Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj brodaĵoj admirataj de Xi Jinping
2025-10-31

Kiam ĉina prezidanto Xi Jinping inspektis diversajn lokojn, li plurfoje laŭdis tradiciajn teksajn kaj brodajn teknikojn kun ĉinaj trajtoj.



La brodaĵo de Suzhou, kun sia gracia kaj delikata beleco kaj la historio daŭranta pli ol 2 000 jarojn, estis enmetita en la liston de nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio en 2006.



La farado de la brokaĵo de li-etno estas nacia nemateria kultura heredaĵo kaj estas konata kiel "vivanta fosilio" en la ĉina teksa historio.



Tibeta tapiŝo estas tradicia manteksita produkto kun pli ol 3 000 jaroj da tradicio. La vilaĝo Jiaya en Xining de Qinghai estas fama tapiŝfara vilaĝo. En 2006 la tekniko de Jiaya por tibeta tapiŝo estis enskribita en la liston de nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio.



Miao-brodaĵo estas landa nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio. Ĝiaj ŝablonoj estas riĉaj je signifo, rakontante la antikvan historion de la etno.



Chaozhou-brodaĵo originis antaŭ 2 000 jaroj. Ĝi estas fama pro la delikateco kun viglaj koloroj kaj tridimensia efiko. En 2006 la brodarto estis enskribita en la liston de nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio.


Brodaĵo, kaj tradicia kaj moderna, estas produkto kaj kultura kaj enspeziga. Brodarto ne nur antaŭenigas la bonan tradician kulturon de Ĉinio, sed ankaŭ helpas kamparan reprosperigon. Xi Jinping iam admiris: "La delikataj brodaĵoj estas splendaj!"


Redaktoro: Xie Ruifeng





























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Mia vizito al Korea Popol-Demokratia Respubliko - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio