| Renkontiĝis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Donald Trump en Korea Respubliko | 
| 2025-10-30 | 
| 
 La 30-an de oktobro ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona prezidento Donald Trump okaze de la 32-a Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) en la Korea Respubliko. 
 En la renkontiĝo Xi Jinping diris, ke estas normale, ke la du ĉefaj ekonomioj de la mondo havu konfliktojn de tempo al tempo. La disvolviĝo de Ĉinio ne kontraŭdiras la vizion "refari Usonon granda" proponitan de usona prezidento Donald Trump. Xi diris, ke li kaj Donald Trump gvidu la direkton de duflankaj rilatoj kaj kunlaboru por plenumi pli gravajn, praktikajn kaj utilajn aferojn. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat 
 |