Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Panoramecaj spertoj alportitaj de AI + nemateria kultura heredaĵo
2025-10-22

En la lastaj jaroj merg-spektaklaj projektoj prosperis en la provinco Fujian de Ĉinio. La projektoj utiligante AI-teknikon, transformas la abstraktajn historion kaj rakontojn en palpeblajn kaj kortuŝajn prezentadojn, donante spektantojn panoramecajn spertojn.



La monto Wuyi estas ne nur monda heredaĵo, sed ankaŭ jarmil-kultura muzeo. La danca teatraĵo "Luno reflektanta Wuyi" uzas monde la unuan 270-gradan cirklan akvoscenejon kaj AI-holografian projekcion por prezenti la monton, akvon, poezion kaj filozofion en 70-minutan spektaklon, donante al la publiko vidan festenon kaj unikan kulturan sperton.



En la urbeto Mawei de Fuzhou, ĉefurbo de la provinco, daŭras "Memoroj de la ŝipkonstrua administracio" en lande la unua faldebla teatrejo. La spektaklo transformas historion utiligante la unikajn spacajn karakterizaĵojn de ŝipa konstruado kun moderna teknologio. Per pli ol 300 mekanikaj aparatoj, la prezentado montras pli ol 50 malsamajn faldmovojn, permesante al la publiko sperti la historiajn momentojn de la administracio, kiu profunde influis al la moderna historio de Ĉinio.



En la tunelo de Wushan-pitoreskejo, lanĉiĝis lande la unua merga tunela prezentado "Sonĝo pri Fujian" ene de la 400-metra natura tunelo. Uzante ciferecajn teknikojn kiel lumprojekcio kaj nudokula 3D, la prezentado igas la limigitan spacon transformiĝi senlime, la publiko povas sperti ŝanĝiĝantajn pejzaĝojn, kiam ili paŝas en la tunelo.


Redaktoro: Xie Ruifeng



























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Revizito al Universitato Lu Xun pri Literaturo kaj Arto - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio