| Pekina Internacia Fotografia Semajno 2025: "Bildoj: Civilizacio kaj nova kvalito" kunligas la mondon | 
| 2025-10-30 | 
| La Pekina Internacia Fotografia Semajno estas festo de bilda arto, kiu ĉiujare okazas aŭtune en Pekino. Ĝi estas kvazaŭ vasta fenestro, tra kiu la rakontoj de ĉinaj bildoj iras al la mondo, kaj la diversaj kulturoj de la mondo kuniĝas ĉi tie. Ĉi-jare la evento okazas de la 18-a ĝis la 27-a de oktobro 2025 kun la temo "Bildo: Civilizacio kaj nova kvalito", alfrontas la transformon de la bilda industrio kaŭzitan de la novkvalitaj produktfortoj de artefarita intelekto (AI) kaj cifereca teknologio. 
 
 
 La ĉefa ekspoziciejo estas la Ĉina Jarcenta Monumento. La skalo de la ekspozicio estas senprecedenca. Ĝi kunigas preskaŭ 5 000 fotojn el 26 landoj kaj regionoj kaj inkludas proksimume 50 temajn ekspoziciojn kun granda profundo kaj amplekso, liverante al spektantoj artan vojaĝon trans geografiaj kaj kulturaj limoj. Krom sia grandioza amplekso, la fotografia semajno havas tre klaran apartaĵon, speciale kreante sekciojn kaj forumojn pri artefarita intelekto (AI) kaj cifereca teknologio. Per serioj da eventoj kiel "Bildo: Pekina dialogo", la semajno profunde pridiskutas kiel AI transformas la manierojn krei, interpreti kaj disvastigi bildojn, montrante la plej freŝajn rezultojn de la kuniĝo inter scienco kaj arto. 
 
 
 Krome, ĉi-jara semajno emfazas ankaŭ la socian valoron kaj homan zorgon de fotografio. Ekzemple, la tre laŭdata ekspozicio "Ĉinaj sovaĝbestaj fotoj" ne nur montras la riĉan biodiversecon de Ĉinio, sed ankaŭ per la potenco de bildoj transdonas al la publiko la ideon de mediprotekto. Samtempe, en la ekspozicio "Harmonio, arto" okazis naŭ specialaj prelegoj, kiuj donis al fotografi-amantoj, eminentaj fotistoj kaj fakuloj el la tuta mondo valoran ŝancon por rekta interŝanĝo, tiel forte stimulante dividojn kaj inspirojn. 
 
 
 
 La Pekina Internacia Fotografia Semajno 2025 estas ampleksa platformo por pensigo, por ligi la pasintecon kun la estonteco, kaj por konstrui ponton inter Ĉinio kaj la mondo. Per sia profunda temo, granda skalo kaj avangardaj esploroj, ĝi plene montras la potencan ligforton de bildoj kiel universala lingvo de la homaro. Verkis Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat 
 |