Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Videoludo akcelas vojaĝadon al Shanxi-provinco
2025-10-29

En 2024 aperis ĉina videoludo Nigra mito: Wukong, kiu ne nur revigligis la intereson pri la tradicia ĉina kulturo, sed ankaŭ kaŭzis grandan alfluon de turistoj en Shanxi-provinco, riĉa je historiaj kaj kulturaj vidindaĵoj. La videoludo, inspirita de la klaskika romano Pilgrimo al la Okcidento de Wu Cheng'en, prezentas multajn realajn historiajn lokojn, el kiuj 27 troviĝas en Shanxi.



Revigligo de historia turismo


La efiko de la videoludo al la turismo en Shanxi estas granda. Dum la oktobra feria semajno en 2024, la provinco registris pli ol 7.84 milionojn da vizitantoj, konstatanta kresko je 46.9 % kompare kun la antaŭa jaro. La historiaraj lokoj, prezentitaj en la videoludo, ĝujis eĉ pli grandan atenton kaj havis 1.88 milionojn da turistoj.


La ŝtonkavernaro Yungang en Datong, unu el la plej konataj budhismaj skulptejoj en Ĉinio, registris kreskon de 114.8% nur en la unua feria tago.


Eta Okcidenta Ĉielo en Linfen, malpli konata budhisma templo, konstatas pliiĝon je 236% kompare kun la antaŭa jaro.


Nekonataj juveloj


Kvankam Shanxi estas mondkonata pro siaj vidindaĵoj kiel la antikva urbo Pingyao kaj grandaj budhismaj kavernoj, la nuna kultura evoluo rivelas ankaŭ multajn relative nekonatajn juvelojn:


La Templo de Eta Okcidenta Ĉielo situas en Linfen. Ĝi estas unu el la plej gravaj ekzemploj de antikva budhisma skulptarto en Ĉinio. La loko estas fama pro sia unika pendoskulpta tekniko, en kiu figuroj pendas. La skulptaĵoj estas konataj pro siaj subtileco, perfekta simetrio kaj forta religia simbolismo.


La Templo de Fera Budho troviĝas en Jincheng. Ĝi reprezentas la antikvan arton de feraj budhismaj figuroj en Ĉinio. Ili montras la superan teknikan lertecon de antikvaj skulptistoj. La figuroj estas kreitaj dum la dinastio Jin (1115-1234). La farbado kaj detaloj de la skulptaĵoj montras la inĝenion de tiamaj ĉinaj artistoj.


La Halo de Avalokiteŝvaro situas en Changzhi. Ĝi estas religia templo, kiu prezentas harmonian kunekziston de la tri ĉefaj filozofioj en Ĉinio: konfuceismo, budhismo kaj taoismo. La templo estas fama pro siaj koloraj skulptaĵoj, kiuj estas esprimo de disvolviĝo en la ĉina religia arto dum la dinastio Ming (1368-1644). La skulptaĵoj estas tre detale elfaritaj, kun glataj linioj kaj klare difinitaj formoj, kio montras la lertecon de la artistoj en tiu epoko.


Videoludoj kiel nova kultura akcelilo


La sukceso de la videoludo pruvas, ke modernaj ciferecaj rimedoj povas efike revigligi interesiĝon pri la tradicia kulturo. Male ol pasintaj kulturaj evoluoj, kiuj plej ofte dependis de ŝtataj projektoj aŭ sciencaj esploroj, la nuna revigliĝo estas instigata de la ludindustrio, kiu celas dinamikan kaj engaĝitan publikon. La ludo mem proponas ne nur manipulajn spertojn, sed havas ankaŭ edukajn kaj historiajn erojn, kiuj kondukas la ludantojn al esplorado de la realaj lokoj kaj ilia kultura fono. La formo de "ludbazita kulturesploro" eble estos modelo por aliaj regionoj en Ĉinio kaj aliaj landoj, kie historia turismo povas esti vigligata per ciferecaj rimedoj.


Perspektivoj de kultura evoluo


Shanxi, longe konsiderata kiel relative periferia ĉina provinco, nun havas unikan ŝancon por prezenti sin kiel gravan kulturhistorian lokon. La kombinaĵo el cifereca teknologio, ludbazita rakontado kaj pliigita internacia direktiĝo helpas la evoluon de la provinco ne nur el turisma, sed ankaŭ el kultura vidpunkto.


(el MONATO)

Verkis Wei Yubin (Jado)






















<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping ĉeestos 32-an Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de APEK en Korea Respubliko - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio