Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kion kontribuis Ĉinio al la tutmonda disvolviĝo en pasintaj kvin jaroj?
2025-10-21

En la pasintaj kvin jaroj, dum la realigo de 14-a Kvinjara Plano, Ĉinio konstante sin dediĉis al komuna disvolviĝo kaj kungajna kunlaboro kun diversaj landoj, inkluzive de evoluantaj landoj, kaj provizis novajn ŝancojn por la tutmonda ekonomio per novaj atingoj dum la ĉina modernigo.


Dum la periodo de la 14-a Kvinjara Plano, la ekonomia kresko de Ĉinio estas atendata superi 35 duilionojn da juanoj. De 2021 ĝis 2024, la ĉina ekonomio kreskis je jaraveraĝa rapideco de 5.5%, pli alte ol la tutmonda mezumo. Ĝia kontribuo al la tutmonda ekonomia kresko restas ĉirkaŭ 30%, ludante esencan rolon en stabiligo de la tutmonda ekonomio.


Ĉinio estas ne nur la dua plej granda ekonomio, sed ankaŭ la plej granda fabrikanto de la mondo, la plej granda var-negocanto, la dua plej granda konsum-merkato, kaj la plej granda posedanto de valutrezervoj. Ĝi estas grava komerca partnero de pli ol 150 landoj kaj regionoj. Dum la 14-a Kvinjara Plano, Ĉinio provizis al la mondo pli vastajn kaj pli diversajn merkatajn ŝancojn, investajn ŝancojn kaj ekonomi-kreskajn ŝancojn.


En la lastaj jaroj, Ĉinio kontinue dividis la ŝancojn de sia vasta merkato kun la tuta mondo, donante nul-tarifan profiton al ĉiuj plej malevoluintaj landoj havantaj diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. La akumulita interkonsent-cela monsumo de la sinsekvaj sep Ĉinaj Internaciaj Importaj Ekspozicioj superis 500 miliardojn da usonaj dolaroj. Komence de 2025, Ĉinio jam subskribis 23 liberkomercajn interkonsentojn kun 30 landoj kaj regionoj.


Nuntempe, la komuna konstruado de la iniciato "La Zono kaj la Vojo" fariĝis la plej vasta kaj plej granda internacia kunlabora platformo por la mondo. Ĉinio subskribis kunlaborajn interkonsentojn kun pli ol 150 landoj kaj pli ol 30 internaciaj organizoj. Pli kaj pli da internaciaj kleruloj jam rekonas, ke la iniciatoj de Ĉinio pri novigado, kunago, verda disvolvado, malfermeco kaj kunhavigo havas tutmondan signifon, kiam homoj alfrontas la tutmondajn defiojn kiel nesufiĉan ekonomian kreskon, kreskantan enspezan malegalecon, severan median poluadon kaj klimatŝanĝiĝon, kaj la signifan kreskon de protektismo kaj unuflankeco.


Redaktoro: Xie Ruifeng
























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Fulmrapida loĝistiko: Sekreto malantaŭ 24-hora liverado de Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio