Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tutmonda junularo malkovras jangzian basenon
2025-09-25

Kadre de la programo GYLD (Tutmonda Dialogo de Junaj Gvidantoj), lanĉita en 2020 kiel platformo por interŝanĝoj inter la junularoj de Ĉinio kaj aliaj landoj, estis nova evento nomita Jangzia Turneo de GYLD, kun la celo liveri al gejunuloj de la tuta mondo la ŝancon konatiĝi kun la kulturo kaj historio de jangzia baseno.


Junaj talentuloj de GYLD-programo interŝanĝas ideojn kaj spertojn kun wuhan-aj profesoroj kaj studentoj, la 23-an de septembro


La inaŭgura turneo ĉe Jangzio okazis en Hubei-provinco, en la urboj Jingzhou kaj Wuhan, kunorganizita de Akademio de Studoj pri Nuntempa Ĉinio kaj la Mondo, Hubei-a Amaskomunika Grupo kaj la Jangzia Intituto pri Kulturo. Ĝin partoprenis 14 junuloj el Argentino, Brazilo, Egiptio, Hungario, Irano, Italio, Nederlando, Pakistano, Peruo, Rusio kaj Usono, kaj unu el Ĉinio.


Du specialaj gastoj, Ali Samaan, ministro pri povigo de junularo, informado kaj artoj de Maldivoj, kaj Daniel Filmus, direktoro de Iber-Amerika Centro por Esploroj en Scienco, Teknologio kaj Novigo kaj eksa ministro pri scienco, teknologio kaj novigo de Argentino, partoprenis kelkajn aktivaĵojn de la turneo kaj interagis kun la gejunuloj.


Konatiĝo kun Chu-kulturo


Konstruita en 1958, Jingzhou-a Muzeo fariĝis ampleksa historia muzeo klasifikita kiel tutlanda 4A-nivela turismejo. Ĝi konservas pli ol 180 mil kulturajn antikvaĵojn, kaj plejparto el ili kolektitaj per arkeologiaj elfosadoj. Dum vizito al tiu muzeo, la genuloj vidis portempan ekspozicion, kiu unuafoje prezentis al la publiko tre altvalorajn antikajn vestaĵojn, inkluzive de la nura kompleta robo konservita de la Militantaj Regnoj (475-221 a.K.). Ili ankaŭ konatiĝis kun lakaĵoj, jadaĵoj kaj skribaĵoj sur bambuo kaj ligno, fundamentaj elementoj de chu-kulturo.


Vestitaj en tradiciaj vestaĵoj de la Militantaj Regnoj, junaj talentuloj de GYLD-programo pozas por foto antaŭ la antikva pordego de Jingzhou.


Sekvatage, ili vizitis laboratoriojn dediĉitajn al konservado kaj rekuperado de antikvaĵoj, pli specife lakaĵoj, silkaĵoj kaj skribaĵoj sur bambuo, kaj interparolis kun fakuloj, kiuj sin dediĉas pri konservado kaj restaŭro de antikvaĵoj. Sekve ili spertis chu-stilan brodadon, unu el la plej antikvaj brodartaj skoloj de Ĉinio, kaj la arton de skribado sur bambuo. Alia nemaltrafebla aktivaĵo estis vizito al la antikva urbomuro de Jingzhou, konata turismejo de la urbo. Tie la junuloj ankaŭ havis la ŝancon sperti tradiciajn vestaĵojn de la Militantaj Regnoj kaj fotiĝi tiel vestitaj.


Vespere de tiu sama tago, okazis la inaŭgura ceremonio de Chu-Kultura Festivalo, belega spektaklo televide elsendita vive al la tuta provinco Hubei. Krom multaj altnivelaj artprogramoj, la ceremonio ankaŭ havis prezentaĵojn per flugrobotoj kaj finiĝis per belega prezento de artfajraĵoj.


"La longdaŭra heredo de chu-kulturo eble estas pli forte evidenta en la legendaj strategiistoj kaj intelektulojn, kiujn ĝi kreis, kiel Zhuge Liang kaj Guan Yu, kies saĝo daŭre inspiras admiron kaj respekton," resumis la egipto Mehad Moussa, lektoro pri transkulturaj studoj ĉe Nordokcidenta Universitato en Shaanxi-provinco.


Avangardo en scienc-tekniko


Multaj urboj laŭlonge de Jangzio apartenas al avangardo de scienc-teknika disvolvado, kun atingoj en sektoroj kiel konstruado de saĝaj urboj kaj aplikado de avangardaj teknologioj. En Jingzhou, la eksterlandanoj vizitis Lumturan Fabrikon de la ĉina firmao pri hejmaj aparatoj Midea. Lumturaj Fabrikoj estas ne nur aŭtomatigitaj, sed ankaŭ saĝaj, alprenante ciferecajn teknologiojn kiel artefarita intelekto (AI), grandaj datumaroj, Interreto de Aferoj (IoT) kaj robotiko por transformi negocmodelojn, pliigi efikecon, plibonigi daŭripovecon kaj optimumigi proviz-ĉenojn.


La fabriko de Midea entenas altgradan aŭtomatigon, kun robotoj farantaj preskaŭ la tutan laboron kun minimuma homa interveno. AI optimumigas la tutan procezon de produktado kaj antaŭvidas paneojn, kio optimumigas la bontenadan laboron kaj reduktas kostojn. Kameraoj inspektas la produktojn kun multe pli alta precizeco kaj rapido ol la homa okulo por atesti ilian kvaliton. La fabriko ankaŭ aŭtomate ĝustigas produktadon realtempe surbaze de materiala havebleco, mendoj de klientoj kaj problemoj en loĝistika ĉeno. Ĉiu produktadlinio povas fari malsamajn produktojn sen longa interrompo por reordigo. La efiko de tiu noviga modelo rezultas en signifa ŝparado de materialoj kaj elektro.


Konservado de la jangzia delfeno


Survoje al Wuhan, la delegitaro haltis ĉe la Nacia Naturrezervejo por Jangzia Delfeno, en la urbo Shishou. Fondita en 1992, la naturrezervejo estas la unua naturrezervejo en la mondo pri protektado de dolĉakvaj delfenoj. Gravas klarigi, ke la manko de dorsonaĝilo en la jangzia delfeno tute ne rilatas al homa agado, ĝi estas natura trajto de tiu ĉi specio.


Delfenino kaj la bebo estas prizorgataj en la bredejo. Post kelkaj jaroj, kiam la ido estos kapabla memstare sin vivteni, ili estos liberigitaj en riveron.


La rezervejo celas protektadon de la jangziaj delfenoj en la rivera parto de Shishou, translokan protektadon kaj sciencan esploradon pri delfenoj en la malnova riverbranĉo Tian'e-zhou, kaj la provojn de artefarita bredado kaj reproduktado de delfenoj. De kvin delfenoj en 1990, la populacio surloke evoluis al ĉirkaŭ 80 nun, kaj tio signas gravan trarompon en la reproduktado de delfenoj en artefarita bredmedio. Ĝi ankaŭ estas la nacia naturrezervejo, kiu unua liveras delfenidojn al aliaj rezervejoj por transloka protektado.


Wuhan, urbo de pontoj


Konata kiel riverurbo, Wuhan estas plena de riveroj kaj lagoj kaj havas preskaŭ 700 pontojn, kiuj donas al ĝi la kromnomon "pontoĉefurbo". En la Muzeo pri Pontoj de Wuhan, la gejunuloj konis la historion kaj evoluadon de teknikoj por pontokonstruado per modeloj, bildoj, 5D-filmoj kaj VR-teknologio.


"La vizito al la muzeo pri pontoj rememoris min pri tio, ke la programo GYLD temas pri konstruado de pontoj. Pontoj inter foraj landoj kaj popoloj el malsamaj ŝtatoj. Pontoj inter tradicia kulturo de la pasinto kaj la trarompaj teknologioj de la estonteco. Pontoj inter la kortuŝa risko je malapero de biodiverseco kaj la espero alportita de sukcesa iniciato por ĝia protekto," deklaris Nicki Johnson, entreprenanto kaj tradukisto, kiu antaŭ 20 jaroj transloĝiĝis al Ĉinio el Usono.


La unua ponto konstruita sur Jangzio en Wuhan, rigardata el la pinto de Flavgrua Turo


Post vizito al la muzeo, la gejunuloj sukcesis vidi de proksime la unuan ponton sur Jangzio en Wuhan, kiu estas ankaŭ la unua duetaĝa kaj la unua aŭtofervoja ponto super Jangzio, konstruita kunlabore kun Sovetio post la fondiĝo de nova Ĉinio kaj inaŭgurita en 1957, kaj ankaŭ aliajn pontojn, kiuj kune montras la evoluon de pontokonstruado en Ĉinio. En la moderna pendotrajno kun travidebla grundo en la Optika Valo de Wuhan, la gejunuloj spertis la disvolvadon de ĉina teknologio pri urba transporto kaj admiris la panoraman rigardon de la ĉirkaŭaĵoj.


Ili ankaŭ vizitis la Flavgruan Turon, unu el la plej famaj antikvaj konstruaĵoj en la urbo Wuhan kaj samtempe unu el la kvar famaj turoj de Ĉinio. La originala turo estis konstruita dum la Tri Regnoj (220-280), kaj ĝi estis detruita kaj rekonstruita pli ol dekfoje en la historio. La nuna estis finkonstruita en 1985.


La evento finiĝis per debato inter la partoprenantoj de la turneo, kelkaj studentoj el wuhan-aj universitatoj kaj kelkaj profesoroj. En la debato, ili interŝanĝis agrablajn rememorojn kaj interesajn pensojn pri la spertoj kaj scioj alportitaj de la vizito al Hubei.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto































<span style="font-family: "times new roman"; font-size: 20px;">Xi Jinping vizitis ekspozicion pri atingoj de Xinjiang dum 70 jaroj - esperanto.china.org.cn</span>

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio