Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Revizito al Universitato Lu Xun pri Literaturo kaj Arto
2025-10-20

Tridek jarojn post la konferenco de Pekingo en 1995, la venonta evento supozeble anoncos alian mejloŝtonon en la antaŭenigo de virinoj ekde tiu grava kunveno.


Dum la kreskanta ĉeesto de virinoj transformas la pejzaĝon de la moderna mondo, ĝi pavimas la vojon por estonteco difinita de pli granda egaleco, rezisteco kaj espero.


Ĉe la ekspozicia tabulo kun kantotekstoj kaj notoj de rezistmilitaj kantaĵoj en la Memorhalo pri Literaturo kaj Arto de Yan'an, ĉiam grupiĝas vizitantoj. Ili aŭ mallaŭte recitas, aŭ trankvile kantas, kun respekto kaj seriozeco.


Malnova sidejo de Universitato Lu Xun pri Literaturo kaj Arto


La memorhalo estis konstruita surbaze de la sidejo de Universitato Lu Xun pri Literaturo kaj Arto, kiu funkciis kiel grava kunvenejo de kulturaj kaj artaj talentuloj dum la epoko de la ĉina rezistmilito kontraŭ japana agreso. Fondita de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) en Yan'an en 1938, la universitato kunigis elstarajn muzikistojn, kiel Xian Xinghai kaj Li Huanzhi, kaj aperigis klasikaĵojn kiel Odo al Yan'an, Kantato pri la Flava Rivero kaj Nanniwan, kiuj disvastiĝis tra la tuta lando.


En tiu periodo Yan'an estis la politika gvidcentro de la Ĉina Popola Rezistmilito kontraŭ Japana Agreso. Alvenis amasoj da junaj intelektuloj kaj reprezentantoj de diversaj sociaj rondoj, allogitaj de la alvoko de KPĈ por nacia savado. La poeto He Qifang priskribis jene: "La pordegoj de Yan'an malfermiĝas ĉiutage, kaj alvenas junuloj el diversaj direktoj kun dorsosakoj surŝulte kaj flamanta espero en la koro, enirante tra tiuj pordegoj..."


"Inter la amasoj da alvenintoj, multaj estas famaj verkistoj, muzikistoj, artistoj kaj teatristoj, kiuj kunigis fortojn por la evoluo de la kontraŭmilitaj artoj," klarigis Wang Ziya, ĉiĉerono ĉe la memorhalo. Por respondi al la bezonoj de arta kreado kaj kultivado de talentuloj dum milito, fondiĝis la universitato en aprilo 1938.


Dum la Ĉina Popola Rezistmilito kontraŭ Japana Agreso, Yan'an estis konata kiel "kanturbo". Oni kantis en lernejoj, armejoj, fabrikoj kaj institucioj. La universitato estis la koro de tiu "kanturbo". En Yan'an kaj tra la tuta kontraŭjapana bazo, ĝi kreis la plej grandan koncentriĝon de muzikaj talentuloj kaj estis grava fonto de kantoj por nacia savo kontraŭ agreso.


Taktobastono kaj plumo uzitaj de Xian Xinghai, eksponitaj en la mMemorhalo pri Literaturo kaj Arto de Yan'an.


Tempo forpasis. En la memorhalo, flaviĝintaj fotoj kaj valoraj objektoj denove vivigas la heroajn tagojn. Inter la eksponaĵoj, kupra taktobastono farita en Francio altiras rigardon. Xian Xinghai plurfoje uzis ĝin direkti la prezentadon de Kantato pri la Flava Rivero.


Xian Xinghai iam servis kiel direktoro de la muzika fako ĉe la universitato, kaj li estis unu el la elstaraj artistoj en Yan'an.


En malluksa kaverno, Xian Xinghai kompletigis la partituron de Kantato pri la Flava Rivero en ses tagoj. En aprilo 1939 la prezentado premieris kaj akiris grandan sukceson. Zhou Enlai skribe honoris la verkon per la vortoj: "La kanto hurlas por la popolo kontraŭ japana agreso!"


Ekde tiam, la majesta kanto eĥis laŭte tra la lando. Liu Meng, profesoro ĉe la Shaanxi-a Altlernejo pri Administra Gvidado en Yan'an, diris, ke en la jaro 1940 Kantato pri la Flava Rivero estis prezentita pli ol cent fojojn en la regiono de Shaanxi, Qahar kaj Hebei. Per la Flava Rivero kiel simbolo de la nacia spirito, la kanto eligis potencan batalvokon al la ĉina popolo.


En 1939 Xian Xinghai direktis studentojn de la universitato por prezenti Kantato pri la Flava Rivero.


Kantato pri la Flava Rivero kaj aliaj kantoj reflektantaj la starpunkton de KPĈ, glorantaj la nacian spiriton kaj unuigantaj la popolon estis kreitaj de instruistoj kaj lernantoj de la universitato. Ili ludis gravan rolon en la mobilizado de la amasoj kaj en la rezisto kontraŭ la malamikoj, kaj ilia influo daŭras ĝis nun.


La universitato, kie artistoj eligis sian pasion, jam fariĝis loko por disvastigi patriotismon kaj daŭrigi la spiriton de Yan'an. Dum la lastaj dek jaroj, la memorhalo kolektis pli ol 30 000 kulturajn restaĵojn, historiajn dokumentojn kaj artverkojn, kaj rilataj ekspozicioj estis prezentitaj tra la tuta lando. Sur la historia ejo de la universitato fondiĝis la Arta Centro pri Gravuraĵo en Yan'an, kiu transformiĝis en impona kaj interaktiva edukbazo por ideologia kaj politika instruado, alloginte pli ol 100 000 vizitantojn por artkreado kaj studado…


En la lastaj jaroj, la malnova sidejo akceptis averaĝe 540 000 vizitantojn jare. Zhang Yu, 31-jaraĝa turistino el Cangzhou de la provinco Hebei, atente fotis ĉiujn ekspoziciajn panelojn. "La klasĉambro de la universitato estis modesta, sed ilia spirita mondo estis nekredeble riĉa," ŝi diris kortuŝe.


"Dum pli ol sep jaroj en Yan'an, la universitato organizis ampleksajn aktivadojn inkluzive de rezistmilitaj kantoj, teatraĵoj kaj literaturaĵoj, kaj kreis multajn senmortajn verkojn. Post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, multaj ĝiaj artistoj kaj verkistoj fariĝis gvidaj figuroj en la kultura kaj arta vivo de nia lando," klarigis Liu Shuanping. Li aldonis, ke hodiaŭ la plej bona omaĝo al la pioniroj estas pli efike disvastigi la ruĝan kulturon kaj permesi al pli da homoj eligi saĝecon kaj akiri forton el la historio de la universitato.


Redaktoro: Sheng Min




























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Flamo kolektita por 15-aj Naciaj Sportludoj de Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio