Merkato kreskas dum feriado de Nacia Tago kaj Aŭtunmeza Festo de Ĉinio |
2025-10-11 |
Laŭ la granddatuma monitorado de la Ministerio pri Komerco de Ĉinio, vendoj de ŝlosilaj podetalaj varoj kaj restoracioj kreskis je 2.7% kompare kun la pasinta jaro dum la feriado de la Nacia Tago kaj la Aŭtunmeza Festo. De la 1-a ĝis la 7-a de oktobro, nombroj de vizitantoj kaj enspezoj ĉe 78 piediraj stratoj (komercaj distriktoj) monitoritaj de la ministerio respektive kreskis je 8.8% kaj 6.0% kompare kun la pasinta jaro. Verda, inteligenta kaj ĉinstila konsumadoj estas elstaraj. Datumoj de gravaj retbutikoj montras, ke vendoj de verdaj kaj organikaj manĝaĵoj kreskis je 27.9%, inteligentaj mebloj je 14.3% kaj ĉinstilaj vestaĵoj je 14.1%. Malalt-grasaj kaj malalt-sukeraj lunkukoj estis preferataj de konsumantoj. Servokonsumo kreskas ankaŭ. Kelkaj altkvalitaj filmoj altiris furoron de kinejospektado. Ĝis la 15-a horo de la 8-a de oktobro, la feria biletvendo superis 1.79 miliardojn da juanoj. Multaj sporteventoj venigis ondon da spektado, diversaj lokoj malfermis"duarangajn spektejojn" integrante manĝejojn kaj vendejojn. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |