| Malnova metio de prilaborado de arĝentaĵoj kaj kupraĵoj fariĝis "ora ŝlosilo" |
| 2025-10-27 |
La teknikoj pri arĝenta kaj kupra prilaborado kaj orumado en Huangzhong, Qinghai, nordokcidenta Ĉinio, havas historion de pli ol jarcento. En 2011 la metio estis enskribita en la nacia listo de nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio. En 2021 la distrikto Qixia de la urbo Nankino de la provinco Jiangsu donis subtenon al Huangzhong, planante kamparan revivigon per tiu ĉi metiarto kaj establis etnan metiartan bazon en la loko laŭ la modelo "akcia kooperativo inter bazo kaj familioj". Preskaŭ 40% el pli ol 400 lokanoj pliigis sian enspezon kaj riĉiĝis.
Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|