| Mia vizito al Korea Popol-Demokratia Respubliko | 
| 2025-10-31 | 
| Inter la 7-a kaj la 14-a de oktobro mi estis en la Korea Popol-Demokratia Respubliko (KPDR), neformale konata Nord-Koreio. Ĝi estas tre malmulte komprenata lando, kiu pro tio fariĝis preferata celo de konspiroj kaj sensacio. Ĉi tiu mistera etoso, kune kun malnovaj rakontoj pri malriĉeco, aŭtoritatismo kaj trudlaboro, profundigas antaŭjuĝon kontraŭ la lando, kiu ekde sia fondiĝo firme batalas por sia rajto ekzisti, malgraŭ la internaciaj embargoj truditaj de la grandaj potencoj, kaj evoluas celante memsufiĉon. 
 Artfajraĵoj pompis dum prezentado de gimnastiko kaj performartoj la 9-an de oktobro La reala lando, tre malsama ol tiu montrita en interreto Dum la busvojaĝo de la flughaveno al la hotelo, mi estis mirigita de la belaj pejzaĝoj ĉirkaŭ la aŭtovojo. Unue la rizkampoj sub antaŭvesperiĝa lumo, kun kamparanoj farantaj la lastan rikolton de la jaro, antaŭ la alveno de vintro. Poste, nova kvartalo konstruita en la ĉirkaŭaĵoj de la ĉefurbo, Pjongjango, kun novaj apartamentaj konstruaĵoj kaj rilata infrastrukturo. Mi vidis viglan urbon, kun homoj kaj veturiloj sur la stratoj kreante etoson, kiu memorigis min pri la islanda ĉefurbo Rejkjaviko, kiam mi vizitis ĝin en 2013. Ĝi estas ĉefurbo senkaosa, sed plena je socia vivo, sen grandaj amasiĝoj nek trafikŝtopiĝoj. 
 Sceno de la ĉiutaga vivo en Pjongjango: homoj vivas trankvile kaj sekure. Matene de la 9-a de oktobro, mi promenis sur la stratoj en la ĉirkaŭaĵo de mia hotelo. Mi vidis la ĉiutagan vivon proksime de la apuda malsanulejo, la ĉefa trajnostacidomo kaj loka metroa stacio. Novaj kaj malnovaj veturiloj pasis senĉese, kun malnovaj tramoj similaj al tiuj en Minsko, sed ankaŭ kelkaj novaj, kiuj atestas malrapidan renovigon de la tramaro. Atentigis min la pureco de la stratoj kaj la zorgemo de la loĝantaro pri la publikaj havaĵoj. En la aŭtuno folioj defalas de la arboj senĉese, sed ĉiam estas iu loĝanto kolektanta la foliojn antaŭ sia loĝejo por teni la trotuaron pura. La stratoj estas ofte lavataj, same kiel en Pekino. Neniu ĵetas rubon surteren. La pli malnovaj loĝkonstruaĵoj tre similas al tiuj en Pekino, sed konservas la originan fasadon kaj ĉiuj estis riparitaj kaj farbitaj antaŭ nelonge, kio donas al ili pli belan kaj unuforman aspekton. Krome, koreoj kutimas planti florojn sur la balkonoj de siaj apartamentoj, lasante la pejzaĝon eĉ pli bela. Tute detruitaj de bombado de Usono dum la korea milito, la urboj de KPDR estis tute rekonstruitaj, sub la gvido de prezidanto Kim Il Sung kaj kun subteno de Sovetio kaj aliaj socialismaj landoj dum la malvarma milito. Pro tio, Pjongjango ĝenerale konservas la sovetian estetikon de tiu periodo, kio donas al ni la senton esti en scenejo de historia filmo. Sed la novaj konstruaĵoj starigitaj en la lastaj jaroj kontrastas kun la estetiko de la pasinteco, anoncante rapidan modernigon, kiun la Okcidento ignoras. Juche-ideo, ideologia bazo de nacia projekto Mi iris al KPDR por partopreni en la Internacia Seminario pri Juche-ideo, evento, kiu kunigas tutmondajn fakulojn, kiuj sin dediĉas al ĉi tiu temo. Mi ne iris tien por prelegi, sed por lerni, kaj mi estas tre dankema pro ĉi tiu valora ŝanco donita al mi de la Korea Asocio de Sociaj Sciencistoj kaj de la brazila Stud-Centro pri Juche-ideo. La granda ideo Juĉe, evoluigita de Kim Il Sung, estas la filozofia bazo de la regado de KPDR, bazita sur la principoj de politika sendependeco, ekonomia memsufiĉo kaj kapablo je memdefendo. Lando, kiu ne observas tiajn principojn estas iagrade limigita en sia kapablo aŭtonome regi sin. 
 Popolanoj paradis la 11-an de oktobro, dum aliaj homoj sur placo kreis bildojn per koloroj. (Foto: KCNA) La klopodado pri ekonomia memsufiĉo instigis la industrian kaj teknologian evoluon: En mia hotelĉambro, fridujo kaj televidilo estis faritaj de loka firmao, same kiel la manĝaĵoj kaj prihigienaj produktoj disponeblaj al mi. Dume Brazilo, kiu en la 1980-aj jaroj havis proprajn teknologiojn kaj markojn por fari kaj eksporti tiajn produktojn, hodiaŭ tute dependas de eksterlandaj kompanioj. Dum miaj tagoj en la lando, mi rimarkis la popularecon de saĝtelefonoj inter la koreoj. Ili ĉiuj estas de lokaj markoj, kiel Arirang, Pjongjango, Hwawon kaj aliaj, kaj la aparatoj, kiujn mi provis, surprizis min, ĉefe pro la kvalito de la kameraoj. KPDR ankaŭ havas sian propran sistemon de pago per poŝtelefono, la elektronika monujo Samhung, korea apo simila al la ĉina Alipay, kiu estas tre populara en la lando, sed ne povas esti uzata de fremduloj. La lando ankaŭ evoluigis sian propran kompleton de apoj por sociaj retejoj, ludoj kaj aliaj servoj. Festado de 80-jariĝo de la Korea Laborista Partio (KLP) Dum mia restado en la lando, okazis eventoj celebre al la 80-a datreveno de la fondo de la Korea Laborista Partio (KLP), kiu regas la landon helpe de aliaj du partioj, la Chondoisma Partio kaj la Soci-Demokrata Partio, kaj la delegacioj, kiuj estis en Pjongjango por la Internacia Seminario pri Juche-ideo, estis ĉiuj invititaj partopreni en la celebrado. En tiu sama tago, ni iris al la stadiono 1-a de Majo por spekti grandan prezenton de gimnastiko kaj prezentartoj. De mia sidloko mi povis vidi la gvidanton de la lando, Kim Jong-un, akompanata de alilandaj altranguloj, kiuj estis tie por la celebrado. 
 Eksterlandanoj fotas kaj filmas militistan paradon. Depost la disfalo de Sovetio, disvolvi la kapablon je memdefendo fariĝis la prioritato de KPDR. Atentigis min la ludado, fare de orkestro, de La Internacio tuj post la inaŭgura parolo. La publiko plenpulme kantis ĝin. Dum dek jaroj loĝanta en Ĉinio, mi neniam vidis ĉi tiun kanton esti ludata en oficiala evento. Sekve komenciĝis tre bela prezento, kiu reliefigis la direkton de la artoj en la lando: La malnova kultura tradicio ne nur estis konservita, sed ankaŭ transformita en engaĝitan arton, kiu gloras la laboristojn, la nacian unuecon kaj la valorojn de socialismo. La 10-an de oktobro, datreveno de la fondiĝo de KLP, okazis la plej grava evento: Militista parado sur la placo Kim Il Sung, en kiu la Popola Armeo de Koreio elmontris la kapablojn de siaj soldatoj kaj parton de siaj armiloj, inkluzive de senpilotaj aviadiloj, hipersonaj misiloj kaj interkontinentaj balistikaj misiloj. Refoje ni vidis Kim Jong-un, kaj li fakte venis tre proksime al ni salutante homojn per mansvingo post la parado. Sekvatage ni revenis al la sama placo por spekti amasparadon celebrantan la progresojn atingitajn en la lasta kvinjara plano kaj sekve mirindan prezenton per torĉoj. Ĉu ŝanĝiĝas strategio de komunikado de la lando kun la mondo? La etoso de mistero kaj la konspiroj konstruitaj ĉirkaŭ KPDR devenas de la profunda internacia izoligo de la lando post la disfalo de Sovetio. Sen scii detalojn pri tio, kio okazas tie, homoj inventas ilin, kaj la politika propagandmaŝinaro de la Okcidento lerte profitas de tio. Dume la traŭmato kaŭzita de sangaj militoj kaj la brutaleco de fremda imperialismo estigis malfidon, kiu rezultis en rigora kontrolado de la agoj de fremduloj en la lando, inkluzive de la cirkulado de publikaĵoj kaj fotoj. 
 Novaj kaj modernaj kvartaloj aktualigas la urban pejzaĝon de Pjongjango. Ĉu prognozo de aktualigo de komunika strategio? Sed la eksterlandanoj, kiuj estis kun mi en la lando ĉi-foje -- kelkaj en rilatoj kun KPDR jam de pli ol jardeko -- sentis ion malsaman: Ni eĉ sentis nin instigitaj fari fotojn kaj videojn kaj dividi ilin kun la mondo. Oni eĉ permesis (kaj rekomendis) al ni kunporti poŝtelefonojn al la eventoj priskribitaj supre, io neniam antaŭe okazinta en la lando! Ĉu ni estis atestantoj de ŝanĝiĝo en la internacia komunikada strategio de KPDR? Tiu demando ofte aperis en neformalaj interparoloj inter la eksterlandaj delegitaroj dum la semajno, sed ĉi tiun temon mi pli detale diskutos en mia venonta artikolo pri KPDR. Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat 
 |