Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Senkontanta vivo en Ĉinio: De poŝ-monujoj ĝis financaj super-aplikaĵoj
2025-09-30

Ĉu en la brilega metropolo Ŝanhajo aŭ en malproksima vilaĝo de Gansu-provinco, la kontanta monujo fariĝis unu el la plej facile forgeseblaj aĵoj? La agoj elpreni biletojn, kalkuli monon aŭ atendi restmonon jam fremdiĝis por cent milionoj da ĉinoj. Anstataŭe, unu simpla ago sufiĉas: Malfermi la aplikaĵon, skani QR-kodon, kaj la transakcio finiĝas en nur kelkaj sekundoj.



Laŭ la "raporto pri la evoluo de poŝtelefona pago en Ĉinio 2025", publikigita de la Ĉina Interbanka Asocio pri Pago (PCAC), la volumo de poŝtelefonaj pagoj en 2024 atingis 672 mil miliardojn da juanoj, kreskante je 16.7% kompare kun la antaŭa jaro, kun penetra indico de 92.3%. WeChat Pay kaj Alipay, kiel la du ĉefaj platformoj, kune tenas 87.5% de la merkato. Malantaŭ tiu rapideco kuŝas la epopeo de Alipay kaj WeChat Pay -- ne nur pag-aplikoj, sed veraj super-aplikoj financaj, kiuj redifinis la ekonomian kaj socian vivon de tuta lando. Ilia historio ne temas nur pri teknologio, sed ankaŭ pri strategio kaj adaptiĝo.


De malaperintaj monujoj ĝis fekunda grundo por revolucio


La senkontanta revolucio en Ĉinio ne aperis hazarde. Ĝi formiĝis surbaze de unikaj kondiĉoj, inter kiuj tri faktoroj estis decidaj. Unue, la eksplodo de retkomerco kaj sociaj retoj ekde 2000. Alipay, fondita en 2004, origine estis ilo por garantii la sekurecon en transakcioj ĉe aĉet-apliko Taobao, sed ĝi rapide evoluis al sendependa financa super-aplikaĵo. WeChat posedis cent milionojn da uzantoj pro sia mesaĝa servo antaŭ ol integri WeChat Pay, kio malfermis la epokon de rektaj pagoj en la socia reto en 2013. Due, la QR-kodo estas la "silenta heroo". Male al la multekosta kaj malfacile aplikebla sistemo Proksim-kampa Komunikado (NFC), QR-kodoj estis malmultekostaj, simplaj kaj povis transformi eĉ malgrandan strat-budon en ciferecan vendejon per unu presita folio. Trie, la vakuo lasita de tradiciaj bankoj. Grandaj bankoj koncentriĝis je entreprenoj kaj grandskalaj pruntoj, ignorante detal-vendadon kaj malgrandajn pagojn. Ilia malrapideco en cifereca novigo kreiĝis kiel ora ŝanco por la teknologiaj platformoj eniri kaj okupi la merkaton.


La kultura puŝo, kiu ŝanĝis la ludon


En Ĉinio, la kutimo de "ruĝa koverto" havas historion de jarmiloj -- simbolo de bonŝanco kaj bondeziro pere de brile ruĝaj kovertoj kun mono dum festoj. Tencent-firmao montris genian sentemon transformante tiun tradicion en cifereca epoko.


Anstataŭ papera koverto, uzantoj de WeChat povas sendi al amikoj aŭ familio virtualajn ruĝajn kovertojn, enhavantajn fiksan aŭ hazardan sumon. Lanĉita en 2014, tiu funkcio kaŭzis tutlandan furoron. Ĝi estis ne nur oportunaĵo, sed ankaŭ ludo, socia rito plena je ĝojo. Por ricevi aŭ ne maltrafi la ĝojon de partopreno en grupaj "ruĝaj kovertoj", homoj volonte ligis siajn bankajn kartojn al WeChat Pay.


Tiu kultura fenomeno fariĝis la turnopunkto: WeChat Pay transformiĝis al la plej vaste uzata pag-aplikaĵo en Ĉinio. Socia kaj amuza ago forigis psikologiajn barojn pri sekureco kaj komplikeco de financaj servoj. Ene de unu sola novjara festo, WeChat Pay akiris dekojn da milionoj da novaj uzantoj tute nature. Ĝi pruvis, ke por konkeri amas-merkatojn, kultura kaj socia faktoroj ofte pli potencas ol iu ajn reklamkampanjo.


En la interno de la super-aplikaĵoj -- La konkero de pagoj ĝis financaj imperioj


La sukceso de QR-pagoj estis nur la komenca paŝo. Alipay kaj WeChat Pay rapide rimarkis, ke la elektronika monujo tro mallarĝas por iliaj ambicioj. Ili volis fariĝi la mini-financaj sistemoj de ĉiu civitano.


Alipay, ekde sia origino kiel sekureca ilo por retkomerco, elektis la vojon transformiĝi al mini-financa centro. La plej strategia paŝo estis la lanĉo de Yu'ebao en 2013. Esence, temis pri monfonduso kun tre simpla mesaĝo: "Via neuzata mono en Alipay aŭtomate produktos profiton." La sukceso kuŝis en solvo de antikva paradokso: Uzantoj volis, ke ilia mono generu profitojn, sed ankaŭ restu tuje uzebla por elspezoj. Yu'ebao forigis tiun baron. Ene de malpli ol unu jaro ĝi fariĝis la plej granda monfonduso en la mondo,  atingante ĉe sia pinto 1.69 mil miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 268 miliardoj da usonaj dolaroj), allogante cent milionojn da malgrandaj investantoj, al kiuj la tradicia bank-sistemo neniam povas aliri. La plej alta interezo ĉe sia pinto atingis ĝis 5-6%, kaj nun restas nur ĉirkaŭ 1.25-2%. De tie, Alipay senĉese grandigis siajn limojn. Ant Huabei ebligis "aĉeti nun, pagi poste", funkcianta kiel virtuala kreditkarto por la juna generacio; servoj pri asekuro, investado eĉ rezervoj de kuracaj vizitoj aŭ pagoj de trafikaj monpunoj estis integritaj. Alipay jam ne estas nur monujo, ĝi estas cifereca banko, publika serv-oficejo kaj aktiv-administranto -- ĉio en unu sola aplikaĵo.


Dume, WeChat Pay elektis alian vojon, konstruante sur sia ĉefa forto: Socia konektiteco. Se Alipay fariĝis financa centro, WeChat Pay estas la sanga cirkulado de la cifereca korpo de WeChat. WeChat, antaŭ ĉio, estas super-aplikaĵo socia. Laŭ statistiko de la unua trimestro 2025, la monataj aktivaj uzantoj de WeChat Pay atingis 1.47 miliardojn tutmonde, dum la patrina firmao de Alipay, Ant Group, raportis 1.04 miliardojn. Uzantoj malfermas WeChat mezume 21.3 fojojn tage, kompare kun nur 5.7 fojoj por Alipay. La integriĝo estas tiel profunda, ke homoj apenaŭ rimarkas, kiam ili ŝanĝas inter babilado kaj pago. WeChat preskaŭ ĉiam funkcias en la fono de la telefono; do dum aĉetado, estas plej nature pagi per ĝi.


Por konkuri kun Yu'ebao, WeChat lanĉis Lingqiantong, kiu ebligas, ke ankaŭ la resta mono en la babilejoj generu profiton. Sed la vera potenco de WeChat Pay kuŝas en la mini-programoj. Nuntempe ekzistas 5.8 milionoj da mini-programoj ene de WeChat, kun 830 milionoj da monataj aktivaj uzantoj. Anstataŭ elŝuti dekojn da apartaj aplikaĵoj, konsumantoj povas uzi Didi (vetur-alvoko), Meituan (manĝ-mendo), aŭ Pinduoduo (butikumado) rekte en WeChat, pagante per WeChat Pay sen forlasi la aplikaĵon. Vendejoj kun mini-programoj atingas 32.7% pli altan pag-transakci-valoron ol similaj sen ĝi. Tio kreas preskaŭ perfektan fermitan sistemon, kie mono fluas seninterrompe de unu konversacio al alia aĉeto. WeChat Pay enspezas ne nur el transakciaj kotizoj, sed el la konservado de la ligo kaj aktiveco de ĉi tiu tuta mikroekonomio.


Batalo de la jarcento: Super-aplikaĵoj kontraŭ tradiciaj bankoj


La altiĝo de Alipay kaj WeChat Pay ne malpli ol spektakla uzurpo, kiu ŝokis la tradician bankan sistemon -- iam konsideratan la ĉefan kolonon de la nacia financo. Jam en 2017, statistikoj montris, ke la transakcia volumeno tra poŝaj monujoj en Ĉinio atingis grandegan sumon de 203 bilionoj da juanoj, ĉefe danke al tiuj du gigantaj platformoj. Gravaj bankoj kiel Industria kaj Komerca Banko de Ĉinio (ICBC) aŭ Banko de Ĉinio subite konsciis, ke ili estas iom post iom tranĉitaj el la ĉiutaga monfluo de la civitanoj.


La unua malvenko de la bankoj devenis de la baza diferenco en pensado. Dum bankoj koncentriĝis pri kompleksaj financaj produktoj por kompanioj kaj riĉaj individuoj, Alipay kaj WeChat Pay celis la amasmerkatojn per produktoj ekstreme simplaj kaj oportunaj. La bankaj aplikoj de tiu tempo aspektis kiel mini-bankoj en la poŝtelefono: Pezaj, kompleksaj proceduroj kaj limigitaj al financaj transakcioj. Male, la super-aplikoj similis al viglaj komercejoj, kie oni povis samtempe babiladi kun amikoj, aĉeti film-biletojn kaj pagi fakturojn per kelkaj tuŝoj.


La kerna diferenco kuŝis en datumoj. Bankoj sciis nur pri la monfluo kaj kredit-historio de klientoj. Sed Alipay kaj WeChat Pay sciis, kion homoj aĉetas, kion ili manĝas, kien ili vojaĝas, kun kiu ili babilas kaj pri kio ili interesiĝas. Tiu vasta datumbazo de konduto ebligis al ili konstrui mirige precizajn kreditajn rangigojn, tiel donante malgrandajn pruntojn al homoj, kiujn tradiciaj bankoj kutime taksis "senkredita historio".


Nun la batalo eniris novan fazon: Konkurado kaj kunlaboro. Bankoj akcelas sian ciferecigon, plibonigas siajn aplikaĵojn kaj proponas retajn financajn produktojn. Inverse, Alipay kaj WeChat Pay bezonas la bankfiliajn retojn kaj la fidon de bankoj por plivastigi servojn. Fakte, granda parto de la mono en Yu'ebao aŭ Lingqiantong fine revenas en la bankan sistemon, sed la kontrolo pri monfluo kaj la ĉefa aliro al klientoj jam apartenas al la super-aplikoj.


Tutmonda rigardo


Komparante la modelon de Alipay kaj WeChat Pay kun la mondo, la diferenco fariĝis rimarkinde klara. En Ĉinio, ĉi tiuj du super-aplikaĵoj tenas preskaŭ 90% de la merkato de poŝtelefonaj pagoj, dum en plej multaj aliaj landoj, la merkato estas multe pli fragmenta kaj diversa.


En Usono, PayPal -- pioniro en retaj pagoj -- restas populara elekto. Tamen ĝi ekzistas kiel aparta aplikaĵo por financaj transakcioj, ne kiel super-aplikaĵo. Usonanoj kutimas uzi WhatsApp por babilado, Amazon por aĉetado kaj PayPal por pagoj. La ĉina modelo, kie unu sola aplikaĵo regas preskaŭ ĉiun agadon, apenaŭ kongruas kun merkato, kiu altvaloras elektoliberecon kaj specialiĝon.


Barato prezentas tute kontraŭan vojon: La modelo de malferma platformo. Anstataŭ permesi al privataj kompanioj konstrui fermitajn ekosistemojn, la Nacia Pag-Konsilio de la lando kreis la Unuigitan Pag-Interfacon (UPI). Tio estas cifereca infrastruktura tavolo, kiu ebligas al pluraj aplikoj -- de Google Pay, PhonePe ĝis bankaj aplikoj -- interligiĝi kaj transakcii sur unu komuna fundamento. Vendejisto bezonas nur unu QR-kodon por akcepti pagojn el ĉiuj UPI-aplikaĵoj. Laŭ la Barata Ministerio pri Financo, en januaro 2025 UPI jam registris 16.99 miliardojn da transakcioj kun totala valoro de 23.48 bilionoj da rupioj, rekordo en unu monato. Nuntempe ĝi prilaboras ĉirkaŭ 80% de ĉiuj podetalaj transakcioj, iĝante kerno de ĉiutaga vivo. Ĝi estas brila pruvo de demokratigita kaj kontraŭ-monopola pagmodelo.


En Sudorienta Azio, teknologiaj unikornoj kiel Grab (Singapuro) kaj Gojek (Indonezio) provas sekvi la ĉinan super-aplikan modelon. Ili vastigis siajn servojn de taksio kaj liverado ĝis GrabPay/GoPay, manĝaĵoj kaj financoj. Tamen, la regiono estas tro fragmenta laŭ kulturo kaj regulado, tiel ke neniu sola firmao povis regadi kiel en Ĉinio.


Leciono pri la supra oportuneco


La ĉina senkontanta revolucio, esence, estas rakonto pri supra oportuneco. Alipay kaj WeChat Pay sukcesis, ne nur pro tio, ke tia teknologio estis nevenkebla, sed pro tio, ke ili komprenis simplan veron: Uzantoj ne volas dekoj da apartaj aplikaĵoj por malsamaj bezonoj. Integrante ĉion -- de socia komunikado, distro, aĉetado ĝis persona financo -- en unu platformo, ili kreis ciferecan ekosistemon, el kiu estas malfacile eskapi.


Sed tiu oportuneco havas prezon: Risko de monopolo kaj troa dependo de unu aŭ du privataj gigantaj firmaoj. Aldone al la avantaĝoj, leviĝas zorgoj pri privateco kaj datum-sekureco. Dum la mondo nun staras ĉe vojkruciĝo inter la ĉina modelo kaj la barata modelo, la plej grava leciono eble kuŝas en ekvilibro: Kiel utiligi privatan novigon sen perdi konkurencan, sanan merkaton, kaj samtempe protekti la fundamentajn rajtojn de konsumantoj.


Verkis: Bui Hai Mung




























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Nacia Naturrezervejo por Jangzia Delfeno en Hubei - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio