Flamo kolektita por 15-aj Naciaj Sportludoj de Ĉinio |
2025-10-11 |
La 9-an de oktobro okazis en Kantono, suda Ĉinio, ceremonio por kolekti la flamon por la 15-aj Naciaj Sportludoj, la 12-aj Naciaj Sportludoj por Handikapuloj kaj la 9-aj Naciaj Specialaj Olimpikoj de Ĉinio. La "fonta flamo" de la sportludoj estis akirita el brulglacio (metanhidrato) je profundeco de 1 522 metroj en la marfundo de la norda parto de la Suda Ĉina Maro. Tio estas la unua fojo en la historio de sportludoj, ke "fonta flamo" estas akirita rekte de la profunda marmalsupraĵo. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |