| Ekspozicio de E-libroj okazis en Taiyuan |
| 2025-11-04 |
La 1-an de novembro okaze de la 15-a Ĉina Kongreso de Esperanto malfermiĝis la libroekspozicio "Kompreni Ĉinion en lernado de civilizacioj" en la urbo Taiyuan de la provinco Shanxi. Yu Tao, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG), Liu Dawei, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), Ding Zhitao, vicĉefredaktorino de la Fremdlingva Eldonejo, Li Jianglong, ĉefa konsultisto de Shanxi-a Esperanto-Asocio, kaj koncernaj gvidantoj de la provinco ĉeestis la ceremonion. Pli ol 200 esperantistoj el 25 provincoj, municipoj, aŭtonomaj regionoj kaj Hongkongo partoprenis. Chen Ji, ĝenerala sekretario de la ĈEL kaj prezidanto de Azi-Oceania Komisiono de UEA (KAOEM), prezidis la ceremonion.
Malferma ceremonio Oni eksponis preskaŭ cent librojn en la ĉina, angla, dulingvaj (ĉina kaj angla), kaj Esperante. La libroj ne nur sisteme klarigas la evoluajn konceptojn kaj ideojn de Ĉinio, sed ankaŭ prezentas tradician ĉinan kulturon en Esperantaj klasikaĵoj, kiuj rakontas la historion de la evoluo de nuntempa Ĉinio. La ekspozicio samtempe liveras al esperantistoj kaj rilataj tradukistoj valorajn rimedojn de traduka teorio, praktika gvido kaj kreiva studado. Vizitantoj diris, ke la ekspozicio ne nur estas libra festeno, sed ankaŭ provizas al ni profundan spiritan nutraĵon. Kiel grava ponto por internacia interŝanĝo kaj interkultura komunikado, esperantistoj portas specialan mision. Nur per esperantigo de "ĉinaj temoj" kaj profunda ĉina kulturo, ni povas pli efike plenumi nian mision kaj respondeci pri disvastigado de la ĉina kulturo, ĉinaj rakontoj kaj amikeco inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|