ĈEL okazigis la 2-an kantprezentadon "Kanti ĉinajn kantojn Esperante" |
2025-10-13 |
En la 30-a de septembro, unu tago antaŭ la Nacia Tago de Ĉinio, interrete okazis la 2-a kantprezentado "Kanti ĉinajn kantojn Esperante". La aktivado estas organizita de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL). Al la prezentado ĉeestis Wang Hanping, vicprezidanto de ĈEL, kaj pli ol 40 esperantistoj de Pekino, Ŝanhajo, Chongqing, Xiamen kaj aliaj lokoj de la lando. Wang Hanping faris salutparolon, kaj Chen Ji, ĝenerala sekretario de ĈEL, prezidis la aktivadon. La varma etoso de la 1-a kantprezentado sekvis la 2-an, diverslokaj esperantistoj eĥis kaj aktive sinprezentis. Pli ol 20 muzikaj videoj de esperantigitaj ĉinaj kantoj estis prezititaj de esperantistoj kun malsamaj aĝoj. La temoj de la kantoj inkludas esprimon de patriotismo kiel Benon al la Patrujo, tradiciajn popolkantojn kiel Jasmeno, Kiam estas lun'. Menciinde, en la prezentado aperis origine verkita Esperanta kanto Saluton, Nova Chongqing, verkita de Chongqing-a Esperanto-Asocio. La kantoj montras al ni la ĉarmon de la ĉina kulturo kaj riĉigas la literaturan ĝardenon de Esperantujo. Wang Hanping diris, ke la aktivado povas funkcii kiel ŝanco por tutlandaj esperantistoj kunigi unuece, ke ili povos eltrovi la pozitivan spiriton de ĉinaj kantoj kaj rakontoj por ludigi la specialan rolon de la internacia lingvo en la ĉina socio. Ni esperas, ke la aktivado helpos pli da homoj partopreni en nia afero kaj fari Esperantan ponton por homara interkompreno. Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |