| De la imperia urbo Huế (Vjetnamio) ĝis la antikva ĉefurbo Luoyang (Ĉinio): Nova pensado pri disvolvado de heredaĵoj |
| 2025-10-22 |
Sub la brilaj laserlumoj, la muroj de Yingtianmen en Luoyang (Ĉinio) kvazaŭ reviviĝas por rakonti la miljaran historion de la feŭdaj dinastioj. Je pli ol 2 600 kilometroj for, en la varma kaj intimeca koncertejo apud la rivero Perfuma (Hương), la melodioj de Huế-popolkanto kondukas la animon de la vizitantoj reen al la ora epoko de la vjetnama feŭda kortego. Du pejzaĝoj, du etosoj, du tute malsamaj aliroj -- tamen unu komuna celo: Revivigi la heredaĵon en la koro de la publiko. La vojaĝo de Luoyang (Ĉinio) kaj Huế (Vjetnamio) ne estas nur rakonto pri konservado, sed vera revolucio en pensado -- loko, kie la heredaĵo estas liberigita de la antaŭjuĝo "ŝarĝo de konservado" por transformiĝi en motoro de evoluo. Por Luoyang, la 14-a Kvinjara Plano (2021-2025) de Ĉinio fariĝis la kompaso por tiu mirinda transformiĝo.
La pordego Yingtianmen en Luoyang La 6-a Monda Forumo de Antikvaj Ĉefurboj: Vojaĝo de vivanta heredaĵoj La 17-an de oktobro en Luoyang okazis la 6-a Monda Forumo de Antikvaj Ĉefurboj, organizita de la registaro de la provinco Henan. La evento kunvenigis pli ol 150 reprezentantojn el pli ol 30 landoj, kiel Britio, Francio, Usono, Brazilo, Egiptio, Jordanio, Kamboĝo, Singapuro, Tajlando ktp. La temo de ĉi-jara forumo estis "Antikvaj ĉefurboj -- Renaskiĝo: Daŭripova evoluo de la mondaj heredaĵaj urboj", koncentrita je la ŝancoj kaj defioj de heredaĵa urba disvolvado en la nova epoko. Tie, mi, kune kun miaj kolegoj, havis la ŝancon partopreni en diskutoj pri konservo kaj samtempe disvolvo de ekonomio en antikvaj ĉefurboj tutmonde. Ni ankaŭ spertis la nemateriajn heredaĵojn de Luoyang, ekzemple la kortegajn lanternojn de Luoyang, la arton de premo de peoni-floroj, la te-ceremonion laŭ Tang-dinastio kaj trikolorajn murpentraĵojn. Krome, ni vizitis la antikvan urbon Luoyi, la pordegon Yingtianmen, la groton Longmen kaj aliajn por profunde percepti la spiriton kaj vivecon de la urbo. Tiuj agadoj ne nur estis spertoj de interŝanĝo, sed ankaŭ inspiro por tutmonda pensado pri daŭripova disvolvado de urbanaj heredaĵoj.
La teamo de Ĉina Internacia Komunika Grupo en la 6-a Monda Forumo de Antikvaj Ĉefurboj De konservado al kreado: Kiam teknologio fariĝis la "miraklo" de heredaĵoj en Luoyang La 14-a Kvinjara Plano de Ĉinio, aprobita en 2021, difinas la direkton de nacia disvolvado por la periodo 2021-2025, kun longtempa vizio ĝis 2035. En tiu plano, kulturo kaj heredaĵo estas identigitaj kiel ŝlosilaj faktoroj por konstrui "kulture prosperan socion". La kerno de la plano en la kultura kampo estas la transiro de "muzeigo" al "vivigo" de heredaĵoj. En Luoyang, antikva ĉefurbo de 13 dinastioj, tiu pensmaniero montriĝas klare. Anstataŭ nur restaŭri historiajn lokojn kiel la groton Longmen aŭ la templon Baima, la urbo transformis ilin en "kreajn lokojn de heredaĵoj". Kiel internacia vizitanto, mi estis profunde impresita de la maniero, laŭ kiu Ĉinio transformas turisman sperton en dialogon inter pasinteco kaj teknologio. La VR-teatro "La ventiĝo de Luoyang" liveras tute alian plursensan aventuron. Ĝi ne nur montras la urbon dum Tang-dinastio, sed ankaŭ permesas al vizitantoj "tuŝi" la historion. Ili povas roli kiel antikvaj personoj, porti tradiciajn vestojn, solvi enigmojn kaj interagi kun la figuroj de la rakonto -- tiel fariĝante parto de la historia mondo. Tie VR funkcias kiel portilo trans tempo kaj spaco, tra kiu la voĉo de la antikva "dio-urbo" resonas en ĉiu paŝo de la esploro.
Longmen-groto en Luoyang Eĉ sur la senvorta steleo ĉe la tombejo Qianling, anstataŭ rigardi malplenan ŝtonon, la portantoj de AR-okulvitroj povas vidi malnovajn ĉinajn signojn rakontantajn la historion de Wu Zetian -- la sola virina imperiestro en la historio de Ĉinio. Historio tiel ne plu estas rakonto "dirita", sed sperto "atestata". La 3D-lumaj prezentoj ĉe Yingtianmen transformas la antikvan arkitekturon en viglan scenejon de historio. La spektaklo estas tute senpaga, fariĝinte nemalhavebla loko por vizitantoj. Per moderna lasera teknologio, la pordego fariĝis giganta ekrano, kiu rakontas la kvarmiljaran historion de la loko, dum la periodo de la dinastioj Xia, Shang kaj Zhou, kun solenaj muziko kaj ceremonioj, ĝis la ora epoko de Tang kaj Song kun brila poezio. La legenda Silka Vojo aperas vivanta kun okupataj komercistoj, kaj la rakonto finiĝas per la bildo de moderna Luoyang. Ĉiunokte, dekmiloj da turistoj kolektiĝas por ĝui la spektaklon, kio kontribuas al la formado de la tiel nomata nokta ekonomio -- nova koncepto por la administrado de urbaj heredaĵoj. En Laojun-monto, la spektaklo "Scio pri la Vojo" ne estas simpla prezentado, sed vivanta filozofia vojaĝo. Per novaj teknikoj kiel holografio kaj nudokulaj 3D- kaj 4D-efikoj, la abstraktaj konceptoj de Dao De Jing transformiĝas en mirindajn bildojn. Ĉiu sceno estas harmonio de lumo, sono kaj danco, kiu alportas la antikvan filozofion proksimen al la homoj de hodiaŭ.
Laojun-monto en Luoyang Samtempe, okazas ampleksa diĝitaligo. En Longmen-groto, 3D-numeraj kopioj estas uzataj por administrado de la vidindaĵoj: Per altprecizaj modeloj eblas kontroli la staton de instalaĵoj en reala tempo, antaŭvidi turisman fluon kaj optimumigi gvidadon. Ĉefaj vidpunktoj povas esti spertataj per virtuala realeco, permesante al vizitantoj rigardi la detalojn tre proksime. El tiaj teknologiaj projektoj formiĝis tute nova kultur-ekonomia ekosistemo: Entreprenoj pri kultura teknologio, memoraĵaj produktoj inspiritaj de heredaĵoj, aŭtomataj gvidsistemoj kaj virtualaj turismaj turneoj. Sekve, la kultura heredaĵo fariĝis nova produktiva forto -- centra koncepto en la strategio de Ĉinio por altkvalita ekonomia disvolviĝo. Nur en la jaro 2024, Luoyang ricevis 153 milionojn da turistoj, kun totala turisma enspezo de 120.86 miliardoj da juanoj. Dum la ferioj de la Nacia Tago kaj la Mezaŭtuna Festo de 2025, la urbo akceptis pli ol 8.7 milionojn da vizitantoj, firmigante sian pozicion kiel unu el la ĉefaj cellokoj por heredaĵa turismo en Ĉinio. Huế, vojaĝo por konservi la animon de la heredaĵo Se Luoyang uzas teknologion por "veki" la heredaĵojn, tiam Huế elektas la vojon de emocio. La antikva ĉefurbo de Vjetnamio ne celas brilon aŭ grandiozecon, sed koncentriĝas al aŭtenteco kaj komunuma partopreno. Huế estis la ĉefurbo de Nguyen-dinastio (1802-1945) -- la lasta feŭda dinastio de Vjetnamio, kaj ĝi estas konsiderata unu el la urboj kun la plej longa historio kaj kultura tradicio en Vjetnamio. La urbo ne nur estas la unua ĉefurbo de Vjetnamio agnoskita de UNESKO kiel monda kultura heredaĵo en 1993, sed ankaŭ la unua urbo de la lando, kiu efektivigis la modelon de "daŭripova disvolvado bazita sur kulturo".
Malpermesita palaco en Huế La disvolvado de turismaj agadoj en Huế baziĝas sur la filozofio "homo kiel centro" -- kie la loĝantoj samtempe estas la gardantoj kaj rakontantoj de la heredaĵo. En la melodioj de Huế-popolkanto sur la rivero Perfuma (Hương), aŭ dum konversacioj kun ĉapelfaristoj en la tradiciaj vilaĝoj, vizitantoj ne nur "aŭskultas" kulturon, sed ankaŭ "vivas" en ĝi. Huế plu konservas tradiciajn metiojn, festojn kaj imperian gastronomion, kreante unikan sperton de malrapida vivo. La arkitekturo de la palacoj kaj tombejoj kunekzistas harmonie kun la naturo, simbolante la interligon inter pasinteco kaj nuntempo. Tiu modelo alportas kulturan profundon kaj daŭripovon, sed ankaŭ frontas defiojn: Malgranda skalo, malrapida kresko kaj premo de komercigo. Tamen, en la epoko de tutmondiĝo, kiam turistoj serĉas unikajn kaj sencohavajn spertojn, la direkto elektita de Huế fariĝis ĝia longdaŭra konkurenciva avantaĝo. En 2024 Huế ricevis 4 milionojn da vizitantoj; en 2025 la nombro atendas atingi ĉirkaŭ 5 milionojn, el kiuj pli ol 40% estas internaciaj turistoj. Rimarkinde, ĉirkaŭ 30% de la turismaj agadoj en Huế estas rekte administrataj aŭ partoprenataj de la lokaj komunumoj, inkluzive loĝadon, manĝadon kaj popolajn prezentadojn. La leciono de Huế estas: Disvolvado ne nepre signifas rapidecon, sed profundon. Huế montras kiel urbo povas samtempe konservi heredaĵojn kaj profitigi la lokan komunumon -- per komunuma turismo, metiaj kulturaj produktoj kaj aŭtentaj lokaj spertoj.
Ĉapelfara metio en Huế Du vojoj, unu celo -- transformi la pasintecon en estontecon La rakontoj de Luoyang kaj Huế ne estas konkurado por supereco, sed du malsamaj vojoj kondukantaj al la sama celo: Fari la heredaĵon viva posedaĵo de la nuntempo kaj motoro por la estonteco. El internacia perspektivo, kiam teknologio kaj identeco marŝas kune, la ĉefa instruo estas klara: Ĉiu lando devas trovi sian propran vojon por revivigi la heredaĵon en la koro de la popolo. Ĉinio atingas tion per teknologio kaj skalo; Vjetnamio, kun Huế kiel reprezentanto, faras tion per emocio, komunumo kaj kultura profundeco. Kiam ambaŭ urboj daŭrigas sian vojaĝon, heredaĵo jam ne estas nur memoro de la pasinteco, sed fariĝis kreiva energio, kiu nutras la estontecon de la homaro. Verkis: Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|