Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ilona Koutny vizitis EPĈ kaj ĈEL!
2025-10-13

La 10-an de oktobro profesorino Ilona Koutny, pola lingvisto kaj fondinto de interlingvistika studo en la universitato Adam Mickiewicz, vizitis la ĉefsidejon de El Popola Ĉinio (EPĈ) kaj la Ĉina Esperanto-Ligo. Ŝi salutis la tutan redakcion de EPĈ kaj faris prelegon en la halo de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIKG). La prelego kun la titolo "E-lingva bildo de la mondo" montris al aŭskultantoj la perspektivon de ĉefaj mondaj lingvoj laŭ esperantolingva vido.



La prelego de Ilona estis farita kadre de talentul-interŝanĝa mekanismo de ĈIKG, kio celas aldoni viglecon al tradukista kaj interpretista rondo, do venis al la prelego ne nur Wang Hanping, vicdirektoro de Azi-Pacifika Centro de ĈIKG kaj vicprezidanto de ĈEL, sed ankaŭ la gvidantoj de Akademio de Traduko kaj Interpreto sub ĈIKG kaj hom-resursa sekcio de ĈIKG. Ankaŭ alvenis esperantistoj de la Pekina Esperanto-Asocio kaj junuloj, kiuj interesiĝas pri fremdlingvoj, lingvistiko kaj Esperanto. Sume pli ol 60 homoj aŭskultis la prelegon rete kaj reale. La aktivado prezidis Chen Ji, ĝenerala sekretario de ĈEL.



La prelego de Ilona helpis aŭskultantojn ordi la kognon kaj konceptojn de Esperanto, planlingvo origina el eŭropaj lingvoj kaj kombinanta tutmondajn kulturajn elementojn. Plej menciinda estas, ke ŝi montris al ni metaforojn de lingvoj, kiuj ne estas proponataj en reala uzado kiel traduko kaj interpreto. Ŝi diris, ke lingvo spegulas kulturon, kaj haŭte kaj oste.


Wang Hanping donacas libron kaj gazeton (Unesko-Kuriero) al Ilona.


Post la prelego Ilona respondis la demandojn faritajn de surlokaj aŭskultantoj. Esperantistoj lerte kaptis la ŝancon fari demandojn pri esprimo, vortuzo, metaforo kaj aliaj, kies respondoj solvis la ĝenojn dum tradukado. La etoso estis arda.


Redaktoro: Xie Ruifeng


























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Flamo kolektita por 15-aj Naciaj Sportludoj de Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio