| Disvolviĝo de KPDR |
| 2025-11-04 |
Komence de la pasinta jarcento, Japanio invadis kaj aneksis la korean duoninsulon por poste invadi Ĉinion. Koreoj aktive partoprenis la lukton por liberigi sin de la japana regado, kaj dum mia vizito al la ambasadejo de la Korea Popol-Demokratia Respubliko (KPDR) por akiri mian vizon, mi foliumis broŝuron pri ĉi tiu temo. Poste, Ĉinio sendis ĉinajn popolajn volontulojn por batali ŝultro ĉe ŝultro kun la korea popolo en la Milito por Rezisti al Usona Agreso kaj Helpi Koreion.
Turisma ĉiĉerono gvidas viziton tra la usona militŝipo USS Pueblo, kaptita dum la milito kaj nun eksponata en muzeo. Dum la japana okupado, milionoj da koreoj kaj ĉinoj estis varbitaj por labori en fabrikoj kaj minejoj en Japanio, ofte en brutalaj kondiĉoj. Dum la milito, virinoj el ĉi tiuj du popoloj estis devigataj al seks-sklaveco. En Harbino de nordorienta Ĉinio, la Unuo 731 de la Japana Armeo disvolvis esplorojn sur homaj kobajoj, plejparto el ili estis ĉinoj kaj koreoj. La eksperimentoj implikis vivisekcion sen anestezo, eksponon al ekstremaj kondiĉoj por provi la limojn de homa korpo, kaj testadon de kemiaj kaj biologiaj armiloj. Dividinte la samajn suferojn kaj kunbatalinte kontraŭ komuna malamiko, la popoloj de Ĉinio kaj KPDR profundigis la amikecon ankoraŭ pli. La divido de Koreio en du landojn fariĝis profunda cikatro de la malvarma milito, kiun devas kuraci la korea popolo mem, laŭ sia propra maniero. Disvolviĝo de KPDR post la milito Ne rezignintaj pro la malsukceso regi la korean popolon, Usono bombadis eĉ arbarojn kaj bestojn. La ordonoj ricevitaj de usonaj militistoj estis lasi nenion staranta. Heredi detruitan landon estus la prezo pagota de KPDR pro la rifuzo submetiĝi al fremda potenco. Sub la gvido de Kim Il Sung, KPDR sukcesis rekonstrui sin. Rekonstrui la urbojn estis la plej urĝa problemo, kaj la helpo de aliaj socialismaj landoj lasis profundan markon en ĉi tiu rekonstruado, ekzemple la trajnoj importitaj el Orienta Germanio, kiuj ankoraŭ cirkulas en la metroo de Pjongjango. Poste, jam sub la gvido de Kim Jong Il, KPDR implementis la politikon Songun, kio donas absolutan prioritaton al nacia defendo. Ĉi tiu decido venis reage al la disfalo de Sovetio, kiu antaŭe kompromitis defendi KPDR. KPDR kun la politiko Songun estas la publika bildo pri la lando en Okcidento, kaj ĝi kaŭzis koleron en okcidentaj potencoj. La urĝo disvolvi kapablon je memdefendo kaj la kreskanta izoligo de la lando kaŭzis ekonomian stagnon, sed KPDR konsolidiĝis kiel atoma potenco, kio certigas ĝian protekton kontraŭ eksteraj atakoj kaj estas esenca kondiĉo por ĝia memstara ekonomia disvolviĝo. Nun, sub la gvido de Kim Jong Un, juna kaj karisma gvidanto, la lando disvolvas la linion Byungjin (paralela disvolviĝo), kiu emfazas la ekonomian disvolvon paralele al la konservado de la memdefenda kapablo. Ĉi tio klarigas la multajn modernajn konstruaĵojn faritajn lastatempe kaj la kreskantan diversecon de produktoj farataj de loka industrio. Nova ciklo de soci-ekonomia disvolviĝo La moderna kvartalo Hwasong en Pjongjango, modelo por la novaj loĝkvartalaj projektoj en la lando, donas novan vizaĝon al urbo, kiu dum jardekoj konservis la malnovan estetikon de la tempo de malvarma milito. Ĝi estas bildo de disvolviĝo de la lando sub la linio Byungjin. La politiko 20x10, nun praktikata, estas alia grava atingo de nuna interna politiko de la lando: Por redukti la malegalecon inter la ĉefurbo, pli disvolvita, kaj la ceteraj lokoj de la lando, ĉiujare la laboro pri disvolvado enfokusiĝos sur 20 distriktoj, tiel ke post 10 jaroj, ekvivalento al du kvinjaraj planoj, la tuta lando estos multe pli disvolviĝinta. Mi rimarkis similecojn inter la politiko 20x10 kaj la ĉinia politiko pri mildigo de malriĉeco: La esplorado de solvoj specifaj por lokaj problemoj kaj la fokuso sur la disvolvigo de la loka ekonomia potencialo. En iuj lokoj oni disvolvas agrikulturon, en iuj lokoj oni disvolvas industrion, kaj en aliaj lokoj oni divolvas turismon kaj tiel plu, laŭ la ekonomiaj perspektivoj de ĉiu distrikto.
Ĝenerala Hospitalo de Pjongjango, inaŭgurita komence de septembro, liveras senpagan kuracadon al malsanuloj. Ekkonante ĉi tiun disvolviĝon, mi sentis min limigita por pristudi ĝin: Estante mia unua vizito al la lando, mi ne havis la necesan sperton por kompari la nunan situacion kun la pasinta. Mi bezonis peti helpon al la multaj membroj de la delegacioj, kiuj estis tie kun mi, ĉar multaj el ili estas en kontakto kun la lando de pli ol jardeko, do mi pasigis horojn farante al ili demandojn pri iliaj antaŭaj spertoj. Unu afero, kiun multaj homoj rimarkis, estis la kresko de diverseco kaj pliboniĝo de la kvalito de la industri-procezitaj manĝaĵoj. Dum la semajno, personoj, kiuj jam plurfoje vizitis la landon, kaj eĉ unu, kiu jam loĝis tie dum kelkaj monatoj, surpriziĝis pri novaj produktoj kaj markoj. Kaj ni, eksterlandanoj, konis nur la manĝaĵojn. Du tagojn antaŭ mia alveno en la landon, estis inaŭgurita la Ĝenerala Hospitalo de Pjongjango, granda kaj bela konstruaĵo kun modernaj litoj kaj medicinaj aparatoj por prizorgi la sanon de la popolanoj. Dum mia vizito al Juche-turo, mi vidis la hospitalon trans la strato. En KPDR la medicinaj servoj estas tute senpagaj, same kiel edukado kaj loĝado. Krome, mi havis la okazon viziti la Universitaton Kim Il Sung kaj la Kadrulan Altlernejon de la Korea Laborista Partio. Ambaŭ posedas bonegan infrastrukturon, kun modernaj klasĉambroj, bibliotekoj kaj spacoj por sporta praktikado. En la universitata biblioteko mi trovis grandan diversecon de importitaj libroj en diversaj lingvoj, inkluzive de novaj publikaĵoj en diversaj fakoj, laŭlinie kun tio, kion oni trovas en la bibliotekoj de aliaj universitatoj tra la mondo. Scienco ne konas limojn, eĉ en lando sub internaciaj sankciumoj. Planita ekonomio Kontraste kun aliaj socialismaj landoj, kiel Ĉinio kaj Vjetnamio, kiuj en la pasinteco alprenis merkatan ekonomion por integriĝi en la mondan kapitalisman ekonomion, KPDR daŭre alprenas planitan ekonomion, kiu funkcias bone por la loka loĝantaro, sed malfaciligas la aliron de fremduloj, kiel mi, al pli profunda sperto de la ĉiutaga vivo en la lando. Pro tio, ke la sistemo de ekonomia cirkulado estas fermita, eksterlandano, kiu vizitas KDPR ne povas akiri lokan valuton (tio ankaŭ estas konsekvenco de la neebleco, pro la internaciaj sankciumoj, fari valut-interŝanĝon kun aliaj landoj), tial li ne povas uzi publikan transporton kaj lia konsumado estas limigita al malmultaj vendejoj, kiuj povas akcepti fremdan monon. Kiam mi iris al merkato por aĉeti lokajn produktojn, ĉiu vendisto donis al mi papereton kun la prezo en loka monunuo. Mi portis la paperpecojn al kasejo por pagi per ĉina juano kaj poste revenis al la butikoj por redoni la stampitajn paperetojn kaj ricevi la produktojn. La kasisto faras la magion ricevi pagon per fremda valuto kaj pagi la vendistojn per loka valuto sen fari monŝanĝan operaciumon. Multaj turistoj vizitantaj KPDR-n ne interesiĝas pri kompreno de la trajtoj de loka planita ekonomio kaj la neeblo integri ĝin en la merkatan ekonomion, al kiu fremduloj alkutimiĝis, sekve ili ne komprenas, kial eksterlandano ne povas simple transiri la straton kaj aĉeti trinkaĵon ĉe la apuda butiko. Sed estas precize la analizo de ĉi tiuj detaloj, kio permesas al ni kompreni la kulturon de la lando, kiun ni vizitas. Cetere la korea popola kulturo estas tre unika kaj, ĝuste pro tio, fascina. Interkultura komunikado: Defio alfrontenda Mi skribis ĉi tiun artikolon dum mi estis festanta la 10-an datrevenon de mia transloĝiĝo ĉinien. La laborŝanco aperis danke al la ĉina plano de internacia komunikado, kiu ĉiam donis gravecon al la revizio, fare de denaskulo, de la tradukoj de ĉinaj verkoj al fremdaj lingvoj, kaj al la raportoj de fremduloj pri ilia sperto en la lando. KPDR sekvis malsaman vojon: Dum vizito al librejoj en tiu lando, mi renkontis diversajn librojn tradukitajn al fremdaj lingvoj sen la partopreno de denaska redaktisto. La koreaj tradukistoj estas bonaj, tre lertaj kaj talentaj pri tiu fako, ili regas gramatikon kaj vortprovizon, sed detaloj de la stilo kaj etaj nuancoj de la lingvo malkaŝas, ke neniu denaskulo partoprenis la projekton.
Importitaj libroj sur breto de la biblioteko de Universitato Kim Il Sung Mi aĉetis kelkajn librojn en la angla kaj la hispana. Altiris mian atenton la rakonta stilo, ĉio tradukita laŭvorte el la korea originalo, kontraste kun la tradukoj de ĉinaj libroj, en kiuj ni evitas senbezonan ripetadon de vortoj, reordigas tutajn frazojn kaj enmetas diversajn klarigajn notojn por faciligi la komprenon de eksterlanda leganto. Nun la lando moderniĝas kaj faras etajn paŝojn por ĝisdatigi sian komunikadon kun eksterlando, mi sentas, ke post kelkaj jardekoj eble estos denaskaj redaktistoj pri fremdaj lingvoj laborantaj en Pjongjango. Ili havos grandegan laboron por kompreni la kulturon de la lando kaj klarigi ĝin al alilandaj legantoj. Fotoj kaj videoj Kiel mi menciis en la antaŭa artikolo, mi sentis min instigita fari fotojn kaj montri veran KDPR al la mondo, kaj mia sperto kontrastas kun la tradiciaj raportoj, haveblaj en interreto, pri rigora kontrolado, inkluzive de inspekto en la flughaveno por forigo de "malpermesitaj" fotaĵoj. Trapasinte la eliran inspekton en la flughaveno, neniu petis por vidi fotilon, komputilon nek poŝtelefonon, la aparatoj pasis nur tra la radiografia maŝino, samkiel okazas en ajna alia flughaveno de la mondo. Okaze de mia alveno en la lando, laboristoj ja volis vidi miajn elektronikajn aparatojn, sed faris nur eksteran inspekton, sen ŝalti ilin nek kontroli enhavojn. Por mi estis klare, laŭlonge de la semajno, ke la malkomforto, kiun koreoj antaŭe sentis pri fotoj faritaj de eksterlandanoj, ankaŭ havas kulturan bazon, ĉar kiam mi iris surstrate fotante scenojn de la ĉiutaga vivo en la lando, oni klarigis al mi, ke en la loka kulturo ne ekzistas tiu kutimo kaj ne ĉiuj homoj sentas sin komfortaj pri tio. Tamen, neniu petis al mi forviŝi la fotojn, mi konservis ilin ĉiuj. Krom tiu kultura detalo, sufiĉas, ke oni dece kondutu. Fari kaj diskonigi fotojn por prezenti la ĉiutagan vivon en la lando, kontraŭbatali onidirojn, montri kiel lokaj homoj efektive vivas, estas io pravigebla, ĉar tio permesas al la mondo havi ĝustan komprenon pri KPDR. Aliflanke, se vi vendas foton pri alia homo sen permeso de la fotito aŭ ligas vian foton al malvera rakonto, tio estas miskonduto en ajna kulturo. Mi observis loĝantojn de Pjongjango farantaj fotojn per siaj poŝtelefonoj surstrate, kutime kun amikoj aŭ familianoj, kaj mi havis la impreson, ke iom post iom la loka socio malfermiĝas al la kulturo de fotado tipa de eksterlando. Kompare kun Ĉinio, malmultaj lokanoj petas foton kun eksterlandano aŭ kaŝe fotas lin, sed tio foje okazas. La malpermeso fari fotojn de pentraĵoj kaj statuoj de la gvidantoj de la lando estas afero pri respekto, Kim Il Sung kaj Kim Jong Il estas rigardataj kiel patroj de la popolo, tial iliaj bildoj devas esti traktataj kun la sama respekto, kiun vi havus por via patro. Cetere ekzistas du tre famaj mitoj pri fotado en KDPR: Ke estus malpermesite foti la dorsojn de statuoj (kaj ankaŭ de homoj), same kiel faldi aŭ ŝiri fotojn de la nuna aŭ pasintaj gvidantoj de la lando.
Mi fotis la dorson de statuo: la onidiro, ke en KPDR tio estas malpermesata, estas unu el pluraj popularaj mensogoj pri la lando. Koncerne al fotado de dorsoj de statuoj, mi faris tion kaj neniu arestis min. Fakte, multaj homoj vidis min fotante la dorsojn de statuoj kaj ĉiuj reagis absolute normale. Rilate al faldi aŭ ŝiri fotojn de aŭtoritatoj, tio ne estas krimo, sed ŝiri ies foton estas ja granda malrespekto en iu ajn kunteksto kaj loko. Kiu farus tion kaj kial? Kaj se la koncerna foto estas de iu, kiun vi respektas same kiel via patro, ĉu vi ŝirus aŭ faldus ĝin? Dum miaj unuaj tagoj en KPDR, mi rimarkis multajn homojn, inkluzive de eksterlandanoj, portantaj pinglon kun la portretoj de Kim Il Sung kaj Kim Jong Il sur la brusto, sed en la butikoj, kiujn mi vizitis, ĉi tiu pinglo ne estis trovebla. Oni poste klarigis al mi, ke ĝia vendo estas malpermesata, oni devas gajni ĝin, kaj tio estas honoro. En tiu momento mi komprenis, ke la fremduloj portantaj ĉi tiun pinglon, fakte insignon, havas la konfidon de lokanoj. Adiaŭo En mia lasta nokto en la lando, mi pretigis mian valizon por iri al la flughaveno la sekvan matenon kaj iris al la hotela drinkejo por konversacii kun la amikoj, kiujn mi devus baldaŭ adiaŭi. Inter ni estis loka oficisto de Korea Asocio de Sociaj Sciencistoj, kiu scipovas la portugalan kaj akompanis nin dum la tuta semajno. Cetere lingva komunikado estas alia interesa partikularaĵo de KDPR: Dum en aliaj landoj homoj prioritatigas la anglan, antaŭsupozante, ke ĉiuj regas ĝin, en KDPR oni provizas al ĉiu fremdlanda grupo unu lokan oficiston aŭ ĉiĉeronon kapablan paroli ilian denaskan lingvon. Tiu estis mia unua vojaĝo ekster latin-ameriko, en kiu mi preskaŭ ne uzis la anglan. Dum la interbabilado, li multe instruis al ni pri la kulturo de la lando en profunda kaj sincera interparolo, kaj instigis nin lerni la korean lingvon. Subite lia poŝtelefono sonoris. Li interparolis kun iu dum iom da tempo kaj sekve donis al ni bonan novaĵon: Niaj insignoj estis ĵus alvenintaj. Mi kaj du aliaj brazilanoj gajnis tiujn insignojn kun portretoj de Kim Il Sung kaj Kim Jong Il. Li kondukis nin al oficejo por preni niajn insignojn. Junulo venis kun tri veluraj ruĝaj skatoloj kaj klarigis al ni, ke estas granda honoro por alilandano ricevi ĉi tiun donacon kaj petis al ni prizorgi la insignojn respektoplene, kvazaŭ ili estus portretoj de niaj propraj patroj. Tuj poste, nia amiko insistis mem meti la insignojn sur niajn brustojn kaj brakumis nin. En tiu momento mi komprenis, ke dum tiu semajno mi ne nur multe lernis, sed ankaŭ gajnis la konfidon de iuj homoj pro tio, ke mi montris respekton por ilia kulturo kaj sinceran deziron ekkoni ilian perspektivon. La sekvan matenon, pluraj koreaj amikoj, kun kiuj mi kunvivis dum la semajno, estis ĉe la pordo de la hotelo por adiaŭi. La aŭtobuso forkondukis min al la flughaveno kun du aliaj brazilanoj kaj homoj el aliaj delegacioj. Mi jam spertis multajn adiaŭojn dum mia vivo, sed ĉi tiu estis aparte kortuŝa. Mi foriris kun la deziro reveni. Mia vizito al KPDR plifortigis mian kredon je dialogo kiel maniero solvi konfliktojn. Multaj homoj malsimpatias al KPDR kaj subtenas sankciumojn kontraŭ la lando, sub la argumento, ke ĝi estas diktaturo kaj tial bezonas eksteran intervenon. Demokratio naskiĝas nur el la lukto de la popolo, tial mi ne kredas, ke ĝi povas esti altrudita. Mi preferas konstrui pontojn anstataŭ murojn, kaj kredas, ke antaŭenigo de pacokulturo eblas nur pere de dialogoj kaj agoj kapablaj generi interkomprenon kaj reciprokajn respekton kaj konfidon. Konsiderante tion, mi taksas mian viziton al KPDR plensukcesa. Verkis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|