| Xi Jinping faris proponojn pri konstruado de azi-pacifika komunumo |
| 2025-10-31 |
La 31-an de oktobro ĉina prezidanto Xi Jinping partoprenis en la 32-a Kunveno de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kaj faris gravan paroladon. Li prezentis kvin proponojn pri antaŭenigo de universale profita kaj inkluziva ekonomia tutmondiĝo kaj konstruado de la azi-pacifika komunumo.
Li alvokis kunajn klopodojn por protekti multflankan komercan sistemon, konstrui malferman regionan ekonomian medion, konservi la stabilecon kaj glatan fluadon de industriaj kaj proviz-ĉenoj, progresigi ciferecigon kaj verdigon de komerco kaj antaŭenigi universale profitan kaj inkluzivan disvolviĝon. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|