| Man-en-mane kun bonfaraj entreprenoj kaj tenisa legendo sur la Granda Muro |
| 2025-10-23 |
En Pekino, la Pekina Bonfara Fonduso de Zheng Jie kunligite kun la delegitaro de la aŭstralia Tenisakademio Margaret Court, la grupo Kooyong International Management kaj la bonfara entrepreno Inpeto organizis unikan kulturinterŝanĝan eventon -- kungrimpado sur la Grandan Muron. Ĉi tiu evento ne nur transdonis la spiriton de sporto, sed ankaŭ fariĝis festo de internacia amo kaj amikeco. Sub varma aŭtuna suno, la grupo, kun la ĉeesto de la 64-foja grand-slam-ĉampionino Margaret Court, surgrimpis la majestan Mutianyu-sekcion de la Granda Muro. La antikva muro, serpentumanta laŭ la montopintoj, atestis ĉi tiun kortuŝan momenton, kiu kunligis sporton kun publika bonfaro, teknologio kaj kulturo.
Dum la grimpado, la ĝenerala direktoro de Inpeto sinjorino Lan Tianhong prezentis al la grupo la historion kaj kulturon de la Granda Muro kaj dividis siajn proprajn sentojn pri la grimpado. Ŝi esprimis, ke la Granda Muro simbolas la spiriton de la ĉina nacio, kaj ties kernaj valoroj – rezistemo kaj nefalemeco – profunde kongruas kun la sporta spirito. Ŝi esprimis la esperon, ke per tiaj eventoj, la junaj aŭstraliaj tenisludistoj povos pli profunde kompreni la ĉinan kulturon kaj porti ĉi tiun unikan sperton kaj komprenon reen al la tenisejo.
La Tenisakademio Margaret Court, nomita laŭ la tenisa legendo Margaret Court, dediĉas sin al kultivado de elstaraj tenisludistoj. La junaj tenispraktikantoj de ĝia delegacio senĉese admiris la grandiozecon de la Granda Muro kaj multe fotis por memoro. Ili esprimis, ke la eblo grimpi la Grandan Muron kune kun ĉampiona antaŭulo estis nekompareble valora kaj inspira sperto, kiu donis al ili pli profundan komprenon pri la ideo, ke sporto konas neniun landlimon.
Kiel bonfara subtena entrepreno de ĉi tiu evento, Inpeto ĉiam sin gvidas per noviga teknologio por antaŭenigi la saĝigon kaj tutmondiĝon de tiu sporto. La entreprena reprezentanto dum la evento deklaris: "Sporto estas universala lingvo, kiu konektas la mondon, teknologio estas ilo por subteni edukadon, kaj bonfaro estas ponto, kiu transdonas varmecon. Ni kredas, ke la semoj semitaj dum ĉi tiu vojaĝo sur la Granda Muro estonte floros kaj donos fruktojn sur la arboj de sporto kaj amikeco inter Ĉinio kaj Aŭstralio."
Ĉi tiu kunlaboro kun internacia tenisa akademio kaj bonfara entrepreno reprezentas alian sukcesan praktikon en esplorado de la translima integriĝa modelo "sporto + bonfaro + teknologio + kulturo". La evento ne nur antaŭenigis kulturan interŝanĝon pri teniso inter Ĉinio kaj Aŭstralio, sed ankaŭ starigis modelon por internacia kunlaboro en la bonfara kampo. Verkis: Lan Tianhong Esperantigis: Rafael Henrique Zerbetto Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|