| Kial la 15-a Kvinjara Plano estas tiom grava? |
| 2025-10-22 |
La kvara plena sesio de la 20-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) daŭras en Pekino de la 20-a ĝis la 23-a de oktobro. La kunveno ekzamenas la "Proponon de la Centra Komitato de KPĈ pri formulado de la 15-a Kvinjara Plano pri Naciekonomia kaj Socia Disvolvado" kaj difinos skizon por disvolvado de Ĉinio en la venontaj kvin jaroj. De 2021 ĝis 2025, dum la periodo de la 14-a Kvinjara Plano, la ĉina popolo enorde strebis por superi malfacilaĵojn, la ekonomia kaj la socia disvolviĝo de la lando atingis novajn progresojn. De 2026 ĝis 2030, centrita sur ampleksa antaŭenigo de la disvolvado de la lando kaj la granda afero de nacia reprosperigo per ĉina modernigo, la periodo de la 15-a Kvinjara Plano estos ŝlosila por firmigi la fundamenton kaj fari ampleksajn klopodojn por esence atingi la socialisman modernigon. Dum la periodo de la 14-a Kvinjara Plano, la ekonomia produktado de Ĉinio superis 130 duilionojn da juanoj, kaj oni atendas, ke ĝi atingos ĉirkaŭ 140duilionojn ĉe la fino de 2025, reprezentante averaĝan jarkreskon de 5.5% dum la pasintaj kvar jaroj. La pokapa MEP superos 13 000 usonajn dolarojn dum du sinsekvaj jaroj, kaj la jara averaĝa kontribuo de Ĉinio al la tutmonda ekonomio restas ĉirkaŭ 30%. Dume, 102 gravaj projektoj en la 14-a Kvinjara Plano progresas glate. La arbarkovrado superis 25% en Ĉinio. La ĉefaj fluoj de Jangzio kaj la Flava Rivero havas la akvokvaliton de la nivelo dua. La instalita kapacito de elektrogenerado per renovigebla energio historie superis tiun de karbonellasa energio, kreante la plej grandan sistemon de pura elektrogenerado en la mondo. Dum la periodo de la 14-a Kvinjara Plano, alfrontante gravajn defiojn, Ĉinio eltenis la premon kaj faris grandan paŝon antaŭen al la modernigo. Dum la pasintaj kvin jaroj, Ĉinio realigis sciencan kaj teknologian memstarecon kiel subtenon por nacia disvolviĝo, konstruante novajn avantaĝojn por landa evoluo. La 15-a Kvinjara Plano estas decida kvinjara periodo, kiu ligas la pasintecon kaj la estontecon, kaj estas ankaŭ la unua kvinjara plano formulita de KPĈ post ekiro sur nova vojo. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|