Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj: ĈIIE alportas novajn ŝancojn por rusaj entreprenistoj
2025-11-05


Lastatempe proparolanto de la rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova respondis demandojn de ĉina raportisto en regula gazetara konferenco. Ŝi diris, ke la 8-a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) alportos novajn ŝancojn por ke rusaj entreprenistoj montru siajn atingojn, plivastigu komercajn rilatojn kun Ĉinio, serĉu fidindajn partnerojn kaj aliru la internacian merkaton.


En la konferenco Zakharova ankaŭ deziris al ĈIIE plenan sukceson kaj diris, ke rusaj produktoj, precipe agrikulturaj, industriaj kaj IT-produktoj kaj altteknologiaj aparatoj estas konstante ŝatataj en la ĉina merkato.


Ŝi laŭdis la kreskadon de la ĉina eksterlanda komerco fronte al nunaj defioj kaj diris, ke tia stabileco atestas la movforton de la ĉina fabrikado. La multflanka komerca sistemo ludas gravan rolon en konservado de la stabileco de la tutmonda ekonomio.


La 8-a ĈIIE daŭras en Ŝanhajo de la 5-a ĝis la 10-a de novembro. La ekspozicio estas la monde unua landa ekspozicio speciale organizita por importado.


Redaktoro: Xie Ruifeng





























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Seminario pri tradukado okazis en Taiyuan - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio