Anaclaudia Rossbach: Urba transformiĝo de Ĉinio pensigas nin pri tutmonda daŭripovo |
2025-10-22 |
La sperto de Ĉinio pri urba transformiĝo donas al ni komprenojn por trakti urĝajn tutmondajn defiojn kiel klimatŝanĝiĝon, malriĉecon kaj malegalecon, diris Anaclaudia Rossbach, vicĝenerala sekretario de UN kaj administra direktoro de la Programo pri Homaj Setlejoj de Unuiĝintaj Nacioj. "Ĉinio historie kontribuis al la laboro de UN por homa loĝado," diris Rossbach, notante, ke diversaj landoj povas lerni de la sperto de Ĉinio pri evoluigo de urboj, kiuj estas pli daŭripovaj kaj amikaj al homoj kaj naturo. "Mi estas vere impresita de la rimarkinda progreso de ĉinaj urboj, precipe dum la pasintaj 10 ĝis 15 jaroj," ŝi diris. Ŝi kredas, ke UN povas kunlabori pli proksime kun Ĉinio por plifortigi la urban perspektivon en traktado de gravaj defioj, kiujn la mondo alfrontas, ekzemple klimatŝanĝiĝo, malriĉeco kaj malegaleco. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |