Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La estonteco en ĈIIE
2025-11-06

En la pavilonoj de la 8-a ĈIIE troviĝas pintnivelaj teknologioj kiel artefarita intelekto, malalt-altituda ekonomio, homformaj robotoj kaj preciza medicino, kaj ili jam ne estas konceptoj, sed realaĵoj.


En la ekspoziciejo pri medicinaj aparatoj kaj sanservoj, la alt-rapida spektra angiografia sistemo el la kompanio Siemens Healthineers altiris atenton. Ĝi povas finbildigi por kirurgio en 2.5 sekundoj, mallongigante la kurac-tempon por apopleksiitaj pacientoj je 30 minutoj. "Tio estas ne nur teknologia novigo, sed ankaŭ revolucia sukceso por vivsavado," diris la reprezentanto de Siemens Healthineers.


Ĉe la budo de la kompanio Fosun Pharma, Marie, la unua vertikala partikla terapia sistemo en la mondo, altiris atenton. Ĝi kapablas redukti la spacon de kuracejo de 120 kvadrataj metroj al nur 30 kvadrataj metroj, igante pintnivelan radioterapion pli alirebla. Kaj la teknologioj kiel AI, lukto de homforma roboto, inteligenta hejmoserva roboto kaj AI-helpa kirurgia navig-sistemo, prezentas senliman eblecon de la estonteco.


En la zono de konsumaj varoj, dungito de Uniqlo montris novteknikan ŝtofon al vizitantoj: "Jen 3D-centromalplena fibro. Ĝi dikas nur kvinonon de tiu de homa haro kaj havas bonegan reziston al humideco." Tia teknologio iros en la ĉiutagan vivon, montrante, kiel ĈIIE antaŭenigas industrian novigon.


Redaktoroj: Gao Shuyuan kaj Xie Ruifeng



























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Malfermiĝis la 8-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio