| "Kvar novaj grandaj inventoj" de Ĉinio丨Sperto pri vojaĝo je 350 km/h |
| 2025-10-27 |
Mi ankoraŭ klare memoras la unuan fojon, kiam mi eniris la altrapidan trajnon (HSR) Fuxing el Pekino al Ŝanhajo. Ĉio estis tute malsama ol mi imagis pri "trajno": Nenia bruo, nenia skuado, nenia odoro de oleo. Dum kurado de la trajno, la ekrano montris 350 km/h -- la plej alta komerca rapido en la mondo. Tra la fenestro, la pejzaĝo flugas tiel rapide, ke la okuloj ne povis sekvi. Mi rimarkis, ke mi ne nur vojaĝas inter du urboj, sed ankaŭ malkovras la krean potencon de moderna Ĉinio. Tiam mi komprenis, kial ĉinoj nomas altrapidan trajnon kiel unu el siaj "kvar novaj grandaj inventoj".
Mirinda rapido kaj skalo La evoluado de ĉina altrapida fervojo estas rakonto pri rapido, skalo kaj strategia perspektivo. En 2008, kiam la linio inter Pekino kaj Tjanjin ekfunkciis, Ĉinio havis nur 120-kilometran altrapidan fervojon. Sed antaŭ la fino de 2015, tiu nombro kreskis al 19 000 km, igante Ĉinion la plej granda fervojreto en la mondo. Ĝis 2020 ĝi atingis 38 000 km, kaj en 2024 -- 48 000 km. La reto "ok vertikalaj kaj ok horizontalaj linioj" jam finiĝis je pli ol 81.5%, konektante 19 grandajn urbozonojn. Laŭ la Ministerio pri Transporto, ĝis la fino de 2025 la tuta longeco atingos ĉirkaŭ 50 000 km, pli ol 70% de la tutmonda, kaj la celo por 2035 estas 70 000 km. Tiu densa sistemo ne nur senĉese rompas rekordojn pri rapido kaj teknologio, sed ankaŭ fariĝis fundamenta parto de la moderna vivo por cent milionoj da homoj. Nuntempe pli ol triono de ĉinaj provincoj jam atingis la celon "ĉiu urbo havas altrapidfervojan stacion", kaj la reto kovras 97% de urboj kun pli ol 500 000 loĝantoj. Ĉiutage 10 000 trajnoj ekveturas, transportante ĉirkaŭ 16 milionojn da pasaĝeroj, kun akumulita pasaĝernombro superanta 22.9 miliardojn -- senprecedenca atingo en la historio de la monda transportado.
Altnivela teknologio kaj supera memstareco Antaŭ malpli ol 12 jaroj, Ĉinio devis importi teknologion el Japanio, Germanio kaj Francio. Sed nun ĝi tute posedas la tutan produkt-ĉenon -- de dezajno ĝis konstruado -- kaj fariĝis mondgvidanto laŭ rapideco kaj skalo. La linio inter Pekino kaj Ŝanhajo (1 318 km) estas tipa ekzemplo: Iam necesis pli ol 10 horoj per trajno aŭ 2 horoj per aviadilo (plus tempo por transporto kaj kontroloj) sed nun nur 4.5 horoj en komforta kaj trankvila spaco. En julio ĉi-jare en la 17-a Internacia Ekspozicio pri Modernaj Fervojaj Teknologioj kaj Ekipaĵoj, Ĉinio lanĉis la modelon CR450, 10% pli malpeza, 22% malpli da aerrezisto, 20% malpli da energikonsumo, sed kun 4% pli granda potenco. Ĝi celas komercan rapidon de 400 km/h, fariĝinte la plej rapida trajno en la mondo. La sistemo funkcias stabile de la dezerto de Xinjiang ĝis neĝa Harbino, montrante superan rendimenton kompare kun Japanio kaj Eŭropo. Ĉinio ankaŭ estas la unua lando, kiu funkciigis komerce altrapidan magnetan trajnon (maglev) -- sur la linio inter Longyang kaj Pudong-flughaveno (30 km distance, 430 km/h) ekde 2004. Nun la lando esploras maglev je 600 km/h kaj eĉ testas super-maglev-teknologion celantan 1 000 km/h.
La ĉina trajno estas ne nur pli rapida, sed ankaŭ pli inteligenta. Laŭ Li Guohua, direktoro de la granda datum-centro de la Ĉina Fervoja Scienca Instituto, Ĉinio konstruis la unuan inteligentan sistemon de altrapida trajno en la mondo, kun tri pilieroj: Inteligenta konstruo, ekipaĵo kaj prizorgo. La kontrolsistemo -- la "cerbo" de la fervojo -- ebligas aŭtomatan veturadon je 350 km/h per la satelita sistemo, kaj subtenas ĝis 400 km/h. En la estonteco Ĉinio plue aplikos artefaritan intelekton (AI), Interreton de Aĵoj (IoT), grandajn datumarojn kaj nuban komputadon, por krei pli sekuran, ŝpareman kaj verdan transportadon. Pli ol transporto -- motoro de evoluo La ĉina altrapida fervojo ne nur alportas komforton al pasaĝeroj, sed ankaŭ rearanĝas la tutan ekonomian spacon de la lando. Danke al la densa reto, la tiel nomataj "unu-horaj ekonomiaj cirkloj" formiĝis en regionoj kiel Pekino-Tianjin-Hebei, Ŝanhajo-Hangzhou-Nankino kaj Kantono-Shenzhen-Hongkongo. Fakuloj nomas tion "efiko de altrapida radiado" -- kiam entreprenoj, laborforto kaj kapital-fluoj povas moviĝi kun senprecedenca rapideco. Multaj linioj, kiel tiu inter Pekino kaj Ŝanhajo, tiu inter Kantono kaj Shenzhen kaj tiu inter Chengdu kaj Chongqing, funkcias kun frekvenco de ĉiu 15 minutoj -- komparebla kun metroaj sistemoj en grandaj urboj. Laŭ taksoj, ĉiu investo de 100 milionoj da juanoj en altrapida fervojo povas krei pli ol 1 miliardon da juanoj da produkta valoro por rilataj industrioj kiel konstruado, metalurgio kaj maŝinkonstruado, kaj samtempe generi pli ol 600 novajn laborpostenojn. Kiam la reto de altrapidaj trajnoj estos kompleta, urbaj areoj ene de 500 km estos konektitaj per vojaĝoj de nur 1-2 horoj; ene de 1 000 km, tagaj ir-revenaj vojaĝoj fariĝos kutimaj; kaj eĉ ene de 2 000 km oni povos veturi nokte -- malfermante novan urboevoluan modelon, kie interregiona moviĝo estos tiel facila kiel loka transporto. La ekonomia efiko de altrapida fervojo estas eksterordinare evidenta. Esploroj montras, ke ĉiu jaro altrapida fervojo povas stimuli kreskon de MEP je 1-1.5%. Ekzemple, la linio inter Hangzhou kaj Taizhou post du jaroj de funkciado kontribuis al 2% de kresko de MEP, 3% de novaj laborpostenoj kaj 4% de turisma kresko en la regiono. Dume, la linio inter Ŝanhajo kaj Hangzhou altiras pli ol 3 000 miliardojn da juanoj de MEP, krei 1.2 milionojn da laborpostenoj, kun ekonomia efiko trioble pli ol la komenca investa kapitalo.
Verda vivstilo de moviĝo La plej profunda impreso, kiun lasas la ĉina altrapida fervojo, estas ĝia silento, ekologieco kaj efikeco. Rilate energion, ĝi konsumas nur 18% de la energio de aviadilo kaj duonon de tiu de buso por la sama distanco de 100 km per pasaĝero. Pri ter-uzo, altrapida fervojo postulas nur 50% de la spaco de kvar-linia aŭtovojo kaj nur 10% por sama transporta kapacito. Rilate al mediprotektado, la karbondioksida emisio de altrapidaj trajnoj estas nur 6% de tiuj de aviadiloj kaj 11% de aŭtoj. En la kunteksto de la ĉina celo "karbone neŭtrala en 2060", altrapida trajno fariĝis piliero de la verda transporta strategio. Modernaj stacioj estas ekipitaj per sunpaneloj kaj energi-reakira teknologio. Altrapida trajno ne estas nur transportilo, sed ankaŭ formanto de nova vivstilo: Familioj por semajnfinaj vojaĝoj, studentoj hejmen-revenantaj, komercistoj farantaj retajn kunsidojn en la trajno -- ĉio en trankvila, komforta kaj fidinda medio, kie la vojaĝo mem fariĝis ĝuo. Iri eksteren -- "Vizitkarto" de moderna Ĉinio La ĉina altrapida fervojo fariĝis ne nur simbolo de nacia progreso, sed ankaŭ "teknologia vizitkarto" sur la monda scenejo. En la insulo Javo (Indonezio), la trajno "Whoosh" inter Ĝakarto kaj Bandung -- kunlabora projekto inter Ĉinio kaj Indonezio -- ekfunkciis la 17-an de oktobro 2023, servante pli ol 10 milionojn da pasaĝeroj post nur unu jaro. Ĝi estas la unua projekto pri altrapida trajno tutmonde tute realigita per ĉinaj teknologioj, normoj kaj ekipaĵoj, kun trajnoj adaptitaj al la loka klimato kaj topografio. Danke al tio, la vojaĝtempo reduktiĝis de pli ol tri horoj al nur 40 minutoj. Krom Indonezio, la ĉina reto de altrapidaj trajnoj etendiĝas al linioj kiel tiu inter Ĉinio kaj Laoso, tiu inter Ĉinio, Kirgizio kaj Uzbekio, kaj pluraj projektoj en Tajlando, Saud-Arabio, Hungario kaj Serbio. Ĉinio jam kunlaboras kun pli ol 40 landoj en planado, dezajno, konstruado kaj prizorgo de fervojoj, fariĝinte gvidanto en difinado de tutmondaj normoj. Ene de la iniciato "La Zono kaj Vojo", ĉinaj altrapidaj trajnoj ne nur transportas varojn, sed ankaŭ scion, administran sperton kaj spiriton de kungajna kunlaboro. De Ĝakarto ĝis Laoso, de la Centra Azio ĝis Afriko, la "altrapida silka vojo" de la 21-a jarcento iom post iom formiĝas al simbolo de teknologia forto kaj tutmonda konektiĝo de Ĉinio.
Fino de vojaĝo -- komenco de perspektivo Kiam la trajno malrapide eniras la stacion Hongqiao de Ŝanhajo, la ekrano ankoraŭ montras 350 km/h antaŭ ol malrapidiĝi. Ĉirkaŭe, pasaĝeroj trankvile legas aŭ rigardas siajn telefonojn -- neniu miras. Por ĉinoj, 350 km/h jam fariĝis ordinara ritmo de moderna vivo. Sed por mi, fremdulo loĝanta ĉi tie, ĝi restas moderna miraklo, pruvo de longa perspektivo kaj senlaca novigo de la lando. Dum Ĉinio jam iris tre fore sur la vojo de altrapida fervojo, en mia patrujo Vjetnamio la nord-suda projekto de altrapida trajno por ĉirkaŭ 1 541 km, inter Hanojo kaj Ho Chi Minh, estis ĵus aprobita. Ĝi inkluzivos 23 pasaĝerstaciojn kaj 5 varstaciojn, kun totala investo de ĉirkaŭ 67 miliardoj da usonaj dolaroj. En la projekto komenciĝos konstruado en 2026 kaj celante kompletiĝos ĉirkaŭ 2035. Dum konstruado, ĝi estas atendata kontribui por plia 1% de MEP jare. Oni esperas, ke post ĝia funkciigo, ĝi -- kiel en Ĉinio -- malfermos novan ĉapitron de daŭripova evoluo por Vjetnamio. Mi rememoras la koncepton de la "kvar novaj grandaj inventoj" de Ĉinio: Altrapida fervojo, poŝtelefona pago, reta aĉetado kaj kunlueblaj bicikloj. Inter ili, la altrapida fervojo estas tiu, kiun oni povas percepti per ĉiuj sensoj: Rapido, glateco, precizeco kaj sento de konekto. Se la antikvaj kvar inventoj iam formis la mondon, tiam hodiaŭ la altrapida fervojo estas la maniero, per kiu Ĉinio redifinas la vorton "invento" en la moderna epoko -- kie teknologio signifas ne nur rapidecon, sed ankaŭ fidon por la estonteco. Verkis Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|