Poplarbaro -- mirinda aŭtuno en dezerto de la Interna Mongolio |
2025-10-20 |
Profitante la ok-tagan feriadon de la Nacia Tago de Ĉinio, mi decidis vojaĝi al la legenda diverformfolia poplarbaro (Popular diversifolia) de Ejina en la Interna Mongolio. Por atingi tiun lokon, mi veturis pli ol 1 500 kilometrojn per buso de Pekino ĝis la fora nordokcidento. Kvankam la vojaĝo estis longa kaj lacega, sed la mirinda pejzaĝo, kiu malfermiĝis antaŭ miaj okuloj, igis ĉion tute inda. Ejina estas konata kiel unu el la tri lastaj praaj poplarbaroj de la mondo kaj portas plurajn honorajn titolojn: Nacia naturrezervejo, turisma loko 5A-nivela kaj grava parto de la Monda Geologia Parko de Alxa-dezerto de Alxa-ligo. Ĝia tuta areo atingas pli ol 29 600 hektarojn, celante protekti la unikan ekosistemon de dezerta oazo kaj la rarajn poplajn arojn. Diverformfolia poplarbaro simbolas fortikecon kaj nekredeblan rezistecon kontraŭ sekeco kaj saleco, kaj estas ofte priskribata kiel la arbo, kiu vivas tri mil jarojn. Kiam venas oktobro, la tuta arbaro vestas sin ore, kreante majestan naturan pentraĵon. En la senfina dezerto, la flavaj folioj brilas apud la azuraj lagoj, formante pejzaĝon kaj grandiozan kaj poezian. Sed la aŭtuno ĉi tie estas tre mallonga -- ĝi daŭras nur ĉirkaŭ 24 tagojn. Tial tiu ora momento fariĝis neanstataŭebla donaco de la naturo, altirante ondojn da turistoj ĉiujare. Dum la feriado de la Nacia Tago ĉi-jare, Ejina akceptis 1.08 milionojn da vizitoj -- klara pruvo de la neimagebla allogo de ĉi tiu mita tero. Verkis kaj fotis Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |