Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Akademiano de AE diskonigis sciojn pri lingvoj en ĈEL
2025-10-13

Posttagmeze de la 19-a de aŭgusto Liu Haitao, membro de la Akademio de Esperanto kaj profesoro de Fudan-universitato, vizitis la redakcion de El Popola Ĉinio kaj faris prelegon titolitan "De lingvaj datumaroj al intelekto". La aktivado estis organizita de la Ĉina Internacia Komunika Grupo (ĈIEG) kaj la Ĉina Esperanto-Ligo.



Pli ol 40 homoj partoprenis en la aktivado, inkluzive de Wang Hanping, vicdirektoro de Azi-Pacifika Centro de ĈIKG kaj vicprezidanto de ĈEL, Fang Fen, vicestro de Akademio de Traduko kaj Interpreto sub ĈIKG, kaj aliaj gvidantoj de ĈIKG. Krom ili, alvenis dekoj da studentoj de pekinaj universitatoj, kiuj interesiĝas pri lingvistiko kaj Esperanto.


Liu Haitao komencis sian prelegon per diskonigo pri praktikado de artefarita intelekto (AI) en samtempa interpretado. Li klarigis al aŭskultantoj la disvolviĝon de lingvorilataj AI-iloj kaj la kontribuojn de eltrovo de lingvaj reguloj nekonataj de antaŭaj studoj dum ilia uziĝo en lingvomodela konstruo per datumaroj. Li prezentis la eltrovan kaj klarigan manierojn al la reguloj kun kompleksaj strukturoj per detalaj kazoj Esperantaj kaj alilingvaj.


Liu Haitao prezentas lian unuan E-lernolibron -- E-vortareto aĉetita en ĈEL antaŭ dekoj da jaroj.


Per la vortareto, li rakontis pri sia verda sperto komencita ĝuste en ĈEL. Li emfazis, ke eĉ en ĉi epoko plena de AI-teknikoj, Esperanto restas grava, valora kaj utila. Kun origina aspiro unuigi la tutan homaron, la internacia lingvo celas fari pontojn por interkompreno de la tuta homaro kun egaleco kaj amikeco, kio akordas al la kerna koncepto de homara komunumo de komuna estonteco. La kombinado prezentos la apartan avantaĝon de Esperanto kaj pliigos la unuecon de la homaro.


En arda etoso oni demandas.


10-jara aŭskultanto petas subskribon de Liu Haitao.


Fine aŭskultantoj faris demandojn pri disvolviĝo de Esperanto, lingvistika studmaniero kaj aliaj. Liu Haitao respondis. La vizaĝ-al-vizaĝa interŝanĝo plie antaŭenigos la disvastiĝon de scioj pri Esperanto kaj akademiajn studadojn.


Redaktoro: Xie Ruifeng

























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Flamo kolektita por 15-aj Naciaj Sportludoj de Ĉinio - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio