Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis en Shanxi la 15-a Ĉina Kongreso de Esperanto
2025-11-04

La 1-an de novembro en Shanxi-a Universitato pri Financo kaj Ekonomioinaŭguriĝis la 15-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Kun la ĉeftemo "Origina aspiro, estonteco, interŝanĝoj kaj kunlaboroj -- Kontribuu per Esperanta forto por konstrui la ĉinan modernigon kaj la homaran komunumon de komuna estonteco", la kongreso estas gvidata de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG), organizita de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj la Azi-Pacifika Centro de ĈIKG, kaj estas subtenata de Fremdlingva Eldonejo kaj Shanxi-a Esperanto-Asocio.



La inaŭguron ĉeestis pli ol 240 reprezentantoj el 25 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj kaj Hongkongo de Ĉinio, inter ili estis Yu Tao, vicprezidanto de ĈIKG kaj komitatano de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Liu Dawei, prezidanto de ĈEL, Wang Zhaoyu, vicestro de la Informa Oficejo de la Shanxi-a Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), Lü Ansheng, vicprezidanto de Shanxi-a Federacio pri Sociaj Sciencoj kaj Gong Xiaofeng, komitatano de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La inaŭguron prezidis Yang Jianping, vicdirektoro de la Azi-Pacifika Centro de ĈIKG kaj vicprezidanto de ĈEL.


Salutparolo de Yu Tao


Yu Tao diris, ke la okazigo de la kongreso havas grandan signifon por nuna situacio enlanda kaj internacia. Ĉina prezidanto Xi Jinping jam proponis kvar tutmondajn iniciatojn por antaŭenigi la konstruadon de homara komunumo de komuna estonteco, kio donas vastan disvolvan spacon por Esperanto. Disvolvi la Esperantan aferon postulas tion, ke ni havu la koncepton kaj perspektivon pri la tuta nacio, pli bone servu al la reprosperigo de la ĉina nacio; fokusiĝu sur noviga disvolvado kaj kontinue plivastigu la aplikadon de Esperanto; kaj fortigu la asocian disvolvadon por plenumi la respondecojn kaj misiojn de socia organizo. Li esperas, ke ĈEL de ĉi tiu kongreso komencu krei novan situacion de altkvalita disvolvado por la Esperanta movado, kaj faru novajn kaj pli grandajn kontribuojn al plibonigo de la disvastigo kaj influpovo de la ĉina civilizacio kaj antaŭenigu la konstruadon de homara komunumo de komuna estonteco.


Parolo de Liu Dawei


Sekve, Liu Dawei donis kvar proponojn por Esperanta laboro: Subteni la originan aspiron kaj realigi la volon pri egaleco kaj amikeco; ankriĝi sur paca disvolviĝo kaj kune konstrui pli bonan estontecon por la homaro; rompi barojn inter civilizacioj kaj plifortigi la mekanismon de kultura interŝanĝo; vastigi kunlaboron kaj unuigi la forton por malfermeco kaj progreso. Li emfazis, ke ni devas plu fortigi nian fundamenton kaj starigi nian sistemon por rakonti ĉinan rakonton Esperante; krei bazon por Esperanta instruado kaj esplorado en Ĉinio; kolekti saĝojn kaj fortojn por plifortigi la talentan strategion por la Esperanta afero; kaj integriĝi kaj kultivi novtipajn produktivajn fortojn por disvolviĝo de Esperanto. Ni devas, kun historia konscio kaj sento de misio, fari novajn kaj pli grandajn kontribuojn al la ĉina civilizacio kaj al la antaŭenigo de paco kaj disvolvado por la homaro.


Fernando Maia, prezidanto de UEA, sendas gratulan mesaĝon.


Fernando Maia, prezidanto de UEA, sendis gratulan mesaĝon al la kongreso. Li diris, ke la temo de la kongreso ne nur estas tre inspira, sed ankaŭ profunde kongruas kun la celoj de la Esperanta movado kaj la nova strategia plano AKIRI de UEA. Li sincere gratulis al ĈEL pro ĝiaj atingoj dum la pasintaj du jaroj.


Yang Jianping prezidas la inaŭguron.


Wang Hanping faras la laborraporton de la asocio dum la pasintaj du jaroj.


Wang Hanping faris la laborraporton de ĈEL. Li montris, ke dum la pasintaj du jaroj, la landa asocio jam formis novan labormanieron sub la gvidado de KPĈ. Nova progreso estis farita en la projekto pri kulturaj interŝanĝoj, internacia eldonado kaj publikado, plurdimensia komunikado, talenta trejnado kaj kunlabora novigado. Sekve, la ssocio daŭre fokusos sur la kerna misio de ĉinaj esperantistoj, vigle efektivigos la planon pri gvidado de partia konstruado, realigos la planon por talenta fonto kaj plia kapabligo.


La kongreso ankaŭ ricevis gratulmesaĝojn de Ahmad Reza Mamduhi, prezidanto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj estrarano de Irana Esperanto-Asocio; So Jinsu, vicprezidanto de UEA kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio; Ana Ribeiro, prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO); Ikuko Kitagawa, prezidanto de Japana Esperanto-Instituto; kaj aliajn gratulojn de Mongola Esperanto-Asocio, Aŭstralia Esperanta Asocio ktp. Esperantistoj el 22 landoj, inkluzive de Pollando, Armenio, Italio, Kroatio, Bulgario, Brazilo, Kongo, Peruo, Meksiko, Belgio, Siera-Leono, Rusio, Vjetnamio, Italio, Bosnio kaj Hercegovino, Belorusio, Germanio, Ĉeĥio, Hungario, Nederlando, Usono kaj Francio, esprimis gratulojn al la kongreso diversmaniere.


Donado de memortrofeoj


Oni donas memortrofeojn al veteranoj, kiuj dediĉis 60 jarojn al Esperanta laboro, por honori iliajn atingojn kaj kontribuojn.


Antaŭ la kongreso, estis inaŭgurita ekspozicio de E-libroj "Kompreni Ĉinion en lernado de civilizacioj -- Ekspozicio de Esperantaj libroj pri Ĉinio". La ekspozicio ĉefe eksponadis librojn pri la temo Ĉinio, inkluzive de ĉinaj kaj anglaj versioj de Xi Jinping: Regado de Ĉinio, kaj ĉin-Esperanta versio de seriaj libroj Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion: 19-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni Ĉinion: Kulturaj Interŝanĝoj. La ekspozicio prezentis elstarajn publikaĵojn en la kampoj de politiko, ekonomiko, scienco kaj teknologio, kaj tradicia ĉina kulturo. La ekspozicio profunde impresis vizitantojn.






















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Disvolviĝo de KPDR - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio