| La 8a ĈIIE starigis novajn rekordojn de ekspozicia areo kaj partoprenantoj |
| 2025-11-06 |
La 8-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) malfermiĝis la 5-an de novembro en Ŝanhajo. En ĉi-jara ĈIIE partoprenas homoj el 155 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj, kaj eksponadas 4 108 eksterlandaj kompanioj. Entute alvenos 43 komercaj delegacioj kaj proksimume 450 mil registritaj vizitantoj. La ekspozicia areo superas 430 mil kvadratajn metrojn. La 8-a ĈIIE starigis novajn rekordojn kaj por ekspozicia areo kaj por nombro de partoprenantaj kompanioj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|