Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yu Kongjian, patro de spongaj urboj, pereis en akcidento en Brazilo
2025-09-26

Vespere de la 23-a de septembro laŭ la loka tempo, malgranda aviadilo kraŝis en la urbo Aquidauana, la subŝtato Suda Matogroso en la mezokcidenta regiono de Brazilo. Ĉiuj kvar homoj en la aviadilo pereis, inkluzive de la ĉina arkitekto kaj profesoro ĉe la Pekina Universitato Yu Kongjian. En la sekva tago, brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva esprimis sian kondolencon al la viktimoj de la akcidento per sociaj retejoj.



La akcidento okazis en la granda marĉejo Pantanalo, fama turismejo de Brazilo. Kun profesoro Yu en la aviadilo ankaŭ estis la brazila kunreĝisoro Luiz Ferraz, la dokumentfilma reĝisoro Rubens Crispino kaj la piloto Marcelo Pereira de Barros. Laŭ informoj, profesoro Yu Kongjian estis en Pantanalo por filmi la dokumentarion "Sponga Planedo".


La 24-an de septembro, brazila prezidento Lula publikigis noton en sociaj retejoj esprimante kondolencon al la viktimoj de la akcidento. Li deklaris, ke en epoko de kreskantaj defioj pro klimatŝanĝiĝo, la koncepto de spongaj urboj proponita de Yu Kongjian fariĝis modelo por la tuta mondo. Li diris, ke ĉi tiu koncepto, kiu egale priatentas vivkvaliton kaj mediprotekton, estas precize tio, kion la homaro deziras kaj bezonas por la estonteco.


La brazila vicprezidento Geraldo Alckmin ankaŭ esprimis profundan bedaŭron pri la viktimoj en sociaj retejoj, kaj diris, ke Yu Kongjian estis konata pro sia propono de la koncepto "spongaj urboj", farante elstaran kontribuon al daŭripova urbanizado kaj protekto de biodiverseco. Li diris, ke la spirita heredaĵo de Yu daŭre inspiros ĉiujn, kiuj dediĉas sin al mediprotektaj aferoj.


Yu Kongjian, naskiĝinta en 1963 en la urbo Jinhua de la provinco Zhejiang, magistriĝis pri pejzaĝa arkitekturo ĉe la Pekina Universitato de Forstado en 1987 kaj doktoriĝis pri dezajno ĉe la usona Universitato Harvardo en 1995. Post reveno al Ĉinio en 1997, li fondis la fakultaton de arkitekturo kaj pejzaĝa dezajno ĉe la Pekina Universitato kaj servis kiel ĝia unua dekano. Li ankaŭ fondis la internacian premiitan revuon "Landscape Architecture Frontiers" (Limoj de Pejzaĝa Dezajno) kaj servis kiel ĝia ĉefredaktoro, kaj fondis la unuaklasan dezajnan institucion Turenscape.


En 2012 li estis elektita kiel Honora Membro de la Usona Societo de Pejzaĝaj Arkitektoj (ASLA Fellow); en 2016 li estis elektita kiel Membro de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj; en 2020 li ricevis la plej altan honoron de la Internacia Federacio de Pejzaĝaj Arkitektoj (IFLA), la premion IFLA Sir Geoffrey Jellicoe, agnoskante lian "elstaran kaj profunde signifan kontribuon al la plibonigo de la socia kaj loĝa medio kaj la homa bonfarto, kaj lian potencan antaŭenpuŝon de la disciplino kaj industrio"; en 2021 li ricevis la plej altan premion en la kampoj de mondetiko kaj ekologia civilizo, la premion John Cobb por la Komuna Bono (John Cobb Common Good Award).


En 2023 li ricevis la Usonan Nacian Dezajnan Premion; samjare Yu Kongjian elstaris inter pli ol 300 tutmondaj kandidatoj kaj ricevis la plej altan premion en la mondo de pejzaĝa dezajno kaj ĝarden-arkitekturo, la dujaran premion Oberlander (Oberlander Prize), agnoskante lian "eksterordinaran talenton, kreivon kaj kuraĝon, vizion kaj grandan volumon de realigitaj verkoj en kaj urbaj kaj kamparaj medioj". Li antaŭe estis kunhonorita de la Centra Organiza Fako, la Centra Diskoniga Fako kaj la Centra Unueca Fronta Fako per la premio por Atingo de Studentoj Revenintaj el Eksterlando, kaj ricevis la Unuan Elstaran Entreprenan Premion por Profesiaj Transmaraj Ĉinoj de la Ŝtata Oficejo por Aferoj de Transmaraj Ĉinoj.


Yu Kongjian rigardis urban kaj pejzaĝan dezajnon kiel "arton de vivtenado". Liaj teoria esplorado, instruado kaj praktiko kontribuis al la agnosko de pejzaĝaj arkitektoj kiel formala profesio en Ĉinio kaj antaŭenpuŝis la establon de la disciplino de pejzaĝa dezajno en la lando. Liaj reprezentaj verkoj inkluzivas la parkon Qijiang en la urbo Zhongshan, Guangdong-provinco, la Rubandan Parkon en Qinhuangdao, Hebei-provinco, kaj la Grupli-malsekejan Parkon en Harbino, Heilongjiang-provinco.


Esperantigis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: 人民网
























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Mi spertis tradician vestaĵon de Chu-regno! - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio