Virinoj estas grava forto por reformi kaj plibonigi la mondon! |
2025-10-13 |
La 13-an de oktobro en la malferma ceremonio de la Tutmonda Kunveno de Gvidantoj pri Virinoj okazinta en Pekino Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, faris gravan paroladon. Li diris, ke antaŭ nelonge li proponis la Tutmondan Iniciaton pri Administrado, prenante la popolon kiel la plej gravan kaj antaŭenigante pli justan kaj racian tutmondan administrosistemon. Virinoj estas la grava forto por reformi kaj plibonigi la tutmondan sistemon. "Ni devas subteni virinojn porti epokan respondecon, profunde partopreni en la tutmonda administrado kaj komune dividi rezultojn de tio; ni devas subteni UN-on ludi kernan rolon, doni pli da atentoj al virinaj bezonoj en evoluantaj landoj, starigi vastan platformon de kunlaboro inter diverslandaj virinoj, kontinue profundigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon kaj akceli formon de la viveca situacio de harmonia kunekzistado." Xi Jinping diris, ke Ĉinio persiste metas aferon de virinoj en la grandiozan modernigan praktikadon kun ĉinaj trajtoj. Danke al multjara klopodado la ĉina virina afero akiris historiajn atingojn kaj spertis historiajn reformojn. "Ni venkis la plej grandskalan militon kontraŭ malriĉeco en la homa historio, 690 milionoj da virinoj samtempe eniris en bonstatecon kaj plifrue atingis la celon pri redukto de malriĉeco sub la Tagordo por Daŭripova Disvolvo de UN 2030. La mortokvanto de ĉinaj gravedaj virinoj kaj akuŝantinoj malpliiĝis je proksimume 80% kompare kun tiu de 1995, kaj kernaj indicoj pri sano de virinoj kaj infanoj estas en la antaŭaj vicoj de landoj kun altaj enspezoj en la mondo. Hodiaŭ, ĉinaj virinoj ludas veran 'duonĉielan' rolon en ekonomia kaj socia evoluado. Ĉiu virino estas ĉefrolulo dum la nova vojaĝo de ĉina modernigo." (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |