Kiel Ĉinio helpas povigi virinojn de Azio ĝis Afriko? |
2025-10-14 |
Ĉinio kunlaboris kun landoj tutmonde por povigi virinojn. De Azio ĝis Afriko, inspiraj rakontoj pri komunaj klopodoj por konstrui pli bonan mondon akcelis la tutmondan antaŭenigon de la afero de virinoj. "Virinoj estas kreantoj de materia kaj spirita riĉeco kaj reprezentas gravan forton, kiu antaŭenpuŝas socian disvolviĝon kaj progreson," iam diris ĉina prezidanto Xi Jinping. Li faris la rimarkon, kiam li prezidis la Tutmondan Kunvenon de Gvidantoj pri Seksa Egaleco kaj Virina Povigo en la UN-ĉefsidejo en Novjorko la 27-an de septembro 2015. Dum la pasinta jardeko, Ĉinio faris signifajn paŝojn en la antaŭenigo de la ĉiuflanka disvolviĝo de virinoj. Sennombraj ĉinaj virinoj elstaras en diversaj kampoj, kontribuante sian forton kaj saĝon al tutmonda paco kaj disvolviĝo. Samtempe, Ĉinio kunlaboris kun landoj tutmonde por povigi virinojn. De Azio ĝis Afriko, inspiraj rakontoj pri komunaj klopodoj por konstrui pli bonan mondon akcelis la tutmondan antaŭenigon de la afero de virinoj. Tutmonde, la iniciatoj de Ĉinio montras ĝian engaĝiĝon al la bonfarto de virinoj. Ĝi helpis evoluantajn landojn efektivigi 100 "sanajn projektojn por virinoj kaj infanoj" kaj 100 "feliĉajn kampusajn projektojn", donante edukan subtenon al malfavorataj knabinoj. Irina Bokova, iama ĝenerala direktoro de UNESKO, laŭdis la Premion por Knabina kaj Virina Edukado, kunestablita de Ĉinio kaj UNESKO en 2015. La premio subtenis 20 projektojn en 19 landoj, levante tutmondan konscion pri la graveco de edukado por la bonfarto kaj povigo de virinoj. Tahiya Bauso Massawe, brutbredistino el Tanzanio, multe profitis de la ĉina Juncao-teknologio. Komence, ŝi estis skeptika pri ĉi tiu nova speco de furaĝo enkondukita de ĉinaj fakuloj. "Ĝi aspektas kiel sukerkano. Ĉu la brutaro efektive manĝus ĝin?" ŝi scivolis. Tamen la bovinoj amas ĝin, kaj la laktoproduktado preskaŭ duobliĝis. Kreskanta enspezo permesis al Massawe aĉeti novan ekipaĵon kaj veturilon kaj dungi 16 dungitojn -- duono el ili virinoj. Ŝi kuraĝigis aliajn virinojn kultivi Juncao, helpante multajn gajni sian enspezon por la unua fojo kaj ebligante al ili subteni siajn familiojn kaj la edukadon de siaj infanoj. Por Massawe, Juncao simbolas egalecon, esperon kaj ŝancon. Ŝi diris, ke ĉi tiu teknologio alportita de ĉinaj fakuloj iom post iom plibonigis iliajn vivojn kaj transformis la rolon de lokaj virinoj. Fine de septembro pli ol 40 virinaj oficistoj el Pakistano kaj la Centr-Afrika Respubliko vizitis Ĉinion por partopreni en kapacit-konstruaj labor-renkontiĝoj organizitaj de la nove establita Tutmonda Interŝanĝa kaj Kunlabora Centro por Cifereca Povigo de Virinoj. En urboj kiel Pekino, Ŝanhajo, Hangzhou kaj Yiwu, ili studis la popolan administradon de Ĉinio, esploris kazojn rilatajn al virina entreprenemo, ciferecaj vilaĝoj kaj translandlima e-komerco. La vizito helpis ilin akiri propraokulan komprenon, kiel Ĉinio utiligas ciferecajn teknologiojn por povigi virinojn, akcelante memdisvolviĝon de virinoj kaj ilian socian kontribuon. Por profundigi kunlaboron en kapacitkonstruado por virinoj en evoluantaj landoj, Ĉinio iniciatis pli ol 100 trejn-projektojn fokusitajn al virinoj kaj infanoj en evoluantaj landoj ekde 2018, trejnante preskaŭ 4 000 talentulojn en la kampo de virina povigo. Reklami produktojn per rekta elsendo en sia TikTok-konto estas jam ĉiutaga rutino por la 24-jarulino Elove Marie-Cleophas Messanga, kiu nun realigas sian entreprenistan revon utiligante la potencon de ĉinaj interretaj butikumaj platformoj. En 2016, Messanga kaj ŝia familio estis trafitaj de la krizo en la du anglalingvaj regionoj de Kamerunio. Fine de 2017, ili forlasis sian vilaĝon kaj rifuĝis al Buea. Tiam, la vivo estis malfacila, ĉar la enspezoj ne povis kovri ŝiajn bezonojn. Finfine, Messanga malkovris abundajn komercajn ŝancojn en translandlima e-komerco. Ŝi tuj iris interrete kaj komencis aĉeti infanajn vestaĵojn el Ĉinio, kaj sekve estis okupata pro elsendado, vendado kaj pakado. Messanga esprimis dankemon al Ĉinio pro tio, ke ĝi faciligas interretan aĉetadon kaj emfazis la gravecon, ke Ĉinio daŭre malfermiĝu por povigi junajn virinojn kiel ŝi mem. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |