| Brazila delegacio de teknologiaj kaj novigaj entreprenoj partoprenas en ĈIIE |
| 2025-11-07 |
Budo de brazila centro en la noviga zono de la 8-a CIIE [Foto: He Yixuan/Ŝanhajaj Internaciaj Servoj] Kun subteno de la Brazila Ĝenerala Konsulejo en Ŝanhajo, brazila centro, kune kun pluraj brazilaj novigaj institucioj kaj entreprenoj, partoprenas en la noviga zono de la 8-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (CIIE), kie estas elmontritaj kunlaboraj rezultoj kiel la Ĉin-Brazila Noviga Semajno kaj la Teknologia Dialogo. Brazila centro, kiel kompleta platformo helpanta brazilajn entreprenojn establiĝi en Ĉinio kaj ĉinajn entreprenojn ekspansii al Brazilo, sin dediĉas al antaŭenigado de duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro kaj interŝanĝo en teknologia novigado. Fokusante sur ĉefaj kampoj kiel verda kaj malaltkarbona disvolviĝo, bioekonomio, agrikultura teknologio kaj cifereca ekonomio en ĉijara kspozicio, la brazila budo celas pli profundigi la duflankan kunlaboron. La partoprenantaj institucioj havas distingajn trajtojn: Serpro, la federacia datum-entrepeno de Brazilo, kiel publika inform-teknologia entrepreno, specialiĝas pri solvoj por registara cifereca transformo, aganta en kampoj pri datum-administradon, ret-sekurecon kaj ciferecan registaron. Investe SC, investo-antaŭeniga agentejo de la subŝtato Sankta Katarino, reprezentas regionon kun kultura diverseco kaj vigla produktiveco, kie la teknologia industrio estas disvolvita, estante grava teknologia grupo en Brazilo, krom havi elstaran agadon en la agrikultura sektoro. La Teknologia Parko de la Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro, kiel reprezenta noviga ekosistemo de Brazilo, dediĉas sin al apliko de scienc-esploraj rezultoj, kunigante diversajn entreprenojn kaj sciencaj organizaĵoj. Suzano, kiel granda produktanto de papero kaj pulpo eksportas siajn produktojn al pluraj landoj kaj regionoj, kun fokuso pri daŭripova arbara administrado kaj politiko de nula senarbarigo. La advokata oficejo Daniel Advogados posedas profesiajn avantaĝojn en la kampoj de Intelekta Proprieto (IP) kaj teknologio, kun agadoj ampleksantaj varmarkojn kaj patentojn, komercajn transakciojn kaj ciferecajn platformojn. Órbita, siavice, donas ciferecajn solvojn pri saĝaj urboj por urbaj registaroj, kun fokuso sur cifereca transformo de sektoroj kiel publika edukado kaj sano. Kiel la plej granda ekonomio en Sud-Ameriko, Brazilo ludas gvidan rolon en pluraj industriaj sektoroj. La kolektiva partopreno de la delegacio de brazilaj teknologiaj kaj novigaj entreprenoj ne nur montras la forton de Brazilo en teknologia novigado kaj daŭripova disvolviĝo, sed ankaŭ liveras novajn ŝancojn por profundigi la duflankan kunlaboron inter Ĉinio kaj Brazilo. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: https://portuguese.shanghai.gov.cn/po-UpcomingExpos/20251105/ae493b89b79b497da2c8c42b255f41d9.html Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|