Ĉina retkomerco: Kiel ĉefaj platformoj konkuras por kapti uzantojn? |
2025-10-17 |
Ĉu vi scias, ke inter la "kvar novaj grandaj malkovroj" de Ĉinio troviĝas ankaŭ retkomerco? Laŭ datumoj de la Nacia Statistika Oficejo de la lando, en 2024 la totala valoro de ĉinaj retkomercaj transakcioj atingis 46.41 duilionojn da juanoj, kio reprezentas kreskon je 3.9% kompare kun 2023. Kiel eksterlandano loĝanta en Pekino, mi persone spertas la mirindan disvolviĝon de la ĉina retkomerco, kiu ne nur transformis la ekonomion, sed ankaŭ profunde ŝanĝis la konsum-kulturon. De pionira infano ĝis tutmonda giganto La vojaĝo de ĉina retkomerco komenciĝis revoluciece. En 1999 Jack Ma fondis Alibaba, B2B-platformo, kiam la interreto ankoraŭ estis en ĝerma stato. La vera turnopunkto venis en 2003 kun la apero de Taobao, kiu venkis eBay sur la hejma merkato danke al strategio de senpaga servo por vendistoj. Samtempe Liu Qiangdong transformis sian komputilan ĉenon en JD.com, starigante la fundamenton de reta podetala platformo. La jaroj inter 2008 kaj 2015 markis eksplodon. Duobla 11, aĉet-festivalo lanĉita de Alibaba, fariĝis la plej granda en la mondo. Leviĝo de inteligentaj poŝtelefonoj translokis aĉetadon el la komputilo al la manoj de cent milionoj da konsumantoj. En 2015 aperis nova platformo Pinduoduo, kiu montris, ke ankoraŭ ekzistas grandega merkato ekster la ekzistantaj gigantaj platformoj. Mapo de potenco -- Tri reĝoj kaj la novaj defiantoj Dum la kreskado de ĉina retkomerco, tri gigantaj kompanioj -- Taobao, JD.com kaj Pinduoduo -- formis dinamikan triopon de regantoj, ĉiu kun propra komerca filozofio kaj unika maniero por allogi klientojn. Se la merkato estus bufedo, Taobao estus la abunda manĝareo kun senfinaj elektoj, JD.com la altkvalita tablo kun garantiita servonivelo, kaj Pinduoduo la amuza, malmultekosta stando, kie aĉetado fariĝis ludo. Laŭ la financa raporto de la unua trimestro ĉi-jare, JD.com konservis sian kronon kun 301.1 miliardoj da juanoj da enspezo, Taobao sekvis kun 101.37 miliardoj kaj Pinduoduo registris kun 95.7 miliardoj. 1. Taobao -- "ĉioenhava bazaro" de Alibaba Kiel parto de la imperio Alibaba, Taobao sukcese konstruis la bildon de "ĉioenhava vendejo", kie oni povas trovi ĉion -- de unikaj manfaritaĵoj ĝis luksaj markaj produktoj per Tmall. La plej granda forto de Taobao kuŝas en ĝia kapablo transformi aĉetadon en amuzon pere de reta elsendo. KOL-oj povas vendi varojn je dekoj da milionoj da dolaroj en unu elsendo. La jara evento Duobla 11 fariĝis tutmonda fenomeno, pruvante la kapablon de Taobao krei tendencojn kaj gvidi la merkaton. La fermita ekosistemo kun Alipay kaj rilataj servoj igas uzantojn preskaŭ ne forlasi la platformon. 2. JD.com -- fidinda kaj fulmrapida vendisto Kontraste, JD.com allogas klientojn per fideblo kaj rapideco. Se Taobao similas al vigla bazaro, JD.com estas altkvalita superbazaro kun profesia administrado. Ĝia forto devenas el propra loĝistika reto, kiu ebligas liveron ene de 24 horoj en grandaj urboj, eĉ ene de kelkaj horoj per tuja servo. Tio estas precipe grava por elektronikaj kaj hejmaj aparatoj, kiuj postulas kvalitan garantion kaj precizan liveron. Politiko de "nur anstataŭigo, ne riparo" kaj elstara postvenda servo igas JD.com preferata inter la urbaj mezklasaj konsumantoj, kiuj pretas pagi pli kontraŭ sekureco kaj komforto. 3. Pinduoduo -- krea defianto de provincoj Pinduoduo, malfrua enirinto, pruvis, ke ekster grandaj urboj ekzistas vasta neeksplorita merkato. Per la strategio "aĉetu kune, ŝparu kune", ĝi trafis la koron de konsumantoj en triaj kaj kvaraj niveloj de urboj kaj en kamparaj regionoj, kie homoj estas tre sentemaj al prezo. La grup-aĉeta modelo ne nur proponas mirige malaltajn prezojn, sed ankaŭ kreas socian interagadon. La integriĝo de lud-elementoj kiel "Duoduo-fruktĝardeno", kie uzantoj prizorgas virtualajn arbojn por ricevi realajn fruktojn -- signife pliigis la pasigitan tempon en la aplikaĵo de uzantoj. Aldone, la kampanjo "subvencioj de cent miliardoj da juanoj" ebligis al Pinduoduo altiri eĉ urbajn konsumantojn per altkvalitaj produktoj je nekredeblaj prezoj. La diferencoj inter la strategioj de tiuj tri platformoj spegulas la profundan diversecon de la ĉina konsum-merkato. Dum Taobao regas per diverseco kaj amuzo, JD.com gajnas per kvalito kaj rapideco, kaj Pinduoduo konkeras la buĝet-konsumantojn per krea kaj socia lud-elemento. Ilia kolektiva sukceso pruvas, ke en tiel vasta merkato kiel Ĉinio, ne ekzistas ununura formulo por sukceso -- la ŝlosilo kuŝas en la kapablo kompreni kaj kontentigi la bezonojn de ĉiu konsumantogrupo. Komerca revolucio el videoenhavaj platformoj Kiam la batalo inter la tri gigantoj atingis sian kulminon, la apero de Douyin kaj Xiaohongshu alportis tute novajn scenarojn de konkurado. Douyin, kun pli ol unu miliardo da aktivaj monataj uzantoj (laŭ la "Raporto pri la printempa ekologio de interreta trafiko 2025" publikigita de QuestMobile), sukcesis transformi mallongajn videoenhavojn en komercajn ŝancojn. La modelo de vivtranssenda vendo de Douyin plene utiligas la allogon de KOL-oj por krei grandegajn vendojn. Nur en la Duobla 11, aĉet-festivalo en la 11-a de novembro 2023, la vendoj pere de vivtranssenda vendo atingis rekordan nivelon, konkurante rekte kun tradiciaj platformoj. Xiaohongshu, aliflanke, elektis pli lertan vojon. Kun komunumo de altkvalitaj uzantoj kaj sinceraj recenzoj, Xiaohongshu fariĝis la celloko por konsumantoj serĉantaj kvalitan garantion. La modelo de "societa komerco" de Xiaohongshu fokusiĝas je konstruado de fido tra realaj spertoj dividitaj de uzantoj, kreante impresan konvertan proporcion de enhavo al aĉeto. Internaciaj merkatoj La ekspansio de ĉinaj interretaj komercaj platformoj al internaciaj merkatoj reskribas la tutmondan ordon. Ĉio komenciĝis per AliExpress, la "internacia infano" de Alibaba. Ĉi tiu platformo lernis adaptiĝi al postulemaj merkatoj, elektante la strategion: proponi milionojn da malmultekostaj produktoj el ĉinaj provizantoj al konsumantoj en Eŭropo, Latin-Ameriko kaj Rusio. La sukceso de AliExpress kuŝas en ĝia kapablo ekvilibrigi akcepteblan kvaliton kun nevenkeblaj prezoj. La dua generacio, reprezentata de Temu de Pinduoduo, ŝokis la merkatojn en Usono kaj Eŭropo per sia modelo de rekta vendado de fabriko al konsumanto (C2M). Kun agresaj rabatkampanjoj kaj forta reklamado en sociaj retoj, Temu rapide kaptis la atenton de tutmondaj konsumantoj. Ĝi pruvis unu veron: Kiam la prezo sufiĉe malaltas, eĉ la plej postulemaj konsumantoj ne povas rezisti. Amiko mia, kiu nun loĝas en Germanio, rakontis al mi pri sia interesa aĉet-sperto en la platformo Temu. Kiel pasia fiŝkaptisto, li antaŭe kutimis aĉeti fiŝkaptilojn ĉe germanaj supermarketoj. Tamen, ekde kiam Temu aperis, li fariĝis fervora adoranto de ĝi. Li ofte aĉetas fiŝkaptilojn en Temu, kies kvalito estas komparebla kun germanaj produktoj, sed la prezo estas nur ĉirkaŭ triono, kio vere impresis lin pri la konkurencpovo de la ĉinaj retkomercaj platformoj. Krome, Temu havas senpagan sendadon kun liver-tempo de 7 ĝis 10 labortagoj. Precipe, se la varo alvenas malfrue, la aĉetanto ricevos kompenson de 5 eŭroj! Se la produkto havas problemon aŭ ne estas kontentiga, la kliento povas peti redonon, sed en la plej multaj kazoj Temu simple redonas la monon kaj donacas la varon al la aĉetanto. Krome, ĉi tiuj platformoj montras rimarkindan lertan adaptadon laŭ merkatoj. En Sudorienta Azio, ili forte investas en lokaj loĝistikoj kaj pagosistemoj; en Eŭropo, ili emfazas kongruon kun datumregulado kaj protekton de konsumantoj. Diferenco La evoluo de la ĉina interreta komerco estas sur unika vojo, kio igas ĝin klare diferenca disde la resto de la mondo. La ĉefa diferenco kuŝas en la regado de "super-aplikoj" -- kie WeChat kaj Alipay ne estas nur pagplatformoj, sed ciferecaj enirejoj al ĉiuj flankoj de vivo. Uzantoj povas fari ĉion: Babili, mendi manĝon, aĉeti aŭ plenumi administrajn procedurojn, sen forlasi la aplikaĵon. Kontraŭe, la tutmonda merkato restas dividita laŭ modelo de "unu aplikaĵo -- unu funkcio": Amazon por aĉetado, PayPal por pagado, Uber por transporto -- malpli kunligitan ekosistemon. Ankaŭ en la kampo de vivtranssenda vendo, la diferenco estas granda. En Ĉinio, ĉi tio jam fariĝis ĉefa vendokanalo, kie KOL-oj kapablas gajni cent milionojn da dolaroj dum unu sola elsendo. Kontraŭe, internaciaj platformoj kiel Amazon Live aŭ TikTok Shop ankoraŭ troviĝas en eksperimenta fazo kun malgranda skalo. Pri loĝistiko, ĉinaj kompanioj kiel JD.com kaj Cainiao konstruis rapidan liver-reton, kapablan liveri varojn en 24-48 horoj tra la tuta lando, eĉ en kamparaj regionoj -- io, kion eĉ Amazon Prime ankoraŭ ne povas tute egali laŭ rapido kaj amplekso. La komercaj modeloj de ĉinaj platformoj ankaŭ montras diversecon kaj altan specialiĝon, kun la triopo Alibaba (merkatejo), JD.com (rekta podetala komerco) kaj Pinduoduo (socia komerco) kunekzistantaj kaj prosperantaj. Kontraŭe, la tutmonda merkato ankoraŭ ĉefe rondiras ĉirkaŭ la kombina modelo de Amazon, dum specialigitaj retejoj kiel eBay kaj Etsy restas kun malgrandaj merkataj partoj. Kun pli ol du jaroj da vivo kaj laboro en Ĉinio, mi fariĝis intime konata kun la interreta komerco -- parto nemankebla de la ĉiutaga vivo tie. Antaŭe, kiam mi loĝis en Vjetnamio, ĉiufoje kiam mi aĉetis interrete, mi devis pasigi multe da tempo serĉante produktojn kun taŭga kvalito kaj prezo. Mi ĉiam zorgeme legis la regulojn pri redono aŭ interŝanĝo, ĉar en Vjetnamio, la procezo ofte postulas kotizon, aŭ eĉ ne estas akceptata en multaj okazoj. Tial mi ĉiam estis tre singarda, kiam mi aĉetis interrete, precipe pri vestaĵoj aŭ elektronikaj aparatoj. Krome, la livera tempo en Vjetnamio ofte estas longa -- averaĝe 5 ĝis 7 tagoj, kaj la aĉetanto devas mem pagi