Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mi spertis tradician vestaĵon de Chu-regno!
2025-09-26

Chu-regno (1030-223 a.K.) estis potenca kaj kulture distinga regno ĉe la meza kaj suba fluoj de Jangzio, konata pro siaj misteraj kaj florkreskaj artaj formoj, kiuj influis ankaŭ ĝiajn vestaĵojn.






Dum vizito al la urbo Jingzhou, iama ĉefurbo de Chu-regno, mi havis la ŝancon sperti tradiciajn vestaĵojn de Chu-regno, kaj elektis unu el la periodo Militantaj Regnoj (475-221 a.K.), la lasta fazo de la ekzisto de Chu-regno, konkerita de Qin-dinastio (221-206 a.K.) nur du jarojn antaŭ la fina unuiĝo de Ĉinio en 221 a.K. La vestaĵoj de Chu-regno montris kulturan distingecon kompare kun tiuj de aliaj regnoj de centra Ĉinio en tiu epoko. La stilo de Chu-vestaĵoj estis pli ornam-riĉa, inspirita de mitologio, kaj emfazis molajn kurbojn kaj movon, kun unikaj trajtoj kiel kompleksaj brodaĵoj.


Raportis: Rafael Henrique Zerbetto



























<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping ĉeestis festan ceremonion por 70-a datreveno de fondiĝo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio