Kio estas ok reguloj de la Centra Komitato de KPĈ? |
2025-10-16 |
La 4-an de decembro 2012 okazis kunveno de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ. En ĝi decidiĝis ok reguloj pri plibonigo de labora stilo kaj intimigo de kontakto kun la popolamaso. La ĉefaj enhavoj estas: plibonigi enketon kaj esploron, profunde informiĝi pri vero kaj fakto dum la enketo kaj esploro en bazo; simpligi kunvenon kaj efektive plibonigi kunvenan stilon; koncizigi dokumenton kaj bultenon kaj efektive plibonigi la verkadan stilon; strikte sekvi regulon pri oficvojaĝo al eksterlandoj; plibonigi gardan laboron kaj persisti en principo oportuniga al kontaktiĝo kun la popolamaso; plibonigi novaĵan raporton kaj rigorigi artikolan publikigon; strikte praktiki diligentecon kaj ŝparemon; kaj severe observi koncernajn regulojn pri honesta administrado. La ok reguloj formas ne la plej altan kriterion, tiom malpli la finan celon, sed nur la unuan paŝon de stila plibonigo gvidata de KPĈ kaj fundamentan postulon, kiun ĉiu kompartiano devas plenumi. Xi Jinping postulis: "La gvidaj oficialuloj de diversaj niveloj devas doni bonajn ekzemplojn, esti unuaj modeloj antaŭ ĉiuj, fari kion diritan kaj realigi sian promeson. Ankaŭ mi, la unua, el ĉiuj kamaradoj de la Politika Buroo de la Centra Komitato." Poste, aperis, unu post alia, rimedoj de la stila konstruado. Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |