estis plantitaj laŭ plur-tavola strukturo: Arboj, arbustoj kaj herboj kune blokas venton, retenas grundon kaj kreas biodiversecon. En vastaj dezertoj semado estis farita per aviadiloj, dum arbaraj, agrikulturaj kaj herbejaj teroj estis racie interplektitaj por ekvilibrigi ekonomion kaj ekologion. En montaj regionoj, oni koncentriĝis pri akvoprotektado. En ebenaĵoj, protektaj arbaroj ĉirkaŭas kampojn, reduktante sabloventojn, plibonigante humidecon, grundkvaliton kaj agrikulturan rendimenton. La projekto ne nur signifas planti arbojn, sed ankaŭ reprezenti ampleksan mastrumadon de la tuta ekosistemo -- montoj, arbaroj, herbejoj, kampoj kaj sabloregionoj kunlaboras harmonie. Rimarkindaj atingoj Post pli ol 40 jaroj, la projekto atingis elstarajn rezultojn: Arbara kovro kreskis de 5.05% ĝis 13.59%, kreiĝis pli ol 788 000 kvadrataj metroj da verdaj areoj, kaj la rapido de dezertiĝo malpliiĝis de 2 100 kvadrataj metroj jare al 1 700 kvadrataj metroj.
La sistemo de protektaj arbaroj nun gardas pli ol 4.5 milionojn da hektaroj da agrikultura tero, subtenante akvoprovizon kaj malpliigante erozion. La ekonomiaj arbaroj (5.69 milionoj da hektaroj) liveras bio-fuelon al ses milionoj da familioj, kreas milionon da laborpostenoj kaj enspezojn per fruktoj, ligno kaj agraj produktoj. Arbustaj kaj herbejaj protektaj zonoj konservas brutaron kaj plibonigas komunumajn ekonomiojn. Pri akvoprotektado, la regata areo kreskis de 5.4 mil kvadrataj metroj ĝis 38.9 mil kvadrataj metroj; la kvanto de silto en riveroj kiel la Flava Rivero kaj Liaohe reduktiĝis je pli ol 3 miliardoj da tunoj jare, preventante katastrofojn kaj certigante akvon por vivo kaj produktado.
Malgraŭ la statistikoj, la plej kortuŝaj estas la homoj malantaŭ la ciferoj. En Zhangwu de Liaoning-provinco, antaŭ pli ol 20 jaroj, la sablo preskaŭ englutis la vilaĝon. Sed s-ro Dong Fucai rifuzis forlasi sian hejmon. Li, lia familio kaj 11 membroj de KPĈ restis kaj plantis arbojn en la senhoma sablo. Post lia morto, lia filo Dong Wei daŭrigis la laboron. Post 20 jaroj ili kune verdigis 3 0000 mu-ojn da tero, kreante "modelan arbaron" longan je 15 kilometroj, reduktante dezertiĝon de 96% al 36.8%. En Heilongjiang s-ro Zhen Dianju, fondinto de la Malsekeja Parko de Jiangxindao, emocie diris: "Ĉi tie estas mia hejmo; se mi ankoraŭ vivas, mi daŭre plantas arbojn." Tiuj homoj simbolas la spiriton de "daŭremo tra generacioj" -- la animo de la Verda Granda Muro en la 21-a jarcento. Plano por estonteco Malgraŭ multaj atingoj, la projekto ankoraŭ frontas defiojn: Maljuniĝintaj arbaroj, kontraŭleĝa hakado kaj degenerinta tero. Dum la periodo 2021-2030, la plano celas vastigi protektajn arbarojn, restaŭri degenerintajn arbarojn kaj herbejojn, kaj apliki modernajn teknikojn kiel ciferecan monitoradon kaj inteligentan mastrumadon. Prioritataj regionoj inkluzivas la dezerton Taklamakan, la eksterajn randojn de la oazoj en Xinjiang kaj la ebenaĵon de la Flava Rivero -- tie formiĝos "verda barilo" kontraŭ vento, sablo kaj erozio. La plano kunigas ekonomion kaj ekologion: Disvolvi ekonomiajn arbarojn, sablokovrajn plantojn kaj herbejajn protektajn arbojn por samtempe krei vivrimedojn kaj konservi biodiversecon. La rakontoj pri arbarplantistoj, inĝenieroj kaj lokaj komunumoj plu inspiras. Ili estas la "verdkoloraj gardantoj", kiuj pacience kaj senbrue semas ĉiun grenon, prizorgas ĉiun arboplanton kaj transformas tri severe detruitajn regionojn en mondan simbolon de arbara regado kaj kontraŭ-dezertiĝo. Komparo kun la "Granda verda muro" de Afriko Kiam Ĉinio efektivigas sian propran projekton, Afriko lanĉis la iniciaton "Granda verda muro" en 2007 por kontraŭbatali dezertiĝon kaj sekecon. La celo estas planti 8 000 km da verdaj zonoj kaj restaŭri 100 milionojn da hektaroj da degenerinta tero antaŭ 2030.
La ĉina projekto estas centralizita, kun granda buĝeto kaj altnivela teknologio; male, la afrika projekto transiras 11 landojn, bazante sur internacia kunlaboro kaj lokaj komunumoj, kaj kombinas arbarplantadon kun agrikulturo kaj vivtenado de loĝantoj. Ĝis nun Ĉinio altigis arbaran kovron de 5% ĝis 13%, sukcesis regi erozion kaj sabloŝtormojn, sed frontas problemojn pri akvo, biodiverseco kaj kostoj. Afriko atingis ĉirkaŭ 15% de sia plano, tamen jam restaŭris milionojn da hektaroj, plibonigis nutraĵan sekurecon kaj kreiĝis laborpostenoj, kvankam ĝi alfrontas defiojn de internacia kunordigo, financoj kaj politika malstabileco. La leciono de ambaŭ flankoj: La ĉina modelo de koncentrita efikeco kombinita kun la komunuma kaj daŭripova spirito de Afriko povas esti la ŝlosilo al tutmonda sukceso en la batalo kontraŭ dezertiĝo. Estonteco de la "grandaj verdaj muroj" En la historio de la mondo, neniu lando iam sukcesis samtempe konservi rapidan ekonomian kreskon kaj duobligi sian arbaran areon kaj rezervojn kiel Ĉinio. La vojaĝo "transformi dezerton en verdan arbaron" atestas la potencon de la homa volo kaj inspiras la projekton en Afriko. Fronte al la kreskanta minaco de klimatŝanĝiĝo, tiaj projektoj fariĝis esencaj por protekti la vivon sur la tero. Ĉiu el ni povas kontribui al ĉi tiu grandioza vojaĝo, eĉ per etaj agoj: planti arbon, ŝpari akvon, aŭ disvastigi la revojn pri verda espero meze de la sablomaro. Verkita de Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|