Konstruado de la partia stilo |
2025-10-17 |
"Konstruado de la partia stilo" estas eterna temo pri administrado kaj memregado de la Komunista Partio de Ĉinio. La partia laborstilo vidigas la tutan spiritan fizionomion, tre stabilan, povantan speguli la partiajn karakterizaĵon kaj kvaliton kaj formitan el praktikado de diversnivelaj organizoj de la partio kaj ĉiuj iliaj partianoj, inkludante la pensan, laboran, gvidan, lernan kaj vivadan manierojn de la partio. La laborstilo de la partio estas partia figuro, koncernanta ne nur subtenon de la popolo, sed ankaŭ ekziston de la partio mem. La Komunista Partio de Ĉinio ĉiam alte taksas la konstruadon de la labora stilo. Depost la stariĝo de la partio jam formiĝis kompleto da bonaj laborstiloj, en kiuj elstaras la stilo de kombino de teorio kun praktiko, tiu de intima kontaktado kun popolamaso kaj tiu de kritiko kaj memkritiko, ankaŭ tiuj de modesteco, singardemo, senfiereco, pacienco, batalemo kaj aliaj. La raporto de la 19-a Tutlanda Kongreso de la partio emfazis, ke en la konstruado de la labora stilo oni devas intime ligi kaj teni la intiman rilaton inter la partio kaj la popolamaso, fortigi kontakton kun popolamaso, profundigi kunamasan senton, kaj senĉese nutri la amasan bazon de la politika administrado de la partio. Necesas serioze kaj severe trakti ĉian problemon forte aŭdigitan de la amaso kaj rezolute korekti ian ajn agon damaĝan al interesoj de la popolamaso; persisti en supra gvidado kiel bona ekzemplo, firmigi, elvolvi kaj praktiki spiritajn fruktojn de la "ok reguloj" de la centra komitato, daŭrigi ordigan traktadon de la problemo pri "kvarismoj", decideme oponi kontraŭ ideo por privilegio kaj prerogativajfenomenoj. Ĉefe plifortigi la politikan disciplinon kaj la organizan, kio movu samtempe seriozigon de la disciplino pri honesteco, laboro kaj vivo; persisti en kondukado de kritiko kaj memkritiko, en tio, ke oni ĉerpu lecionon el pasinta eraro por eviti reaperon de la sama misaĵo kaj forigu malsanon por savi homon; apliki la "kvar modalojn" de kontrolado pri plenumado de la disciplino, frue trakti ion antaŭ ĝia graviĝo, preventi malbonon ĉe ĝia ĝermiĝo, doni al la partiaj organizoj koncernan aŭtoritaton pri administrado de oficialuloj, respondan rajton pri disciplina puno, plifortigi inspektadon super praktikado de disciplino kaj pridemandado pri respondeco, edukadon pri kaj plenumadon de disciplino, tiel ke la partianoj kaj oficialuloj sciu kion respekti kaj kion timi, estu singardemaj, tenu sin super la minimuma linio kaj havu la kutimon labori kaj vivi en medio de kontrolado kaj limigo. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |