| Ji-brodaĵo de Chuxiong kreas novan "industrion" | 
| 2025-10-24 | 
| La brodarto de la etno Ji en la aŭtonoma subprovinco Chuxiong de la provinco Yunnan havas historion de pli ol 1700 jaroj. En la lastaj jaroj, la loko ekspluatis la industrian potencialon de siaj kulturaj rimedoj kaj establis komercan centron por brodaĵoj. En 2024 la produktvaloro de ji-brodarto jam superis 1.13 miliardojn da juanoj, kreante laborpostenojn kaj pliigante enspezojn por pli ol 60 mil brodistoj, inkluzive de pli ol 2 000 handikapaj brodistoj, kiuj povas gajni stabilan enspezon per sia brodkapablo. En la unua duono de 2025, la produktvaloro de tiu sektoro superis 700 milionojn da juanoj, kun jara kresko je 10.9%. 
 
 Li Jiyan, prezidantino de loka asocio pri brodarto en la gubernio Yongren de la subprovinco, diris, ke la brodarto tuŝas pli vastan merkaton. Per modelo de "dezajna trejnado + mendodistribuo", lokaj brodistoj kunlaboras kun kooperativoj. Tio ne nur malfermis enspez-kanalojn por lokaj virinoj, sed ankaŭ ludigis al ili gravan kulturan rolon. 
 
 La floranta industrio ankaŭ povas aldoni viglecon al la kultura heredigo. Li Jiyan klarigis, ke nun la vilaĝaj brodistoj ne nur povas labori proksime al sia hejmo, faciligante ilian zorgadon, sed ankaŭ kontinue plibonigas iliajn kapablojn per mendobazita trejnado. La sistema trejnado organizita de la registaro samtempe donas al ĉi tiu antikva metiarto novan viglecon. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat 
 |