la transportkostojn. Tamen, la sperto de interreta aĉetado en Ĉinio estas tute malsama. Preskaŭ ĉiuj retbutikoj havas travideblajn kaj flekseblajn politikojn de redono, kaj plej ofte tute senpagajn. La livero estas mirinde rapida -- kutime ene de 2-3 tagoj, foje eĉ nur 24 horoj, kaj la aĉetanto ne bezonas pagi eĉ se la mendo valoras nur kelkajn juanojn. Multaj retvendejo ankaŭ donas oportunajn politikojn kiel "aĉetu nun, pagu poste" aŭ "redoni en 7 tagoj sen kialo", kio donas al konsumantoj plian senton de sekureco. La afero, kiu plej mirigis min, estas la fakto, ke la prezoj de varoj en Ĉinio estas nekredeble malaltaj, eĉ pli malaltaj ol en lando kun meza enspezo kiel Vjetnamio. Multaj el miaj amikoj demandis min, ĉu tia malalta prezo signifas malbonan kvaliton. Post multaj interretaj aĉetoj en Ĉinio, mi devas konfesi, ke plej multaj produktoj havas stabilan kvaliton, kaj kelkaj eĉ superas miajn atendojn, malgraŭ al la tre konkurenca prezo. Mi opinias, ke la ĉefa kialo kuŝas en la grandskala produktado kaj distribua modelo de Ĉinio, kiu servas al interna merkato de pli ol 1.4 miliardoj da homoj. Tia grandega skalo ebligas al fabrikoj atingi ekonomion de amplekso, redukti kostojn sen malaltigi la kvaliton. Krome, la klienta servo estas aparte rimarkinda. Ĉiufoje kiam mi havas rimarkon aŭ plendon, kontakti kun la vendejo per la komerca aplikaĵo estas rapida kaj oportuna. Se la vendisto ne respondas ĝustatempe, la komerca platformo mem intervenas, solvas la aferon kaj certigas la rajtojn de la kliento. Nur kiam aĉetantoj konfirmas ricevon de la ĝusta produkto laŭ la priskribo en la sistemo, la platformo transdonas la monon al la vendisto. Tiu maniero plifortigas la fidon de konsumantoj kaj kontribuas al travidebla, efika kaj tre konkurenca interreta merkato. Perspektivoj kaj defioj Rigardante antaŭen, la ĉina interreta komerco celas kunfandi diversajn komercajn modelojn. La limo inter komerco kaj distro fariĝas ĉiam pli nebula. Personigo atingos pli profundan nivelon, ĉar artefarita intelekto (AI) kaj grandaj datumoj ebligos kompreni ĉiun konsumanton individue. Socia komerco fariĝos la ĉefa tendenco, kie aĉetado ne plu estos sola ago, sed komunuma sperto. Tamen, novaj defioj jam aperis. Prema konkurenco pri prezoj malaltigas la profiton. La kvalita kontrolo de varoj, precipe en C2M-modeloj kaj vivtranssenda vendo, postulas pli striktan superrigardon. Ankaŭ datumprotekto kaj sekureco de informoj restas grandaj zorgoj. La ĉina interreta komerca batalo jam ne estas inter unuopaj gigantoj, sed konkurso inter kompletaj ciferecaj ekosistemoj. Estonta sukceso apartenos al tiuj platformoj, kiuj povos harmonie kombini teknologion, enhavon kaj uzantosperton, dume ili samtempe restas novigaj kaj adapteblaj al la konstante ŝanĝiĝanta merkato. Post du jardekoj da fulmrapida kresko, la ĉina interreta komerco ne nur reformis la enlandan konsum-kutimon, sed ankaŭ profunde influis la tutmondan podetalan modelon. La sukceso -- kaj ankaŭ la limoj -- de Ĉinio hodiaŭ servos kiel spegulo por la morgaŭa mondo: Kiel kunligi novigan rapidon kun socia respondeco, transformante la ciferecan komercon en ekvilibran kaj daŭripovan forton de evoluo. Verkis Bui Hai Mung Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |