Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La tago, kiam mi ricevis la Ĉinan Registaran Amikecan Premion
2025-10-09

La Ĉina Registara Amikeca Premio, donata al eksterlandaj fakuloj, kiuj signife kontribuis al la soci-ekonomia evoluo de la lando kaj al la disvolviĝo de amikecaj rilatoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj, estas honorigo kutime transdonata al la premiitoj fine de septembro, ĵus antaŭ la Nacia Tago, celebrata ĉiujare la 1-an de oktobro.


Ĉi-foje, okaze de la 76-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, mi havis la honoron esti unu el la gajnintoj de ĉi tiu grava distingo de la ĉina registaro.


Longa vojo


Dum infanaĝo, mia patrino ofte kondukis min al psikologoj, ĉar oni diris, ke mi estas freneza, kaj mia patrino iĝis obseda por kolekti pruvojn pri la malo. La psikologoj diris, ke la lerneja ritmo estas tro malrapida por mi kaj tio ege tedas min.


Ideale, en mia kazo, estus sendi min al lernejo kun pli bona strukturo kaj pli forta lernoritmo, sed loĝante en brazila landinterna urbeto en la 1990-aj jaroj, tio estis neefektivigebla. La sola havebla solvo estis enskribi min en eksterlernejajn aktivecojn: Mi eklernis luktoarton, anglan lingvon kaj komputikon por teni min okupata.


Post fino de la baza edukado, mi aprobiĝis en la unua loko en la enir-ekzameno de privata lernejo en la najbara urbo, akirinte stipendion por mezlernejo. Tie la ritmo estis pli postulema, instruistoj kaj lernomaterialoj estis pli altnivelaj, lecionoj estis pli bone strukturitaj, mi havis multe pli da hejmtaskoj kaj ampleksa komplementa bibliografio estis disponebla por tiuj, kiuj volis studi pli. En tiuj jaroj mi ne plu enuiĝis dum lecionoj kaj kontentigis mian scivolemon dum studado por universitata enir-ekzameno.


Poste mi ekstudis fizikon en la Ŝtata Universitato de Campinas, sed post kelkaj jaroj mi ŝanĝis fakon kaj diplomiĝis pri literatura studo. De fiziko mi heredis ampleksan kaj pragmatan aliron al problemsolvado, kiu helpis min en la nova kariero. Miaj esploroj fokusiĝis pri la vivo kaj verkaro de la historiisto kaj kritikisto Sérgio Buarque de Holanda, kiu fariĝis mia granda referenco en la kampo de la sociaj sciencoj.


Lerni Esperanton, decida mejloŝtono en mia kariero


Ankaŭ en universitato mi lernis Esperanton ĉe loka Esperanto-grupo. Mi matrikuliĝis en enkondukan kurson pro scivolemo, sed post sciiĝo pri Esperanta kulturo, aparte literaturo kaj muziko en 2006, mi enamiĝis al la internacia lingvo kaj decidis serioze lerni ĝin.


Samjare mi faris mian unuan internacian vojaĝon al Argentino por partopreni internacian renkontiĝon de esperantistoj. Estis nur ses monatoj depost kiam mi eklernis la lingvon, sed mi sentis min pli komforta interparolante per Esperanto ol per la angla.


De tiam, ĉio evoluis nature: Mi estis invitita fariĝi redaktisto de la revuo Momenton! -- oficiala organo de la Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), kiun mi prezidis inter 2012 kaj 2014. Inter 2013 kaj 2019, nomumita de la Brazila Esperanto-Ligo (BEL), mi fariĝis komitatano-A de Komitato de UEA.


La Esperanta movado ankaŭ donis al mi la ŝancon partopreni en la laboro de UN kaj kunlabori en grandaj politikaj temoj: En 2012 mi estis membro de la delegitaro de UEA sendita al la UN-Konferenco pri Daŭripova Evoluigo (Rio+20) kaj en 2014 mi estis sendita de TEJO al Srilanko por la Monda Junular-Konferenco.


Ĉu en fiziko ĉu en literaturo, mi ĉiam sentis min pli komforta traktante plurfakajn demandojn. Ĉi tiu emo daŭris poste, dum miaj postdiplomaj studoj pri interlingvistiko kaj esperantologio en la Universitato Adam Mickiewicz en Pollando. Mi specialiĝis pri Esperanta literaturo kaj mia disertacio temis pri la influo de Esperanto en la verkaro de João Guimarães Rosa, fama brazila verkisto.


Neniu estas profeto en sia urbeto


Mia unua kontakto kun la ĉina literaturo ankaŭ estis pere de Esperanto: En brazila Esperantujo mi trovis ĉinajn librojn tradukitajn, multaj el ili nehaveblaj en la portugala, kaj tiel mi ekfasciniĝis pri la kulturo de tiu azia lando, kiu ŝajnis al mi tiel malproksima, sed nun estas mia hejmo.


En 2012 mi gajnis vojaĝon al Vjetnamio per la Konkurso "Partoprenu IJK-n" de TEJO, kaj tie mi partoprenis en miaj unuaj UK kaj IJK. Tie mi konatiĝis kun ĉinaj esperantistoj kaj estis informita pri la ebleco kandidatiĝi por labori kiel redaktisto ĉe El Popola Ĉinio. Kaj tiel mi venis al Ĉinio.


Mi daŭre laboras en la sama redaktejo, sed iom post iom mi ankaŭ agadis en aliaj kampoj, kiel tradukoj de libroj, al la portugala kaj al Esperanto, publikigo de artikoloj en aliaj lingvoj kaj, pli lastatempe, kunfondis la Konsilion de Brazilaj Civitanoj de Pekino.


Rigardante la pasintecon, mi miras konstati, ke ĉiuj tiuj pecoj, kiuj ŝajne neniel interakordiĝus, fine perfekte interakordiĝis. Se mi estus aŭskultinta tiujn, kiuj diris, ke mi malŝparas tempon pri tiuj aferoj, kiuj "donas nek laboron nek monon", mi neniam estus gajninta la Amikecan Premion de Ĉina Registaro.


Mia rakonto atestas la faman proverbon “Neniu estas profeto en sia urbeto”. Ĝi rivelas psikologian trajton de homoj taksi la venintan el fora loko kiel speciala kaj noviga, dume la loka estas rigardata kiel ordinara kaj konata, sekve malaprezata.


Brazilo donis al mi valorajn edukajn oportunojn, sed tie mi neniam sukcesis trovi mian lokon en la labormerkato. Estis en Ĉinio, ke mi sukcesis konstrui kaj disvolvi mian karieron. Mi, kiu antaŭe ne pensis vivi eksterlande, fine trovis en Ĉinio mian lokon en la mondo. Kaj mi konsciis, ke mi povas esti pli utila al Brazilo ĉi tie, laborante por antaŭenigi la interkomprenon kaj kunlaboron inter la popoloj de ĉi tiuj du grandaj landoj.


Revo realiĝinta


Ricevi la premion de amikeco estis por mi granda revo, kaj mi dum jaroj pasie min dediĉis al ĝia realigo. En la fojoj, kiam mi ekperdis la esperon, oni kuraĝigis min daŭrigi mian klopodadon, kaj nun, kiam mia klopodo estis rekompencita, mi sentas min motivita labori eĉ pli por profundigi la amikecon de Ĉinio kun aliaj landoj.


Kiam mi estis informita pri la premio, mi fariĝis tre ĝoja, sed semajnoj pasis antaŭ ol mi plene konsciis kaj komprenis la profundecon de ĝi. La revo de plejmulto el la eksterlandanoj en Ĉinio estas pli modesta: ricevi dokumenton pri konstanta loĝpermeso en la lando, kiu estas tre malfacile akirebla.


Havi la dokumenton signifas, ke vi ricevos de la ĉina ŝtato permeson resti por ĉiame en Ĉinio. Sed havi restadpermeson de la ŝtato ne implicas esti akceptita de la popolo. Kaj en lando kiel Ĉinio, kun unu el la plej antikvaj civilizacioj de la mondo, integriĝi en la lokan socion estas multe pli malfacile ol en Ameriko, kie plej multaj homoj devenas de enmigrintoj.


Jen la punkto, kio faras la amikecan premion tiom grava atingo por mi. Krom esti ilo por akiri la dokumenton, ĝi ankaŭ estas oficiala agnosko, ke mi faras gravan kontribuon al la disvolviĝo de Ĉinio, kaj tio alportas socian prestiĝon, kio helpos min integriĝi pli profunde en la ĉinan socion kaj fari kontribuojn eĉ pli gravajn por la ĉina popolo en la estonteco.


Preparo por la granda tago


Mi pasigis mian infanaĝon kaj adoleskon loĝante kun miaj gepatroj kaj mia avino, kaj mi dividis kun ili ĉiujn atingojn, kiuj estis gravaj por mi. Unu el la rememoroj plej vivecaj estas la larmoj en la okuloj de mia patro, kiam en 2012 urba konsiliano vizitis nin por informi sian planon proponi mocion de subteno kaj gratulo pro mia partopreno en la konferenco Rio+20.


La mocio estis unuanime aprobita de la urba konsilio, sed mi estis en Vjetnamio en la tago de la solena kunveno kaj miaj gepatroj ricevis ĝin mianome. La sekvan jaron mia avino forpasis, kaj mi ne povis dividi kun ŝi la ĝojon esti gajninta en 2016 la Premion Luigi Minnaja pri plej bona eseo en la belarta konkurso de UEA.


Mia patro forpasis en 2019, kaj mia patrino en 2022. Pro la pandemio mi ne povis vojaĝi por adiaŭi ŝin. Se ili estus vivintaj kelkajn pliajn jarojn, mi povus dividi kun ili ĉi tiun momenton tiom specialan, sed la vivo havis alian planon. Tiuj pecoj iutage ankaŭ interĝustos en la puzlo de la vivo.


En la semajnoj antaŭ la premidono, mi decidis mendi novan kompleton, speciale por tiu ceremonio. Amiko aranĝis por mi malhelbluan, preskaŭ nigran, teksaĵon, kiu memorigis min pri la pasio de mia patrino pri malhelbluaj kostumoj, do mi elektis tiun koloron omaĝe al ŝi.


La teksaĵo venis el Xinjiang, aŭtonoma regiono de Ĉinio, kun kiu mi disvolvis specialan rilaton en la lastaj jaroj: Mi estis tie kvarfoje, konatiĝis kun multaj homoj, kaj kelkaj el miaj artikoloj pri la regiono akiris atenton en Ĉinio kaj alilaj landoj, ricevintaj tradukon kaj republikigon en diversaj lingvoj.


La semajnon antaŭ ricevo de mia premio, estis celebrata la 70-a datreveno de la fondiĝo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Nun mi ricevis la premion dum la celebrado de la 76-jariĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Mia patrino, se ŝi estus vivanta, havus tiun saman aĝon.


Mia granda tago


En la 28-a de septembro mi iris al la Amikeca Hotelo de Pekino, malfermita en 1956 por gastigi la eksterlandajn fakulojn, kiuj venis labori en Ĉinio. Mi pasigis la finon de la monato en ĉi tiu historia hotelo kun la ceteraj premiitoj.


Matene de la 29-a ni vizitis la Ĉinan Arkeologian Muzeon. La vizito permesis al la premiitoj amplekse kompreni la evoluon de la ĉina civilizacio, pere de materiaj pruvoj, ekde Shang-dinastio (1600-1046 a.K.). Ni revenis al la hotelo por ripozi kaj poste havis vespermanĝon kun reprezentantoj de la Ministerio pri Homaj Resursoj kaj Socia Sekureco de Ĉinio.


Fine alvenis la granda tago. Matene de la 30-a de septembro, ni havis informkunvenon pri la posttagmeza ceremonio por transdono de medaloj, kun la sidlokoj aranĝitaj precize kiel en la posttagmeza evento. En la informkunveno ni ankaŭ ricevis niajn diplomojn de gajnintoj de la amikeca premio.


Mi estis la tria en la unua vico, flanke de Irina Bokova, eksa ĝenerala sekretario de Unesko. En ŝia oficperiodo Unesko-Kuriero estis ekpublikigita en Esperanto. Redakti la Kurieron estas alia laboro, kiun mi nuntempe faras.


Posttagmeze ni iris al la Granda Popola Halo por la premidona ceremonio. En miaj dek jaroj en Ĉinio, tio estas la dua fojo, ke mi sin troviĝas en ĉi tiu ikona loko, kie la grandaj decidoj de la ĉina registaro estas farataj.


Enirinte, ni estis kondukitaj al la salono, kie okazos la ceremonio. La transdono de la honorigoj, farita de ŝtata konsilanto Shen Yiqin, okazis en la komenco de la ceremonio, kaj post tio estis kelkaj paroloj. Fininte la ceremonion, ni iris al la supra etaĝo por vespermanĝo celebre al la 76-jariĝo de la Ĉina Popola Respubliko.


En la salono estis diversaj ĉinaj kaj eksterlandaj gastoj: Gajnintoj de aliaj premioj, ambasadoroj kaj altrangaj ĉinaj aŭtoritatoj, inter ili estis prezidanto Xi Jinping, kiu faris parolon. Ankaŭ estis reprezentantoj de laboristoj kaj popolanoj el malsamaj rondoj.


Kaj ni revenis al la Amikeca Hotelo de Pekino, kie ĉio ĉi komenciĝis, kunportante dolĉajn rememorojn pri tiu perfekta tago.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto

























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping omaĝis naciajn heroojn sur Tian'anmen-placo - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio