| Ŝanhaja hospitalo korektis piedodeformiĝon de brazila infano |
| 2025-11-04 |
La Departamento de Plasta kaj Rekonstrua Ĥirurgio ĉe la Naŭa Popola Hospitalo de la Medicina Lernejo de Universitato Ŝanhajo Jiaotong (sube mallongigita kiel Naŭa Hospitalo de Ŝanhajo) sukcese plenumis kirurgion por korekti makrodaktilion sur la maldekstra piedo de brazila pacientino, helpante ŝin eviti la riskon de amputado kaj atingante -- unuafoje -- normalan piedfunkciadon kaj aspekton.
Zara (fikcia nomo) kaj ŝia familio pozas kun la medicina teamo post la kirurgio. [Foto: Xinmin Evening News] La brazila knabino Zara (fikcia nomo) naskiĝis kun nekutime granda maldekstra piedo, kio devigis ŝin longtempe uzi ŝuojn de malsamaj grandoj, kio profunde influis ŝian ĉiutagan vivon kaj marŝokapablon. Ŝiaj gepatroj serĉis kuracan helpon en pluraj landoj, sed estis informitaj, ke amputado estus la nura eblo. Per socia retejo ili malkovris pri la sperto de la Naŭa Hospitalo de Ŝanhajo en ĉi tiu kampo kaj faris detalan perinterretan konsulton, kio donis al ili esperon. En aŭgusto ĉi-jare, la familio vojaĝis al Ŝanhajo por la kirurgio. La medicina teamo de la hospitalo plenumis mikrokirurgian rekonstruan operacion por precize forigi nenormalan histon, remodeli la ostostrukturon kaj samtempe restarigi la funkcion kaj aspekton de la piedo. Post la operacio, la knabino bone resaniĝis kaj nun povas piediri sendepende kaj uzi samgrandajn ŝuojn, kun signifa pliboniĝo en ŝia vivkvalito.
Post la sukcesa kirurgio, Zara (fikcia nomo) jam povas normale uzi ŝuojn. [Foto: Xinmin Evening News] La Departamento de Plasta kaj Rekonstrua Kirurgio de la Naŭa Hospitalo de Ŝanhajo, kiel grava tutmonda centro pri plasta kaj rekonstrua kirurgio, posedas vastan sperton kaj pintnivelan teknologion por traktado de denaskaj man- kaj pied-deformiĝoj, jam prizorginte pli ol 10 mil ĉinajn kaj alilandajn pacientojn. La primana kirurgia teamo de la hospitalo, heredinta teknikajn avantaĝojn kaj specialiĝinta pri kompleksaj ĥirurgioj, posedas kompletan traktokapablon, liverinte medicinajn servojn al pli ol 3 mil pacientoj enlande kaj traktinte centojn da kompleksaj kazoj el pli ol 30 landoj. La Naŭa Hospitalo de Ŝanhajo daŭre liveros efikajn medicinajn servojn al pli da ĉinaj kaj eksterlandaj pacientoj, antaŭenigante la internacian aplikon kaj disvastigon de la teknikoj de ĉina plasta kaj rekonstrua kirurgio. Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto Fonto: Xinmin Evening News Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|