| Kial Ĉinio povas provizi malmultekostan elektron al 1.4 miliardoj da loĝantoj? |
| 2025-10-28 |
Ĉinio estas la plej granda konsumanto de elektro en la mondo, kun enorma postulo venanta de hejmaj konsumantoj kaj la "monda fabriko". Kiel ĝi kapablas plenumi tiun postulon per stabila kaj relative malmultekosta elektroprovizo? La kialo kuŝas en unika elektra sistemo kun rimarkindaj trajtoj. Kiam oni parolas pri la grandiozaj projektoj de Ĉinio, la projekto Sud-norda Akvotransigo ĉiam estas temo nemankebla. Tiu ĉi projekto de la jarcento, kiu transportas akvon abunde haveblan en la sudo al la seka nordo, montras la ambicion kaj saĝon de Ĉinio pri solvo de la neegala distribuado de resursoj. Tamen, malmultaj scias, ke sub la interplektitaj kanaloj funkcias ankoraŭ pli vasta "energiotransiga reto", kiu sendas lumon senĉese el la okcidento al la prosperaj urboj en la oriento. Tio estas unu el la kernaj sekretoj, kiuj ebligas al Ĉinio provizi stabilan kaj malmultekostan elektron al siaj 1.4 miliardoj da loĝantoj, kun la totala nacia produktado de elektro unuafoje superanta 10.08 dulionojn da kilovathoroj (Kwh) en 2024.
Produktkvantoj de ĉefaj energiproduktoj en Ĉinio 2024. Fonto: Ĉina Energidatuma Raporto 2025 La projekto Okcident-orienta Elektrotransigo -- la elektra versio de la projekto Sud-norda Akvotransigo Simile al la projekto Sud-norda Akvotransigo, la energiaj resursoj kaj postuloj de Ĉinio geografie distribuiĝas neegale. Grandegaj karbominejoj situas en la nordo, ekzemple Shanxi, la Interna Mongolio kaj aliaj. Abundaj akvoenergiaj resursoj estas en la sudo, ekzemple Sichuan, Yunnan kaj vastaj vent- kaj sunenergiaj bazoj troviĝas en la maldense loĝataj dezertoj de la okcidento. Dum tio, la plej granda postulo pri elektro venas de la ekonomiaj, industriaj kaj dense loĝataj regionoj en la orienta kaj suda marbordo, ekzemple Pekino, Ŝanhajo, Kantono. La distanco inter tiuj regionoj havas milojn da kilometroj. Kun ordinara transiga teknologio, tia longdistanca transporto de elektro kaŭzus grandegan perdon de energio kaj estus neekonomia. Por solvi tiun fundamentan kontraŭon, Ĉinio konstruis la strategian projekton Okcident-orienta Elektrotransigo, kies ĉefa teknologia ilo estas la Ultra-alta tensio (UHV). Ĝi estas subtenata de giganta elektra reto, kun totala investo de 608.3 miliardoj da juanoj en 2024.
La ultra-alta tensio estas ofte priskribata kiel "altrapida aŭtovojo de elektrotransigo", kapabla transdoni kurenton je 1 000 kV aŭ pli por alterna kurento, kaj je ±800 kV aŭ pli por rekta kurento. Por komparo, la hejma elektra tensio estas kutime 220V. En mia lando Vjetnamio, la transdona linio de 500kV jam estas konsiderata "alta tensio", dum UHV estas duoble aŭ eĉ pli alta. Ĉi tiu teknologio solvis mondan problemon de grandegaj energiaj perdoj ĉe longdistanca transdono. Unu UHV-rekta kurentlinio povas liveri la jaran elektrouzon de tuta metropolo, kun tre malaltaj perdoj, rekte el la energibazoj en la okcidento al la orientaj urboj. Tio estas la fizika fundamento, kiu ebligas al Ĉinio optimumigi la energidistribuon sur nacia nivelo kaj konservi malaltan prezon de elektro. La forta ŝanĝiĝo de energia strukturo Se la ultra-alta tensio estas la "ĉefa arterio" de la energi-sistemo, tiam la fonto de ĝia potenco estas la diversigita kaj rapide transformiĝanta energi-strukturo de Ĉinio. 1. Karbo -- fundamento de malmultekosta elektro Kvankam la verda transiro estas tutmonda konsento, karbo restas la ĉefa fonto de energio en la ĉina elektra sistemo, tamen, la tendenco ŝanĝiĝas. La proporcio de karbo en la primara energi-produktado malaltiĝis de 72.2% en 2015 al 53.2% en 2024, reduktis je 26.3% dum jardeko. Tamen, la kvanto de karbo-elektroproduktado pliiĝis, parte danke al la disvastigita uzo de hiperkrizaj karbaj centraloj, kiuj signife plialtigas la efikecon: malpli da karbo, pli da elektro, kaj malpli da poluado. Ĉi tiu ekspluatado de tradicia energio certigas energian sekurecon kaj samtempe kontrolas la produktadkostojn.
Ĉina energi-strukturo 2015-2024. Fonto: Ĉina Energidatuma Raporto 2025 2. Verda revolucio -- de helpa ĝis ĉefa forto Paralele al la firmigo de la karba bazo, Ĉinio antaŭenigas la verdan energi-transiron kun senprecedenca rapido kaj amplekso. En 2024 la instalita kapacito de nefosiliaj energioj (inkluzive de akvo-, nukle-, vento-, kaj sunenergio) atingis 56.86% de la tuta nacia kapacito, unuafoje superante la termoelektron. La produktado de pura elektro ankaŭ kreskis impone. En 2024 ĝi atingis 3.7 dulionojn da Kwh, 16.36% pli ol en la antaŭa jaro, kaj konsistigis 36.81% de la tuta produktado. Ventoenergio atingis 997.04 miliardojn da Kwh (pliiĝo de 12.5%) kaj sunenergio 839.04 miliardojn da Kwh (kresko de 43.6%), fariĝinte la ĉefaj kreskomotoroj. Kun la daŭra malaltiĝo de produktokostoj, tiuj fontoj en la estonteco povos ne nur bremsi, sed eĉ malaltigi la ĝeneralan prezon de elektro. Dum mia tempo vivante kaj laborante en Ĉinio, mi havis la ŝancon viziti multajn provincojn kaj urbojn. Kio plej impresis min estis ne nur la viglaj metropoloj aŭ belaj naturaj pejzaĝoj, sed ankaŭ la revolucio de pura energio disvastiĝanta tra la tuta lando. En vastaj dezertoj en Gansu-provinco, kiuj iam ŝajnis nur sablaj kaj ventejaj, nun etendiĝas senfinaj kampoj de sunpaneloj, kaptantaj la lumon de la suno. Sur la ventaj stepoj en la Interna Mongolio, vicoj da gigantaj ventoturbinoj kunordigitaj rotacias, fariĝinte parto de la pejzaĝo. Reale atesti tiujn "sunajn kampojn" kaj "ventajn arbarojn" donis al mi profundan senton pri la skalo, rapideco kaj decidemo de Ĉinio en sia vojo al verda energio.
Nacia strategio kaj saĝa administrado Krom teknologio kaj resursoj, la stabileco kaj malalta prezo de elektro en Ĉinio devenas profunde de ĝia unika modelo de ŝtata mastrumado. La ĉefa reto de la ĉina elektra sistemo estas funkciigita de du gigantaj ŝtataj entreprenoj -- la Nacia Elektra Reto kaj la Suda Elektra Reto. Ĉi tiu altnivela centra administrado favoras unuigitan planadon kaj traregionan kunordigon, evitante la koston kaŭzitan de senorda merkata konkurenco. Tio klare montriĝas per la totala investo en novaj elektraj projektoj, kiu atingis 1168.7 miliardojn da juanoj en 2024, ebligebla nur per koncentrita ŝtata direkto. Fronte al la plej granda unueca elektra merkato en la mondo, la enorma skalo permesas disdividi la fiksajn kostojn de konstruado, operacio kaj bontenado, tiel malaltigante la prezon de elektro. Unu el la plej karakterizaj iloj de la ĉina sistemo estas ĝia preciza prezregulado, politika instrumento samtempe fleksebla kaj efika. Anstataŭ lasi la prezon tute al la merkato, la ŝtato aplikas celitajn prezpolitikojn. Por la hejmaj konsumantoj, la tavoligita tarifo estas vaste uzata: · 0.538 juanoj/Kwh por la unuaj 2 760 Kwh (baza nivelo), · 0.588 juanoj/Kwh por konsumo inter 2 761 kaj 4 800 Kwh, · kaj 0.838 juanoj/Kwh por la parto superanta 4 800 Kwh jare.
Ĉi tiu mekanismo ne nur garantias bazan provizon je prefera tarifo, sed ankaŭ instigas al ŝparo de elektro. La homa dimensio de la politiko videblas en la regulo "unu familio, multaj personoj": Ekzemple, en Sichuan familio kun kvin aŭ pli da homoj rajtas je pli alta limo de la unua nivelo, kio signife reduktas kostojn. Dume, la industria sektoro profitas de du prezsistemoj, kie la kosto por elektra energio estas racie desegnita, servante kiel nerekta subvencio por konservi mondan konkurencpovon. La kunfandiĝo inter ŝtata regulado kaj lertaj merkataj mekanismoj ebligas al Ĉinio samtempe garantii socian bonfarton kaj industriajn avantaĝojn, kio kreas la fundamenton por stabila kaj atingebla elektra sistemo. Fronte al la interrompeco kaj nestabileco de vent- kaj sunenergio, Ĉinio antaŭenigas la konstruadon de inteligenta elektra reto. La rapida disvolviĝo de la kampo de energia stokado estas klara pruvo: Ĝis la fino de 2024 la instalita kapacito de novaj stokaj sistemoj (ĉefe baterioj) atingis 78.3 GW, unuafoje superante la kapaciton de pumpita hidra energio (58.5 GW). Per progresintaj induktoj, komunikaj kaj kontrolaj teknologioj, kun kreskanta stokkapacito, la inteligenta reto kapablas monitori la fluon de elektro en ajna tempo, flekseble ekvilibrigi provizon kaj postulon, efike sorbi kaj utiligi renovigeblan energion, certigante stabilan kaj ekonomian funkciadon de la sistemo eĉ sub kompleksaj kondiĉoj. Forteco venas de harmonia kombino La fakto, ke Ĉinio povas provizi malmultekostan elektron al 1.4 miliardoj da homoj, ne estas rezulto de unu sola miraklo, sed de harmonia kombino de multaj faktoroj. Ĝi baziĝas sur: · abundaj hejmaj karbaj resursoj kiel stabila fundamento; · alteg-tensia teknologio kaj masivaj infrastrukturaj investoj por venki geografian barilon; · fulmrapida energi-struktura transiro al puraj fontoj por kapti la verdan estontecon; · kaj altnivela nacia strategio por preciza regulado. Temas pri kompleksa sistemo, kiu profunde kombinas naturajn resursojn, teknikan novigon, nacian volon kaj merkatajn leĝojn. Ĝuste ĉi tiu efika funkciiga mekanismo subtenas la ĉiutagan vivon de la ĉina socio kaj la senĉesan antaŭeniron de ĝia ekonomia "ŝipo", trovante propran ekvilibron inter lumo kaj kosto. Kvankam la lando ankoraŭ frontas defiojn pri karba poluado, ĝiaj progresoj en pura teknologio kaj sistema administrado provizas valorajn spertojn por multaj evoluantaj landoj. Verkis: Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|